-SYNNØVE SOLBAKKEN
Bjørnstjerne Bjørnson
Synnøve Solbakken
I N K O
El la norveg'a traduk'is
Edith kaj August Weide
Lingv'e revizi'it'a en 2003
e Libr'o
Aranĝ'is: Frank'o Luin
ISBN 91-7303-200-X
ink'o@omnibus.se
http://www.omnibus.se/ink'o
Maj'o 2003

  1. Unu'a Ĉapitr'o
  2. Du'a Ĉapitr'o
  3. Tri'a Ĉapitr'o
  4. Kvar'a Ĉapitr'o
  5. Kvin'a Ĉapitr'o
  6. Ses'a Ĉapitr'o
  7. Sep'a Ĉapitr'o
  8. Ok'a Ĉapitr'o
  9. NAÛA Ĉapitr'o

Unu'a Ĉapitr'o

En norveg'a val'o oni pov'as trov'i alt'aĵ'o'n kun tut'e liber'a'j flank'o'j, al kiu la sun'o send'as si'a'j'n radi'o'j'n de fru'maten'o ĝis sun'sub'iĝ'o. Tiu'j, kiu'j loĝ'as pli proksim'e al la rok'o'j kaj ĝu'as pli malt'oft'e la sun'o'n, nom'as tiu'n lok'o'n Solbakke 1 . Ŝi, pri kiu ĉi tie est'os rakont'at'e, loĝ'is sur tiu mont'et'o. De tio ŝi'a bien'o hav'is si'a'n nom'o'n. Tie la neĝ'o ek'rest'is nur tre mal'fru'e en la aŭtun'o kaj tie ĝi unu'e degel'is printemp'e.

La bien'ul'o'j est'is Haŭge-an'o'j 2 . Laŭ'fam'e ili est'is leg'em'ul'o'j, ĉar ili kutim'is leg'i la bibli'o'n pli fervor'e ol ali'a'j. La edz'o nom'is si'n Guttorm, la edz'in'o Kar'e'n. Al ili nask'iĝ'is knab'o, li mort'is. Dum tri jar'o'j ili evit'is la okcident'a'n flank'o'n de la preĝ'ej'o, tie star'is la bapt'ej'o. Post'e nask'iĝ'is al ili knab'in'o. Ili nom'is ŝi'n laŭ la knab'o. Li hav'is la nom'o'n Syvert 3 . Ŝi bapt'iĝ'is Synnøv, ĉar ili ne trov'is nom'o'n pli parenc'a'n al la li'a. Sed la patr'in'o al'parol'is ŝi'n Synnøve, ĉar al ŝi ven'is la em'o dir'i: — Synnøv-mi'a, dum la infan'o est'is et'a, kaj tial Synnøve ŝajn'is al ŝi pli oportun'a.

1 Solbakke = Sun'mont'et'o; Solbakken = La sun'mont'et'o.

2 Haŭge-an'o'j = Religi'a sekt'o.

3 y = i; æ = e; ø = e (tre pint'a kiel la german'a ö).

Kiam la knab'in'o matur'iĝ'is, ĉiu'j nom'is ŝi'n Synnøve, kiel l-a patr'in'o. Plej mult'a'j dir'is, ke en temp'o memor'ebl'a en la region'o ne kresk'is knab'in'o, kiu en bel'ec'o est'is egal'a al Synnøve Solbakken.

Ŝi est'is ankoraŭ tre jun'a, kiam la ge'patr'o'j komenc'is kun'pren'i ŝi'n al la preĝ'ej'o ĉiu'n predik'dimanĉ'o'n. Synnøve en la unu'a temp'o ne kompren'is pli, ol ke la pastr'o star'as kaj admon'as Bent Fripon'o'n, kiu'n ŝi vid'is sid'i tuj antaŭ la pupitr'o. Tamen la patr'o dezir'is ŝi'a'n ĉe'est'o'n: — Por kutim'iĝ'i, li dir'is. La patr'in'o ankaŭ dezir'is tio'n: — Ĉar neni'u sci'as, kiel ŝi inter'temp'e est'us gard'at'a hejm'e.

Se en la bien'o ŝaf'id'o, kapr'id'o aŭ pork'id'o est'is mal'san'et'a, aŭ bov'in'o mal'bon'fart'a, oni ĉiam don'is la best'o'n al Synnøve. La patr'in'o imag'is, ke de tiu moment'o ĝi bon'fart'et'is. La patr'o ne absolut'e kred'is, ke la ŝango ven'as de tio. Sed est'is indiferent'e, kie est'as la best'o, se ĝi nur bon'fart'as.

Sur la ali'a flank'o de la val'o, proksim'e al la alt'a rok'o, situ'is bien'o nom'at'a Granlien 4 , ĉar ĝi kuŝ'is mez'e en grand'a abi'arb'ar'o, la sol'a en la region'o. La pra'patr'o de la nun'a posed'ant'o est'is inter la soldat'o'j, kiu'j bivak'is en Holstini'o atend'ant'e la rus'o'j'n. De tiu ekskurs'o li hejm'e'n port'is en la tornistr'o mult'a'j'n fremd'land'a'j'n sem'o'j'n. Ili'n li sem'is ĉirkaŭ si'a dom'o. En la temp'o de tiam pas'int'a, la kresk'aĵ'o'j for'mort'is unu post ali'a. El kelk'a'j abi'sem'o'j, kiu'j

4 Granlien = Dekliv'o kun abi'o'j.

hazard'e rest'is, kresk'is la arb'ar'o. Ĝi nun ombr'um'is la bien'o'n de ĉiu'j flank'o'j.

La Holstini'o-soldat'o nom'is si'n Torbjørn laŭ si'a av'o, li'a plej aĝ'a fil'o Sæmund laŭ la patr'o. Post'e la mastr'o'j de la bien'o altern'e hav'is la nom'o'j'n Torbjørn kaj Sæmund.

Sed fantom'is la oni'dir'o, ke en Granlien nur ĉiu du'a mastr'o hav'as la feliĉ'o'n kun si, kaj ne est'as tiu kun la nom'o Torbjørn. Kiam al la nun'a mastr'o, Sæmund, nask'iĝ'is la unu'a fil'o, li mult'e cerb'um'is. Li medit'is, sed li ne kuraĝ'is romp'i la tradici'o'n de la famili'o kaj nom'is li'n Torbjørn.

Li pri'pens'is, ĉu ne est'us ebl'e eduk'i la knab'o'n tiel, ke li evit'u la ŝton'o'n de la sort'o, kiu'n la oni'dir'o met'is sur li'a'n voj'o'n. Tut'e cert'a li ne est'is, sed ŝajn'e li sent'is obstin'a'n karakter'o'n ĉe la knab'o. — Tio mal'aper'os, li dir'is al la patr'in'o. De kiam Torbjørn est'is pli ol tri'jar'a la patr'o de temp'o al temp'o sid'is kun verg'o en la man'o kaj dev'ig'is li'n port'i ĉiu'n brul'lign'o'n re'e'n al ĝi'a lok'o, ord'ig'i la il'o'j'n, kiu'j'n li ĵet'is ter'e'n kaj kares'i la kat'o'n, kiu'n li pinĉ'is. La patr'in'o prefer'is el'ir'i, kiam tiu eduk'em'o kapt'is la patr'o'n.

Sæmund mir'is, ke grad'e kun la kresk'o de la knab'o ek'est'is pli kaj pli mult'a'j korekt'end'a'j afer'o'j ĉe li, kaj tio malgraŭ ĉiam pli sever'a kontrol'o. Jam fru'e li leg'ig'is li'n.

Li kun'ir'ig'is li'n al la kamp'ar'o por hav'i li'n en okul'kontrol'o. La patr'in'o hav'is grand'mastr'um'ad'o'n kaj et'a'j'n infan'o'j'n; ŝi nur pov'is kares'i kaj admon'i la fil'et'o'n ĉiu'maten'e, kiam ŝi vest'is li'n, kaj parol'i delikat'e kun la patr'o, kiam sankt'a'j tag'o'j kun'ig'is ili'n. Sed Torbjørn pens'is, kiam li pun'iĝ'is, ĉar a-b est'as ab kaj ne ba, kaj ĉar li ne rajt'is verg'i la et'a'n Ingrid sam'e kiel la patr'o li'n. — Est'as strang'e, ke mi tiom sufer'u, dum ĉiu'j et'a'j ge'frat'o'j est'as tiel feliĉ'a'j!

Ĉar li oft'e est'is ĉe la patr'o kaj ne kuraĝ'is al'parol'i li'n oft'e, li vort'mal'riĉ'ig'is. Li tamen mult'e pens'is. Foj'e eskap'is de li tamen, kiam ili est'is sur'voj'e al la mal'sek'a fojn'o.

— Kial la fojn'o rikolt'it'a tie sur Solbakken est'as sek'a, kaj ĉi tie ĝi est'as mal'sek'a? — Ĉar ili pli oft'e ol ni hav'as sun'o'n. Nun li unu'a'foj'e konsci'is, ke li ne hav'as part'o'n en la sun'bril'o de tie trans'e. Antaŭ'e li oft'e sid'is kaj ĝoj'is pri tiu sun'bril'o. De tiu tag'o li'a'j okul'o'j pli oft'e ol antaŭ'e ek'vid'is Solbakken.

—Ne sid'u tie kaj rigard'u tiel stult'e, dir'is la patr'o kaj don'is al li puŝ'o'n. — Ĉi'flank'e ni ĉiu'j labor'eg'u: la et'a'j kaj la grand'a'j, se ni hav'u i'o'n en'dom'e.

Sæmund dung'is nov'a'n help'ant'o'n, kiam Torbjørn ebl'e est'is inter la sep'a kaj ok'a jar'o'j. Aslak est'is la nom'o de la nov'ul'o. Li ŝajn'e jam mult'e vag'ad'is, kvankam li ankoraŭ est'is jun'help'ant'o. La vesper'o'n, en kiu li ven'is, Torbjørn jam est'is en la lit'o, sed la post'a'n tag'o'n, kiam li sid'is kaj leg'is, iu mal'ferm'is la pord'o'n per tia puŝ'o, kia'n li antaŭ'e neniam aŭd'is. Jen est'is Aslak, kiu ven'is bru'paŝ'ant'e kun grand'a plen'brak'o da brul'aĵ'o. La lign'o'n li ĵet'is ter'e'n tiel fort'e, ke la ŝtip'o'j ŝpruc'is ĉiu'flank'e'n. Li mem salt'is alt'e'n en la aer'o'n por for'sku'i la neĝ'o'n, kaj ĉe ĉiu salt'o li dir'is: —Est'as mal'varm'e, dir'is la kobold'fianĉ'in'o; ŝi sid'is en la glaci'o ĝis la zon'o! La patr'o ne est'is hejm'e, sed la patr'in'o silent'e bala'is la neĝ'o'n kaj el'port'is ĝi'n.

—Al kio vi gap'as? dir'is Aslak al Torbjørn.

—Al neni'o, respond'is tiu, ĉar li ek'tim'is.

—Ĉu vi vid'is la kok'o'n, kiu'n vi hav'as mal'antaŭ'e en la libr'o tie?

—Jes.

—Ĝi hav'as mult'a'j'n kok'in'o'j'n ĉirkaŭ si, kiam la libr'o est'as ferm'it'a . . . Ĉu vi vid'is tio'n?

—Ne.

D-o kontrol'u!

La knab'o far'is tio'n.

—Vi est'as stult'ul'o, dir'is Aslak al li.

Sed de tiu moment'o neni'u hav'is tia'n influ'o'n al li kiel Aslak.

—Vi sci'as neni'o'n, dir'is iu'tag'e Aslak al Torbjørn, kiu, kiel ĝeneral'e, sekv'is li'n por observ'i, kio'n li far'as.

—Tamen, mi kon'as ĝis la kvar'a ĉapitr'o.

Ba, vi eĉ ne kon'as la histori'o'n pri la kobold'o, kiu danc'is kun la knab'in'o ĝis sun'sub'iĝ'o kaj tiam krev'is kiel bov'id'o, kiu trink'is acid'a'n lakt'o'n.

En si'a tut'a viv'o Torbjørn ne aŭd'is tiom da saĝ'o sam'temp'e.

—Kie okaz'is tio, li demand'is.

—Kie? . . . Jes, tio okaz'is . . . ĝust'e, tie trans'e sur Solbakken.

Torbjørn gap'is.

—Ĉu vi aŭd'is pri la vir'o, kiu vend'is si'n al la diabl'o kontraŭ par'o da mal'nov'a'j bot'o'j?

Pro gap'eg'o Torbjørn forges'is respond'i.

—Vi em'as sci'i, kie tio okaz'is . . . ĉu? . . . Jes, ankaŭ tio okaz'is tie sur Solbakken, preciz'e apud la river'et'o, kiu'n jen'e vi vid'as . . . Di'o gard'u mi'n. Vi'a krist'an'a sci'o est'as mal'bon'a, li daŭr'ig'is post moment'o. — Mi vet'as, ke vi eĉ ne aŭd'is pri tiu Kar'i kun la lign'a jup'o.

Ne, li aŭd'is neni'o'n.

Kaj dum Aslak nun gaj'e daŭr'ig'is labor'i, li eĉ pli gaj'e plu'rakont'ad'is. Tem'is pri Kar'i kun la lign'a jup'o, pri muel'il'o muel'ant'a sal'o'n profund'e sur la fund'o de la mar'o, pri la diabl'o kun lign'a'j ŝu'o'j, pri kobold'o, kies barb'o fiks'iĝ'is en fend'it'a arb'o'trunk'o, pri la sep verd'a'j virg'ul'in'o'j, kiu'j ŝir'et'is la har'o'j'n el la tibi'karn'o de Petro Paf'ist'o, kiam li dorm'is kaj absolut'e ne pov'is vek'iĝ'i . . . kaj ĉio ĉi okaz'is trans'e sur Solbakken . . .

—Je la nom'o de Di'o, kio okaz'is al la knab'o? dir'is la patr'in'o la post'a'n tag'o'n. — De fru'maten'e li genu'sid'is sur la benk'o kaj rigard'is trans'e'n al Solbakken.

—Jes, hodiaŭ li est'as okup'at'a, dir'is la patr'o, kiu kuŝ'is kaj ripoz'is la tut'a'n long'a'n dimanĉ'o'n.

—La hom'o'j dir'as, ke li fianĉ'iĝ'is al Synnøve Solbakken, dir'is Aslak. — Sed la hom'o'j ja dir'as mult'o'n, li al'don'is.

Torbjørn ne tut'e kompren'is la senc'o'n, tamen li eg'e ruĝ'iĝ'is sur la tut'a vizaĝ'o. Kiam Aslak rimark'ig'is tio'n, li ramp'is de la benk'o, pren'is la katekism'o'n kaj ek'leg'is.

—Tre bon'e, konsol'u vi'n per la vort'o de Di'o, dir'is Aslak. — Vi ja tamen ne akir'os ŝi'n.

Kiam est'is pas'int'a tiom de la semajn'o, ke li rajt'is kred'i, ke la afer'o est'as forges'it'a, li tre delikat'e, ĉar li hont'is, demand'is: —Pa'nj'o, kiu est'as Synnøve Solbakken?

—Ŝi est'as et'a knabinjo, kiu post'e mastr'um'os Solbakken.

—Ĉu ŝi do hav'as lign'a'n jup'o'n?

La patr'in'o mir'plen'e rigard'is li'n.

—Kio'n vi dir'is?

Li sent'is, ke est'is io stult'a kaj silent'is.

—Neniam viv'is pli bel'a infan'o ol Synnøve, al'don'is la patr'in'o. — Kaj la bon'a Di'o kre'is ŝi'n tia por rekompenc'i ŝi'n, ĉar ŝi ĉiam est'as tiel ĝentil'a kaj tiel bon'kondut'a kaj ĉiam tiel diligent'e lern'as.

Nu . . . nun li ankaŭ sci'is tio'n.

Kiam foj'e Sæmund tag'e est'is labor'int'a kun Aslak en la kamp'ar'o, li vesper'e dir'is al Torbjørn: —De nun vi ne plu inter'rilat'u kun la help'ant'o.

Sed Torbjørn ne tro atent'is pri tiu mal'permes'o. Sekv'e li temp'et'o'n post'e dev'is aŭd'i: —Se vi de'nov'e kapt'iĝ'os ĉe li, vi spert'os mal'bon'aĵ'o'n.

De tiam Torbjørn kaŝ'ir'is al li, kiam la patr'o ne pov'is observ'i. Foj'e li tamen surpriz'is ili'n, kiam ili sid'is kun'e kaj babil'is. Torbjørn ricev'is bat'o'j'n kaj est'is send'it'a dom'e'n. De tiam Torbjørn serĉ'is la societ'o'n de Aslak nur, kiam la patr'o ne est'is hejm'e.

Foj'e en dimanĉ'o, kiam la patr'o est'is en la preĝ'ej'o, Torbjørn far'is petol'aĵ'o'n hejm'e: Aslak kaj li ĵet'is ne ̧bulojn unu al la ali'a.

—Las'u, las'u vi sufok'os mi'n, pet'is Torbjørn post mal'long'a temp'o. — Ni kun'e ĵet'u al io ali'a.

Aslak tuj est'is pret'a kaj unu'e ili ĵet'is al la abi'et'o, kiu star'is proksim'e al la proviz'dom'et'o, post'e al la dom'et'pord'o kaj fin'e al la fenestr'o de la dom'et'o.

—Ne al la fenestr'o mem, dir'is Aslak. — Sed al la ĉirkaŭ'a kadr'o.

Torbjørn tamen traf'is vitr'o'n kaj pal'iĝ'is.

Ba, kiu ek'sci'os? Ĵet'u pli bon'e!

Torbjørn ĵet'is kaj traf'is du'a'n vitr'o'n.

—Nun mi ne plu ĵet'u.

Sam'moment'e ven'is li'a pli aĝ'a frat'in'o, la et'a Ingrid, el la dom'o.

—Ĵet'u al ŝi!

Torbjørn tuj konsent'is. La knab'in'o ek'plor'is, kaj la patr'in'o ven'is el la dom'o. Ŝi admon'is li'n ĉes'i.

—Ĵet'u! Ĵet'u! flustr'is Aslak.

Torbjørn est'is varm'a kaj ekscit'it'a . . . kaj li ĵet'is.

—Mi pens'as, ke vi perd'is ĉiu'n prudent'o'n, dir'is la patr'in'o kaj kur'is al li. Li fuĝ'is, ŝi post'kur'is . . . ĉirkaŭ la kort'o. Aslak rid'aĉ'is kaj la patr'in'o minac'is. Fin'e ŝi kapt'is li'n en neĝ'amas'o kaj ek'bat'is li'n.

—Mi re'bat'os, absolut'e . . . tio est'as kutim'o ĉi tie.

La patr'in'o ek'mir'eg'is, fin'is, kaj rigard'is al li.

—Tio'n iu ali'a instru'is al vi, ŝi dir'is post'e. Silent'ant'e, ŝi pren'is li'n ĉe la man'o kaj konduk'is li'n en la dom'o'n. Ŝi ne dir'is eĉ unu vort'o'n plu al li, sed okup'is si'n per la et'a'j ge'frat'o'j kaj rakont'is al ili, ke baldaŭ la patr'o ven'os hejm'e'n el la preĝ'ej'o. Nun ek'est'is eg'a varm'o en la ĉambr'o.

Aslak pet'is permes'o'n vizit'i parenc'o'n . . . tuj li ricev'is.

Torbjørn perd'is si'a'n tut'a'n kuraĝ'o'n, kiam Aslak est'is for.

Li hav'is fort'a'n stomak'dolor'o'n kaj li'a'j man'o'j est'is tiel ŝvit'a'j, ke la libr'o glu'iĝ'is al ili, kiam li tuŝ'is ĝi'n. Se nur la patr'in'o ne rakont'os al la patr'o, kiam tiu ven'os hejm'e'n, sed pet'i ŝi'n pri tio est'is kontraŭ li'a knab'a dign'o. Ĉio ĉirkaŭ li ŝanĝ'is si'a'n aspekt'o'n kaj la mur'horloĝ'o dir'is: —Bat’ bat’ . . . — bat’ bat’!

Li dev'is grimp'i al la fenestr'o kaj rigard'i al Solbakken.

Tie ĝi kuŝ'is, silent'a kaj sol'a, tut'e ne ̧kovrita, bril'is kiel ĉiam en la sun'radi'o'j kaj rid'is per ĉiu'j fenestr'o'j . . . kaj en ili cert'e ne est'as romp'it'a'j vitr'o'j. Tre gaj'a fum'o ir'is el la kamen'o . . . cert'e tie oni ankaŭ prepar'as la tag'manĝ'o'n por la preĝ'ej'vizit'ant'o'j. Tie cert'e Synnøve ir'et'as kaj el'rigard'as al si'a patr'o, kaj ŝi ne hav'os bat'o'j'n, kiam li est'os ven'int'a hejm'e'n. Li ne sci'is kiel okup'iĝ'i, kaj subit'e li ek'est'is sen'mezur'e kares'em'a al si'a'j frat'in'et'o'j. Al Ingrid li est'is tiel afabl'a, ke li donac'is al ŝi bril'a'n buton'o'n, kiu'n li ricev'is de Aslak. Ŝi ĉirkaŭ'brak'is li'n kaj li met'is la man'o'j'n ĉirkaŭ ŝi'a kol'o.

—Kar'a, et'a Ingrid, ĉu vi koler'as al mi?

—Ne, kar'a Torbjørn! Kaj vi rajt'as ĵet'i laŭ'plaĉ'e mult'a'n neĝ'o'n sur mi'n.

Sed nun iu en la koridor'o frap'is la neĝ'o'n de si. Jes, jen est'is la patr'o. Li aspekt'is mild'a kaj afabl'a, kaj tio est'is eĉ pli mal'bon'a.

—Nu? li dir'is, rond'rigard'ant'e. Est'is strang'e, ke la mur'horloĝ'o ne fal'is ter'e'n.

La patr'in'o met'is la manĝ'aĵ'o'n antaŭ li'n.

—Kiel fart'as la bien'o? demand'is la patr'o, al'tabl'iĝ'ant'e kaj pren'ant'e la kuler'o'n per la man'o.

Torbjørn rigard'is la patr'in'o'n ĝis kiam larm'o'j ven'is en li'a'j'n okul'o'j'n.

Ho . . . bon'et'e, ŝi respond'is ne'kred'ebl'e mal'rapid'e; kaj ŝi vol'is dir'i pli mult'e, tio'n li observ'is klar'e. — Mi permes'is al Aslak el'ir'i, ŝi al'don'is.

—Nun ven'os la katastrof'o, pens'is Torbjørn kaj ekluhdis kun Ingrid kvazaŭ li hav'us eĉ ne unu krom'a'n pens'o'n.

Tiel long'a'n temp'o'n la patr'o ankoraŭ neniam manĝ'is.

Fin'e Torbjørn ek'nombr'is li'a'j'n buŝ'pren'o'j'n. Ĉe la kvar'a buŝ'pren'o li vol'is vid'i, kiel li sukces'os nombr'i inter la kvar'a kaj kvin'a, sed li konfuz'iĝ'is. Fin'e la patr'o lev'iĝ'is kaj el'ir'is. — La vitr'o'j, la vitr'o'j! son'is en la orel'o'j de la knab'o, kaj li kontrol'is, ĉu en la ĉambr'o ĉiu'j est'as ne'difekt'it'a'j. Jes, ĉiu'j est'is. Sed nun ankaŭ pa'nj'o el'ir'is. Torbjørn pren'is et'a'n Ingrid al si'a brust'o kaj dir'is al ŝi tiel mild'e, ke ŝi dev'is mir'ig'it'e rigard'i li'n: —Ĉu ni lud'u ”Or'reĝ'in'o sur herb'ej’ ”, ĉu?

Kompren'ebl'e ŝi vol'is. Kaj nun li kant'is, dum la pied'o'j sub li trem'is: Et'a flor'o, or'a flor'o, ho, aŭskult'u mi'n!

Est'u la am'at'in’ de mi, velur'a'n mantel'o'n do hav'os vi kun ruĝ'a or’ kaj perl'kolor’!

Ditteli, dutteli, dej'o — bril'as la sun’ sur herb'ej'o!

Kaj ŝi respond'is: Or’ — reĝ'in'o, perl’ — reĝ'in'o, nun aŭskult'u mi'n!

Ne komplez'os mi al vi, ne mantel'o'n ŝat'as mi kun ruĝ'a or’ kaj perl'kolor’!

Ditteli, dutteli, dej'o — bril'as la sun’ sur herb'ej'o!

Sed kiam la lud'o plej bon'e funkci'is, en'ven'is la patr'o kaj fiks'e direkt'is la okul'o'j'n al li. Li pli firm'e ĉirkaŭ'brak'is Ingrid kaj tut'e ne fal'is de la seĝ'o. La patr'o for'turn'is si'n, neni'o'n dir'int'e. Du'on'hor'o pas'is; ankoraŭ li dir'is neni'o'n. Torbjørn vol'is preskaŭ komenc'i est'i ĝoj'a, sed li ne kuraĝ'is. Li ne sci'is, kio'n pens'i, kiam la patr'o mem help'is sen'vest'ig'i li'n . . . li ek'trem'et'is de'nov'e. Tiam la patr'o mild'e frap'et'is li'a'n kap'o'n kaj kares'is li'a'n vang'o'n.

Tio'n li ne est'is far'int'a en temp'o memor'ebl'a al la knab'o, kaj tial ek'varm'iĝ'is li'a kor'o kaj li'a tut'a korp'o, kaj la tim'o for'flu'is kiel glaci'o en sun'lum'o. Li ne konsci'is, kiel li ating'is la lit'o'n, kaj ĉar li pov'is nek ek'kant'i nek kri'ad'i, li silent'a inter'plekt'is la fingr'o'j'n, preĝ'is “Patr'o Ni'a-n” ses'foj'e antaŭ'e'n kaj mal'antaŭ'e'n tut'e mal'laŭt'e . . . kaj sent'is ek'dorm'ant'e, ke tamen neniu'n sur la verd'a ter'o de Di'o li tiel am'as kiel si'a'n patr'o'n.

La post'a'n maten'o'n li vek'iĝ'is en terur'a tim'o, pro la ne'ebl'o kri'i, ĉar li nun tamen hav'os bat'o'j'n. Kiam li mal'ferm'is la okul'o'j'n, li observ'is kun grand'a mal'pez'iĝ'o, ke li nur est'is sonĝ'int'a, sed observ'is ankaŭ baldaŭ, ke iu ali'a tuj hav'os bat'o'j'n, kaj tiu est'is Aslak. Sæmund paŝ'is tie'n kaj re'e'n sur la plank'o, kaj Torbjørn kon'is tiu'n paŝ'ad'o'n. La iom mal'alt'a sed fortik'a vir'o de temp'o al temp'o de sub la dens'a'j brov'o'j tiel rigard'is al Aslak, ke tiu sen'dub'e sent'is, kio ŝarg'as la aer'o'n. Aslak mem sid'is sur la kovr'il'o de grand'a barel'o. Li'a'j krur'o'j aŭ pend'is laŭ la barel'o aŭ li kruc'ig'is ili'n sub si. Li hav'is kiel kutim'e la man'o'j'n en la poŝ'o'j. La ĉap'o est'is tiel prem'it'a sur la kap'o'n, ke la dens'a, mal'hel'a har'ar'o el'fal'is en tuf'o'j el sub la ŝirm'il'o. La iom mal'rekt'a buŝ'o est'is eĉ pli mal'rekt'a nun, la tut'a'n kap'o'n li ten'is iom klin'it'a, kaj rigard'is al Sæmund de la flank'o el du'on'ferm'it'a'j okul'o'j.

—Jes, ver'e, vi'a bub'o est'as frenez'a, li dir'is. — Sed pli mal'bon'e est'as, ke vi'a ĉeval'o est'as sorĉ'um'it'a.

Sæmund ek'halt'is.

—Vi est'as sen'respekt'a fi'bub'o, li dir'is, tiel ke eĥ'is en la ĉambr'o, kaj Aslak eĉ pli mult'e ferm'is la okul'o'j'n. Sæmund de'nov'e tie'n kaj re'e'n ir'ad'is. Aslak sid'is sen'mov'a dum moment'o.

—Sorĉ'um'it'a ĝi est'as, absolut'e, li dir'is. Kaj li strab'e rigard'is al li, por vid'i la efik'o'n de la vort'o'j.

—Ne sorĉ'um'it'a, sed ĝi tim'as la arb'o'j'n, tio'n ĝi far'as, dir'is Sæmund ankoraŭ paŝ'ant'e. — Vi fal'ig'is arb'o'n sur ĝi'n en la kamp'ar'o, vi fi'a sen'taŭg'ul'o, kaj tial neni'u nun pov'as ig'i ĝi'n ir'i tie sen'tim'a.

Aslak aŭskult'is dum moment'o.

—Jes, ja! Kred'u tio'n, ci! Kred'o mal'honor'ig'as neniu'n, . . . sed mi dub'as, ke ĝi kurac'os vi'a'n ĉeval'o'n, tio'n li al'don'is. Kaj li ŝov'is si'n pli mal'antaŭ'e'n sur la barel'o, kaj li ŝirm'is la vizaĝ'o'n per la man'o.

Sæmund efektiv'e ir'is rekt'e al li kaj dir'is al li mal'laŭt'e, sed en tim'ig'a ton'o, —Vi est'as fi'a . . .

Sæmund! aŭd'iĝ'is el la angul'o ĉe la forn'o. Est'is Ingeborg, la edz'in'o, kiu trankvil'ig'is li'n, sam'e kiel ŝi trankvil'ig'is la suĉ'infan'o'n, kiu tim'is kaj em'is plor'i. La infan'o silent'is kaj nun ankaŭ silent'is Sæmund. Sed li tamen met'is si'a'n por tiel fortik'a vir'o tre mal'grand'a'n pugn'o'n preciz'e sub la naz'o'n de Aslak kaj ten'is ĝi'n tie moment'o'n, dum'e li antaŭ'e'n klin'is si'n kaj rigard'is li'n fiks'e per ard'ant'a'j okul'o'j. Post'e li de'nov'e tie'n kaj re'e'n ir'ad'is en la ĉambr'o, kaj rapid'e rigard'is al li jen kaj jen. Aslak est'is tre pal'a. Malgraŭ tio li rid'is per la du'on'a vizaĝ'o al Torbjørn; la flank'o'n al Sæmund li ten'is tre serioz'a.

—La bon'a Di'o don'u al ni pacienc'o'n, li dir'is iom post'e, sed sam'temp'e lev'is la kubut'o'n kvazaŭ li vol'us halt'ig'i bat'o'n.

Sæmund abrupt'e halt'is kaj kri'is plen'voĉ'e, dum li pied'bat'is la plank'o'n: —Ne nom'u li'n . . . ci!

Ingeborg lev'is si'n kun la beb'o kaj tuŝ'is mild'e li'a'n brak'o'n. Li ne rigard'is ŝi'n, sed tamen en la sam'a moment'o mal'lev'is la brak'o'n. Ŝi ek'sid'is, li de'nov'e ir'ad'is: tie'n . . .

re'e'n, sed neni'u parol'is. Ne tro long'e post'e Aslak em'is de'nov'e parol'i.

—Jes . . . li hav'us mult'a'n okup'o'n en Granlien . . .

absolut'e!

Sæmund! Sæmund! pet'et'is Ingeborg. Sed antaŭ ol tio ating'is li'n, li jam salt'eg'is al Aslak, kiu etend'is pied'o'n antaŭ si. Ĝi est'is sub'e'n prem'it'a, la bub'o kapt'it'a je ĝi kaj la jak'kol'um'o, lev'it'a kaj tiel ĵet'it'a kontraŭ la ferm'it'a pord'o, ke la kadr'o el'fal'is kaj li trans'kap'iĝ'is tra ĝi. La edz'in'o, Torbjørn, ĉiu'j infan'o'j kri'is kaj pet'is por li, la tut'a famili'o lament'ad'is.

Sed Sæmund sekv'is li'n, eĉ ne korekt'e mal'ferm'is la pord'o'n, sed puŝ'is flank'e'n la rest'a'j'n er'o'j'n, kapt'is li'n du'a'n foj'o'n kaj port'is li'n el la koridor'o en la kort'o'n, lev'is li'n alt'e'n kaj ĵet'is li'n tut'fort'e mal'supr'e'n. Kaj kiam li konstat'is, ke la mult'a neĝ'o mild'ig'is la fal'o'n, li met'is genu'o'n sur li'a'n brust'o'n kaj bat'is li'n mez'e en la vizaĝ'o'n, lev'is li'n tri'a'n foj'o'n, port'is li'n — kiel lup'o tren'as ŝir'it'a'n hund'o'n — al ne ne ̧kovrita lok'o, ĵet'is li'n de'nov'e, eĉ pli fort'e ol antaŭ'e, re'met'is la genu'o'n sur li'n . . . kaj neni'u pov'us dir'i, kiel ĉio fin'iĝ'us, se Ingeborg ne est'us en'miks'int'a si'n kun la beb'o sur la brak'o. — Ne mal'feliĉ'ig'u ni'n, ŝi kri'is. Iom post'e Ingeborg sid'is en la ĉambr'o, Torbjørn vest'is si'n, la patr'o re'e ir'ad'is: tie'n . . . re'e'n, trink'is jen kaj jen iom da akv'o, sed la man'o tiel trem'is, ke la akv'o flu'is plank'e'n trans la tas'rand'o'n. Aslak ne en'ven'is, kaj Ingeborg iom post'e far'is kvazaŭ ŝi vol'us el'ir'i.

—Rest'u! dir'is Sæmund . . . kiel se li parol'us al tut'e ali'a person'o, kaj ŝi rest'is.

Temp'et'o'n pli mal'fru'e li tamen mem ir'is. Li ne re'ven'is. Torbjørn pren'is si'a'n libr'o'n kaj leg'is sen'ĉes'e, sen lev'i la okul'o'j'n, kvankam li ne kompren'is eĉ unu vort'o'n.

Baldaŭ la viv'o en la dom'o re'e rul'iĝ'is sur la kutim'a'j rel'o'j; kvankam la loĝ'ant'o'j hav'is la sent'o'n kvazaŭ ne'ŝat'at'a gast'o est'us ir'int'a. Torbjørn kuraĝ'is el'ir'i kaj la unu'a, kiu'n li renkont'is ekster'e, est'is Aslak. Tiu ŝarĝ'is sled'o'n per si'a'j objekt'o'j, sed la sled'o aparten'is al Torbjørn. Torbjørn gap'is al li, ĉar li aspekt'is terur'a. Sang'o glu'iĝ'is kaj sur la vizaĝ'o kaj sur la vest'o'j. Li tus'is kaj oft'e palp'is si'a'n brust'o'n. Moment'o'n li silent'e rigard'is Torbjørn kaj tiam li kri'is. — Mi ne ŝat'as vi'a'j'n okul'o'j'n, knab'o! Ĉe tiu'j vort'o'j li ek'sid'is sur la sled'o kaj vetur'is mal'supr'e'n. — Vi ne tre baldaŭ re'vid'os vi'a'n sled'o'n! li dir'is kaj rid'aĉ'is. Ankoraŭ'foj'e li turn'is si'n kaj montr'is la lang'o'n . . . Tiel vojaĝ'is Aslak.

Sed en la post'a semajn'o ven'is la polic'ist'o al Granlien.

En la sekv'ant'a temp'o la patr'o jen kaj jen ne est'is hejm'e.

La patr'in'o plor'is kaj ankaŭ ŝi kelk'a'j'n foj'o'j'n est'is for.

—Kio nun okaz'as? demand'is Torbjørn.

Aslak kaŭz'is la tut'a'n afer'o'n.

Iu'n tag'o'n ili surpriz'is la et'a'n Ingrid, kiam ŝi sid'is kaj kant'is: Ho, mond'o, vi gaj'o'plen'a, nun mi jam sent'as vi'n ĝen'a!

Pied'o'n montr'as Jun'ul'in’ por serv'ist'a la inklin’, akv'a'n kaĉ'o'n miks'as la mastr'in’, mastr'o kuŝ'as sur la benk’ sen fin’.

En la dom’ profit'as nur la kat'o, ŝtel'as krem'o'n! Kiel bel'a stat'o!

Oni kompren'ebl'e enket'is, kie ŝi lern'is la strof'o'n. Jes . . . ŝi lern'is ĝi'n de Torbjørn. Tiu tre tim'is kaj konfes'is, ke li lern'is ĝi'n de Aslak.

—Se vi mem kant'os tia'j'n vers'o'j'n aŭ instru'os ili'n al ŝi, vi gust'um'os la baston'o'n, dir'is la patr'o.

Iom post'e Ingeborg uz'is fi'vort'o'n. Oni al'vok'is Torbjørn, kaj Sæmund dir'is, ke est'us pli bon'e tuj baston'ad'i li'n. Sed la knab'o plor'is kaj tiel dolĉ'e promes'is bon'kondut'i, ke li sukces'is eskap'i ne'pun'it'a.

La sekv'int'a'n di'serv'o'dimanĉ'o'n la patr'o dir'is al li.

—Hodiaŭ vi ne hav'os okaz'o'n petol'ad'i hejm'e; vi ir'u kun mi preĝ'ej'e'n!

Du'a Ĉapitr'o

La preĝ'ej'o okup'as alt'a'n rang'o'n en la anim'o de kamp'ar'an'o; sol'ec'a kaj sankt'a ĝi star'as . . . ekster'e la solen'a silent'o de la tomb'ej'o, intern'e la viv'ec'a di'serv'o. Ĝi est'as la sol'a dom'o en la val'o, kiu'n li pomp'e ekip'is, kaj tial la turp'int'o ŝajn'as pli alt'a ol ĝi real'e est'as. Ĝi'a'j sonor'il'o'j jam de mal'proksim'e send'as al li si'a'n salut'o'n, kiam li en klar'a dimanĉ'maten'o pilgrim'as al ĝi; kaj ĉiam, kiam li aŭd'as ili'a'n sonor'ad'o'n, li lev'as si'a'n ĉap'o'n, kvazaŭ li vol'us dir'i al ili: — Dank'o'n pro la antaŭ'a plezur'o 5 .

Ekzist'as lig'o inter li kaj ili, kiu'n neni'u kon'as.

Antaŭ'e Torbjørn star'is en la mal'ferm'it'a pord'o kaj aŭskult'is ili'a'n son'ad'o'n, dum mal'supr'e sur la strat'o en silent'a kolon'o preter'migr'is la preĝ'ej-ir'ant'o'j. La patr'o al'iĝ'is al ili, sed li mem ankoraŭ est'is tro jun'a. Li tiam lig'is mult'a'j'n bild'o'j'n al la fort'a'j son'plen'a'j ton'o'j, kiu'j, eĥ'ant'e de rok'o al rok'o, son'ad'is kelk'a'j'n hor'o'j'n inter la mont'o'j.

Tri pens'o'j neniam est'is dis'ig'ebl'a'j de la fest'a sonor'ad'o: . . . pur'a'j, nov'a'j vest'o'j; fest'e ornam'it'a'j vir'in'o'j; bros'it'a'j ĉeval'o'j kun bril'a rimen'ar'o.

5 Salut'o tre kutim'a en la nordi'a'j land'o'j.

Kaj kiam nun ven'as la dimanĉ'o, en kiu la sonor'il'o'j sonor'ad'as pri li'a feliĉ'o kaj li en tut'e nov'a'j, ebl'e iom tro vast'a'j vest'o'j, flank'e de si'a patr'o la unu'a'n foj'o'n fier'e paŝ'as al la preĝ'ej'o . . . tiam, jes, tiam est'as ĝoj'o kaj feliĉ'o en ili'a'j ton'o'j! Ili mal'ferm'as al li la pord'o'n al ĉio, kio'n li nun vid'os. Kaj kiam sur la voj'o hejm'e'n la sonor'il'ton'o'j bru'as super li'a kap'o, kiu ankoraŭ est'as pez'a kaj sinkop'a de la kant'o'j, la mes'o, la predik'o . . . kio flank'e'n ŝov'iĝ'as de tio, kio'n li sam'temp'e suĉ'is en si'n per la okul'o'j; la altar'tabul'o, la region'a'j vest'o'j, la mult'a'j hom'o'j . . . tiam ek'volb'iĝ'as por ĉiam kupol'o super ĉi tiu'j mult'spec'a'j impres'o'j kaj la et'a preĝ'ej'o, kiu'n li de nun port'as en si'a kor'o, est'as inaŭgur'it'a.

Iom pli aĝ'a, li dev'as paŝt'i la brut'ar'o'n en la mont'ar'o.

Sed kiam li, kun si'a best'ar'o profund'e sub si, en la bel'a, ros'plen'a dimanĉ'maten'o sid'as sur la rok'o'j, kaj se tiam la muĝ'ant'a'j ton'o'j de la preĝ'ej'sonor'il'o'j super'ond'ant'e la sonor'ad'o'n de li'a brut'ar'o, penetr'as al li, tiam sopir'o kapt'as li'a'n kor'o'n. Ĉar kun tiu'j ton'o'j ven'as de mal'supr'e seren'a'j, agrabl'a'j, tent'a'j pens'o'j . . . pens'o'j pri la kon'at'o'j, kiu'j'n oni renkont'as en la preĝ'ej'o, pri la ĝoj'o, kiam oni est'as tie . . . pri la eĉ pli grand'a ĝoj'o post la re'ven'o pro la bon'a'j manĝ'aĵ'o'j hejm'e, pri la ge'frat'o'j kaj ge'patr'o'j, pri la gaj'a'j lud'o'j sur la verd'a herb'ej'o en la seren'a'j dimanĉ'vesper'o'j; kaj la et'a kor'o iĝ'as ribel'a en la brust'o. Tamen fin'e ĉiam re'ven'as la pens'o, ke est'as la preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j, kiu'j sonor'ad'as. Li medit'as kaj fin'e trov'as en la memor'o vers'o'n el iu psalm'o. Li kant'as la vers'o'n kaj send'as kares'a'n rigard'o'n val'e'n, al'don'as mal'long'a'n preĝ'o'n, ek'star'as, est'as feliĉ'a kaj blov'as si'a'n korn'o'n tiel, ke eĥ'as vast'e en la mont'ar'o.

Ĉi tie en la silent'a'j mont'val'o'j la preĝ'ej'o ankoraŭ hav'as special'a'n lingv'o'n por ĉiu aĝ'o, si'a'n special'a'n aspekt'o'n por ĉiu okul'o. Mult'o ebl'e lev'iĝ'is inter la preĝ'ej'o kaj la matur'a vir'o, sed neni'o pov'as super'i ĝi'n. En ne'tuŝ'ebl'a perfekt'ec'o ĝi star'as antaŭ la konfirm'ot'o; kun lev'it'a fingr'o, du'on'e admon'ant'e, du'on'e log'ant'e, antaŭ la jun'ul'o, kiu far'is si'a'n elekt'o'n; fort'e kaj lar ̧ŝultre super la zorg'o'j de la vir'o; vast'e kaj mild'e super la lac'a blank'har'ul'o.

Mez'e en la di'serv'o la nov'nask'it'o'j est'as en'port'at'a'j kaj bapt'at'a'j, kaj est'as kon'at'e, ke dum tiu ceremoni'o la edif'o est'as plej sent'ebl'a.

Ne est'as ebl'e skiz'i norveg'a'j'n kamp'ar'an'o'j'n, ĉu bon'a'j'n . . . ĉu mal'bon'a'j'n, sen iel aŭ tiel tuŝ'i la preĝ'ej'o'n. Ebl'e tio est'as monoton'a, sed tia monoton'ec'o ebl'e ne est'as plej mal'bon'a. Tio est'u dir'it'a por nun kaj ĉiam, sed ne tut'e special'e pro la preĝ'ej'vizit'o, kiu nun sekv'os.

Torbjørn sent'is grand'a'n ĝoj'o'n pro la promen'o al la preĝ'ej'o kaj la rigard'o al ĉiu'j nov'a'j afer'o'j. Ekster'e antaŭ la preĝ'ej'o li'a'j okul'o'j blind'iĝ'is pro la mir'ig'a divers'ec'o de kolor'o'j; intern'e li sent'is si'n prem'at'a de la profund'a silent'o, kiu kovr'is ĉiu'j'n kaj ĉio'n antaŭ la komenc'o de la mes'o; kaj kvankam li mem forges'is klin'i la kap'o'n, kiam oni komenc'is leg'i la preĝ'o'n, li tuj klin'is ĝi'n je la ek'vid'o de la mult'a'j cent'o'j da klin'iĝ'int'a'j kap'o'j. Nun komenc'iĝ'is kant'o, kaj la kred'ant'ar'o subit'e ek'kun'kant'is tiel, ke li preskaŭ sent'is tim'o'n. Tiel en'pens'e li sid'is, ke li ek'rekt'iĝ'is kvazaŭ dorm'int'e, kiam oni mal'ferm'is la seĝ'ar'ej'o'n kaj iu en'ir'is. Post la fin'iĝ'o de la kant'o la patr'o don'is la man'o'n al la ven'int'o kaj demand'is: —Kiel vi fart'as sur Solbakken?

Torbjørn far'is grand'a'j'n okul'o'j'n. Sed kiom li ankaŭ rigard'is la vir'o'n, est'is al li ne'ebl'e kontakt'ig'i li'n kun ia sorĉ'o. Est'is afabl'e aspekt'ant'a vir'o kun blond'a har'ar'o, grand'a'j blu'a'j okul'o'j kaj alt'a frunt'o. Li rid'et'is, kiam oni parol'is al li, kaj li dir'is — Jes! al ĉio, kio'n Sæmund dir'is, ceter'e li ŝajn'e est'is vir'o de mal'mult'a'j vort'o'j.

—Jen vi pov'as vid'i Synnøve, dir'is la patr'o, klin'iĝ'ant'e al Torbjørn, pren'ant'e li'n sur la genu'o'j'n kaj montr'ant'e al la vid'al'vid'a vir'in'seĝ'ar'ej'o. Ŝi est'is eĉ pli blond'a ol la fremd'a vir'o . . . tiel blond'a, kiel li ankoraŭ neniu'n vid'is.

Ŝi hav'is ruĝ'a'j'n, flirt'ant'a'j'n ruband'o'j'n sur la kapuĉ'et'o, el sub kiu ŝi'a'j flav'blond'a'j har'o'j vid'ebl'iĝ'is, kaj rid'is nun tiel gaj'e al li, ke li tut'a'n temp'et'o'n ne pov'is rigard'i al io ali'a ol al ŝi'a'j blank'a'j dent'o'j. Ŝi ten'is en unu man'o bel'a'n kantar'o'n kaj en la ali'a fald'it'a'n poŝ'tuk'o'n de ru ̧flava silk'o, kaj ŝi amuz'iĝ'is per tio, ke ŝi bat'is per la poŝ'tuk'o la kantar'o'n. Ju pli li rigard'is, des pli ŝi rid'is, kaj nun li vol'is, kiel ŝi, ankaŭ genu'i sur la benk'o. Tiam ŝi mut'e kap'jes'is al li.

Moment'o'n li rigard'is ŝi'n serioz'e, post'e ankaŭ li kap'jes'is. Ŝi rid'et'is kaj kap'jes'is du'a'n foj'o'n, li re'e klin'is la kap'o'n kaj tiam ankoraŭ'foj'e. Ŝi rid'et'is, sed ne plu kap'jes'is . . . ĝis post long'a temp'et'o, kiam li jam forges'is tio'n, tiam ŝi kap'jes'is.

—Mi ankaŭ vol'as vid'i, li aŭd'is mal'antaŭ si voĉ'o'n. En la sam'a moment'o li sent'is si'n tir'it'a ter'e'n je la pied'o'j tiel, ke li preskaŭ fal'is. Est'is mal'grand'a, fortik'a bub'o, kiu nun brav'e ramp'is al li'a lok'o. Li hav'is hel'a'n, sed hirt'a'n har'ar'o'n kaj stump'naz'o'n. Aslak sen'dub'e instru'is al Torbjørn, kiel oni trakt'u la bub'aĉ'o'j'n, kiu'j'n oni renkont'as en la lern'ej'o kaj en la preĝ'ej'o. Torbjørn do pinĉ'is la knab'o'n de mal'antaŭ'e, ke tiu preskaŭ ek'kri'is, sed li sub'prem'is la dolor'sent'o'n, ramp'is rapid'e de la benk'o kaj kapt'is Torbjørn ĉe ambaŭ orel'o'j. Torbjørn si'a'flank'e kapt'is li'n ĉe la har'ar'o kaj tir'is li'n al la plank'o. La knab'o ankoraŭ ne plor'is, sed mord'is la gamb'o'n de Torbjørn. Torbjørn for'tir'is ĝi'n kaj prem'is la vizaĝ'o'n de la bub'o firm'e al la plank'o.

Sed nun li mem sent'is si'n kapt'it'a je la kol'o kaj lev'it'a kiel sak'o da pajl'o . . . est'is la patr'o, kiu met'is li'n sur si'a'j'n genu'o'j'n.

—Se ni ne est'us en la preĝ'ej'o, vi nun ricev'us bat'o'j'n, li flustr'is en li'a'n orel'o'n, kaj dum'e li prem'is li'a'n man'o'n, tiel ke dolor'is ĝis en li'a'j'n pied'fingr'o'j'n.

Nun li memor'is pri Synnøve kaj rigard'is trans'e'n. Ŝi ankoraŭ star'is tie, sed tiel rigid'e kaj konfuz'it'e, ke li kompren'is, ke li far'is i'o'n tre mal'bon'a'n. Tuj kiam ŝi observ'is, ke li rigard'as al ŝi, ŝi ramp'is de la benk'o kaj ne plu montr'is si'n. Tiam aper'is la pedel'o . . . post'e la pastr'o. Li apenaŭ rigard'is kaj aŭd'is ili'n. Kaj re'e ven'is la pedel'o kaj re'e sekv'is la pastr'o. Li ankoraŭ sid'is sur la genu'o'j de la patr'o kaj pens'is. — Ĉu ŝi baldaŭ re'e lev'os la okul'o'j'n? La knab'o, kiu tir'is li'n de la benk'o, sid'is sur taburet'o en la ali'a angul'o de la seĝ'ar'ej'o, kaj tuj, se li vol'is lev'i si'n, li ricev'is puŝ'o'n en la dors'o'n de mal'jun'ul'o, kiu sid'is kaj dorm'et'is, sed aŭtomat'e vek'iĝ'is, ĉiam kiam la et'ul'o ek'em'is lev'i si'n.

—Ĉu ŝi nun baldaŭ re'e rigard'os? pens'is Torbjørn, kaj ĉiu ruĝ'a ruband'o, kiu mov'is si'n en li'a proksim'o, memor'ig'is li'n al tiu'j, kiu'j'n ŝi port'is; kaj ĉiu bel'e pentr'it'a bild'o en la mal'nov'a preĝ'ej'o est'is aŭ egal'e grand'a kiel ŝi aŭ iom pli mal'grand'a. Ho! jen ŝi el'ŝov'as la kap'et'o'n, sed apenaŭ vid'int'e li'n, ŝi serioz'e re'tir'is ĝi'n . . .

Ankoraŭ'foj'e el'paŝ'is la pedel'o kaj la pastr'o, la sonor'il'o'j ek'parol'is kaj la kred'ant'ar'o lev'iĝ'is.

La patr'o de'nov'e parol'is kun la blond'a vir'o, ili kun'e ir'is al la seĝ'ar'ej'o de la vir'in'o'j, kie oni ankaŭ lev'is si'n. La unu'a, kiu el'paŝ'is est'is blond'a vir'in'o. Ŝi rid'et'is kiel la fremd'a vir'o, sed ne tut'e tiel seren'e. Ŝi est'is mal'alt'a kaj pal'a kaj ten'is Synnøve ĉe la man'o. Torbjørn tuj rapid'is rekt'e al ŝi, sed ŝi fuĝ'is antaŭ li kaj kaŝ'is si'n mal'antaŭ la vest'o de la patr'in'o.

—Ne ĝen'u mi'n! tiu dir'is.

—La et'ul'o cert'e neniam antaŭ'e est'is en preĝ'ej'o, dir'is la blond'a vir'in'o kaj met'is si'a'n man'o'n sur li'a'n kap'o'n.

—Ne, tial li ankaŭ batal'is, respond'is Sæmund.

Kun hont'a sent'o Torbjørn rigard'is al ŝi kaj post'e al Synnøve, kiu nun ŝajn'is al li ankoraŭ pli serioz'a. Ili ĉiu'j el'ir'is. La ge'patr'o'j dum'e inter'parol'is. Torbjørn ir'is tuj mal'antaŭ Synnøve, kiu, kiam li tro proksim'iĝ'is, pli firm'e kroĉ'is si'n al la patr'in'o. La ali'a'n knab'o'n li ne plu vid'is.

Ekster'e antaŭ la preĝ'ej'o ili halt'is kaj komenc'is long'a'n inter'parol'o'n. Torbjørn kelk'foj'e aŭd'is la nom'o'n ”Aslak

kaj, ĉar li tim'is, ke ĉe tiu okaz'e ankaŭ li pov'us est'i pri'parol'at'a, li flank'e'n'ir'is.

—Vi ne bezon'as aŭd'i tio'n, dir'is la patr'in'o al Synnøve.

— For'ir'u kelk'a'j'n paŝ'o'j'n, mi'a infan'o . . . ir'u do, mi dir'as al vi!

Synnøve for'ir'is hezit'e.

Torbjørn proksim'iĝ'is al ŝi kaj rigard'is ŝi'n; kaj nun ili star'is moment'o'n kaj rigard'is unu la ali'a'n. Fin'e ŝi dir'is: —Fi!

—Kial vi dir'is fi? li demand'is.

—Fi! ŝi re'e dir'is. — Fi, hont'u! ŝi al'don'is.

—Kio'n do mi krim'is?

—Vi batal'is en la preĝ'ej'o, kaj eĉ kiam la pastr'o voĉ'preĝ'is . . . fi!

—Jes, sed tio est'is antaŭ long'e.

Tio'n ŝi kompren'is, kaj do dir'is post temp'et'o: —Ĉu vi est'as tiu, kiu nom'iĝ'as Torbjørn Granlien?

—Jes, kaj ĉu vi est'as tiu, kiu nom'iĝ'as Synnøve Solbakken?

—Jes . . . mi ĉiam aŭd'is, ke vi est'as tiel bon'kondut'a knab'o.

—Ne, tio ne est'as ver'a. Mi est'as hejm'e la plej mal'bon'a el ĉiu'j, dir'is Torbjørn.

—Mi neniam aŭd'is i'o'n simil'a'n . . . ! dir'is Synnøve, kun'frap'ant'e si'a'j'n et'a'j'n man'o'j'n. — Pa'nj'o, pa'nj'o, li dir'is . . .

—Silent'u kaj ir'u for! aŭd'iĝ'is de ŝi.

Synnøve halt'is kaj tiam ŝi re'ven'is mal'antaŭ'e'n ir'ant'e, kaj ŝi'a'j grand'a'j, blu'a'j okul'o'j est'is konstant'e direkt'at'a'j al la patr'in'o.

—Mi ĉiam aŭd'is, ke vi est'as tiel bon'kondut'a, dir'is Torbjørn.

—De temp'o al temp'o jes, precip'e se mi lern'is diligent'e, respond'is ŝi.

—Ĉu est'as ver'e, ke ĉe vi svarm'as kobold'o'j, sorĉ'ist'in'o'j kaj mal'bon'a'j fantom'o'j? li demand'is, apog'is man'o'n en la flank'o'n, antaŭ'e'n met'is unu pied'o'n kaj ten'is si'n sur la ali'a . . . ekzakt'e kiel li tio'n vid'is ĉe Aslak.

—Pa'nj'o, pa'nj'o! Ĉu vi sci'as, kio'n li dir'is? Li dir'is . . .

—Ne mal'help'u mi'n . . . obe'u nun! Kaj ne ven'u ĉi tie'n antaŭ ol mi vok'os vi'n!

Jam de'nov'e ŝi dev'is, mal'antaŭ'e'n paŝ'ant'e, mal'rapid'e for'ir'i. Ŝi pren'is angul'o'n de la tuk'o en la buŝ'o'n, mord'is kaj tir'is ĝi'n.

—Ĉu ne est'as ver'e, ke oni tie trans'e en la mont'ar'o aŭd'as ĉiu'nokt'e muzik'o'n?

—Ne!

—Ĉu vi do neniam vid'is kobold'o'n?

—Ne!

—Sed je la nom'o de Di'o . . . !

—Fi, tio'n vi ne dir'u!

—Babil'aĉ'o, tio ne est'as danĝer'a! li dir'is kaj kraĉ'is tra la dent'o'j por montr'i al ŝi kiom mal'proksim'e'n li kapabl'as sput'i.

—Jes! Jes! parol'is ŝi. — Est'u si'n'gard'a, ali'e vi fin'iĝ'os en la infer'o!

—Ĉu vi kred'as? li demand'is mult'e pli humil'e, ĉar ĝis nun li nur pens'is, ke li ricev'os bat'o'j'n, se li dir'as i'o'n tia'n, kaj en tiu moment'o la patr'o star'is mal'proksim'et'e.

—Kiu est'as plej fort'a tie ĉe vi? Li demand'is kaj ŝov'is la ĉap'o'n iom pli sur unu orel'o'n.

—Nu, tio'n mi ne sci'as.

—Ĉe ni est'as la patr'o. Li est'as tiel fort'a, ke li eĉ bat'eg'is Aslak; kaj tio'n vi pov'as kred'i, Aslak est'as fort'a.

—Ĉu . . . u?

—Foj'e li lev'is ĉeval'o'n.

—Ĉeval'o'n?

—Tio est'as ver'a, absolut'e ver'a . . . li mem rakont'is pri tio.

Nun kompren'ebl'e eĉ ŝi ne plu dub'is.

—Kiu est'as Aslak? ŝi demand'is.

—Li est'as aĉ'a ul'o, mi dir'as al vi. La patr'o bat'is li'n tiel, kiel antaŭ'e neniam hom'o est'is batat'a.

—Ĉu vi do bat'as unu la ali'a'n tie ĉe vi?

—Jes, okaz'e . . . Ĉu vi ne bat'as unu la ali'a'n tie trans'e sur Solbakken?

—Ne, neniam.

—Kio'n vi do far'as?

—Nu, pa'nj'o kuir'as, trik'as, kudr'as kaj tio'n ankaŭ far'as Kari'n, sed ne tiel lert'e kiel pa'nj'o, ĉar Kari'n est'as tiel mal'diligent'a. Rand'i paŝt'as la bov'in'o'j'n; pa'ĉj'o kaj la help'ant'o'j est'as en la kamp'ar'o aŭ hejm'e.

Tiu raport'o tut'e kontent'ig'is li'n.

—Sed vesper'e, ŝi daŭr'ig'is. — Ni leg'as kaj kant'as, kaj tio'n ni ankaŭ far'as dimanĉ'e.

—Ĉiu'j kun'e?

—Jes.

—Tio cert'e est'as enu'ig'a . . .

—Imag'u, pa'nj'o! li dir'is . . .

Nun ŝi memor'is, ke ŝi ne mal'help'u pa'nj'o'n.

—Vi pov'as kred'i al mi, ke mi hav'as eg'a'n ar'o'n da ŝaf'o'j, ŝi dir'is, re'turn'int'e si'n al li.

—Ĉu . . . ĉu vi ver'e hav'as?

—Jes, kaj tri el ili ir'as ĉi'vintr'e kun id'o'j kaj unu el ili, mi cert'e kred'as tio'n, hav'os du id'o'j'n.

—Nu, vi do hav'as ŝaf'o'j'n!

—Jes, kaj ankaŭ bov'in'o'j'n kaj pork'o'j'n. Ĉu vi ne hav'as?

—Ne.

—Ven'u al mi kaj vi ricev'os ŝaf'id'o'n. Kaj kred'u, vi hav'os pli mult'a'j'n.

—Tio ver'e est'us eg'a plezur'o.

Moment'o'n ili star'is silent'a'j. Post'e li demand'is: —Ĉu Ingrid ankaŭ pov'os ricev'i ŝaf'id'o'n?

—Kiu est'as Ingrid?

Ne, ŝi'n ŝi ne kon'is.

—Ĉu ŝi est'as pli mal'grand'a ol vi?

—Jes, absolut'e! . . . Ŝi hav'as proksim'um'e vi'a'n alt'ec'o'n.

Ho jes! Kun'ven'ig'u ŝi'n!

Jes, tio'n li cert'e far'os.

—Sed, ŝi dir'is. — Ĉar vi hav'os ŝaf'id'o'n, ŝi hav'os pork'id'o'n.

Tio ŝajn'is ankaŭ al li plej saĝ'a, kaj nun ili ek'rakont'is pri si'a'j komun'a'j ge'kon'at'o'j, ili ne hav'is mult'a'j'n. La ge'patr'o'j fin'parol'is kaj nun oni ir'is hejm'e'n.

En la post'a nokt'o li sonĝ'is pri Solbakken. Est'is al li, kvazaŭ li vid'us tie neni'o'n krom blank'a'j'n ŝaf'id'o'j'n kaj blond'a'n knab'in'et'o'n kun ruĝ'a'j ruband'o'j, kaj ŝi paŝ'ad'as inter ili. Ingrid kaj li parol'is ĉiu'tag'e pri la plan'it'a vizit'o, kaj en la fantazi'o ili atend'is tiom da ŝaf'id'o'j kaj pork'id'o'j, ke ili tut'e ne sci'is, kiel ili mastr'um'u ili'n. Baldaŭ ili mir'is, ke ili ne rajt'as tuj ir'i trans'e'n.

—Ĉu, ĉar la et'ul'in'et'o invit'is vi'n? demand'is la patr'in'o.

—Ĉu oni iam aŭd'is i'o'n simil'a'n?

—Jes, jes . . . atend'u nur ĝis la proksim'a predik'dimanĉ'o, est'is la opini'o de Torbjørn. — Tiam vi vid'os!

Tiu dimanĉ'o ven'is.

—Vi ja tiel em'as fanfaron'i kaj mensog'i kaj blasfem'i, oni rakont'is, dir'is Synnøve al li. — Kaj vi ne ricev'os permes'o'n vizit'i mi'n pli fru'e ol vi est'os de'kutim'iĝ'int'a de tio.

—Kiu dir'is tio'n?

—Pa'nj'o.

Ingrid tre mal'pacienc'e atend'is li'a'n re'ven'o'n, kiam li ven'is, li rakont'is al ŝi kaj al la patr'in'o, kio'n li spert'is.

—Jen vi vid'as, dir'is la patr'in'o.

Ingrid dir'is neni'o'n. Sed de tiu moment'o ŝi kaj la patr'in'o admon'is li'n, se li ek'fanfaron'is aŭ blasfem'is. Iu'n tag'o'n tamen li kaj Ingrid disput'is, ĉu la esprim'o ”La hund'o en'ir'u mi'n”, est'as blasfem'o aŭ ne. Ingrid ricev'is bat'o'j'n kaj li nun dir'is la tut'a'n tag'o'n ”La hund'o en'ir'u mi'n!” Sed vesper'e la patr'o aŭd'is tio'n.

—Jes, ĝi en'ir'u vi'n, li dir'is kaj don'is al li puŝ'o'n, tiel ke li fal'is. Torbjørn fort'e hont'is, des pli ĉar Ingrid ĉe'est'is, sed post temp'et'o ŝi ven'is al li kaj kares'is li'n.

Post kelk'a'j monat'o'j ili ambaŭ ir'is trans'e'n al Solbakken. Pli post'e Synnøve ven'is al ili, sekv'e de tio ili re'e vizit'is ŝi'n, kaj tiel daŭr'is ĝis kiam ili est'is plen'kresk'ul'o'j.

Torbjørn kaj Synnøve konkur'is en la lern'ad'o. Ili vizit'is la sam'a'n lern'ej'o'n kaj li tre rapid'e progres'is, tiel rapid'e, ke la pastr'o ek'help'is al li. Ingrid pli mal'rapid'e progres'is kaj ambaŭ help'is al ŝi. Ŝi kaj Synnøve iĝ'is tiel ne'dis'ig'ebl'a'j, ke la hom'o'j nom'is ili'n ”la ne ̧kokinetoj”, ĉar ili ĉiam for'flug'is kun'e kaj ambaŭ est'is tiel hel'a'j.

Da temp'o al temp'o okaz'is, ke Torbjørn kaŭz'is ĉagren'o'n al Synnøve, ĉar li est'is tro sovaĝ'a kaj konstant'e part'o'pren'is en inter'batal'o'j. Sed tiam Ingrid per'ad'is kaj kre'is pac'o'n inter la du, kaj re'e ili est'is bon'a'j ge'amik'o'j.

Sed se la patr'in'o de Synnøve aŭd'is pri inter'batal'o, li ne rajt'is ven'i al Solbakken en tiu semajn'o, kaj oft'e en la post'a nur kun grand'a pen'o. Al Sæmund neni'u rakont'is i'o'n. — Li est'as tro sever'a al la knab'o, dir'is li'a edz'in'o, kaj ŝi silent'ig'is ĉiu'j'n.

Kiam ili nun pli'matur'iĝ'is, ĉiu'j tri est'is bel'a'j infan'o'j, ĉiu laŭ si'a manier'o. Synnøve iĝ'is alt'a kaj gracil'a. Ŝi hav'is hel'blond'a'j'n har'o'j'n kaj delikat'a'n, radi'ant'a'n vizaĝ'o'n kaj trankvil'a'j'n, blu'a'j'n okul'o'j'n. Ŝi rid'et'is, kiam ŝi parol'is, kaj la hom'o'j dir'is, ke est'as ben'o est'i en la cirkl'o de tiu rid'et'o.

Ingrid est'is pli mal'alt'a kaj rond'et'a, ŝi hav'is eĉ pli hel'a'j'n har'o'j'n kaj tre et'a'n, rond'a'n vizaĝ'o'n kaj mol'a'j'n trajt'o'j'n. Torbjørn iĝ'is mez'alt'a, sed li est'is de bel'a kaj fort'a statur'o. Li hav'is mal'hel'a'n har'ar'o'n, eg'e blu'a'j'n okul'o'j'n, akr'a'j'n trajt'o'j'n kaj fortik'a'j'n membr'o'j'n. Kiam li furioz'iĝ'is, li kutim'is dir'i, ke li pov'as leg'i kaj skrib'i sam'e bon'e kiel la instru'ist'o, kaj ke li tim'as neniu'n hom'o'n en la val'o. — Escept'e de la patr'o, li pens'is, sed tio'n li ne dir'is.

Torbjørn dezir'is est'i konfirm'at'a jam fru'e, sed tio ne plen'um'iĝ'is.

—Tiel long'e ke vi ir'as al la lecion'o'j, vi est'as nur knab'o kaj mi pli bon'e pov'as reg'i vi'n, dir'is la patr'o.

Tial okaz'is, ke li, Synnøve kaj Ingrid sam'temp'e ir'ad'is al la pastr'o. Synnøve ankaŭ atend'is long'e, ŝi est'is jam preskaŭ dek'ses'jar'a.

—Oni neniam sci'as tro mult'e, kiam oni est'as konfirm'at'a, oft'e est'is dir'int'a la patr'in'o. Kaj la patr'o, Guttorm Solbakken, dir'is — Jes, al tio.

Ne est'is mir'ig'e, ke jam al'ven'is kelk'a'j svat'em'ul'o'j. Unu est'is fil'o de alt'rang'ul'o, la ali'a riĉ'a najbar'o.

—Tio tamen est'as tro! Ŝi ankoraŭ ne konfirm'iĝ'is, dir'is la patr'in'o.

—Jes . . . do ni dev'os konfirm'ig'i ŝi'n, dir'is la patr'o.

Synnøve mem ne aŭd'is pri tio.

La sinjor'in'o'j en la pastr'ej'o tiel ŝat'is Synnøve, ke ili en'ven'ig'is ŝi'n por babil'i kun ŝi. Ingrid kaj Torbjørn rest'is ekster'e ĉe la ali'a'j, kaj kiam unu knab'o dir'is al li: — Kial ankaŭ vi ne en'ir'is? Ili kapt'os ŝi'n for de antaŭ vi'a naz'o, tiu petol'aĵ'o en'spez'ig'is al tiu blu'a'n okul'o'n. De nun est'is kutim'o inter la knab'o'j mok'i li'n pri Synnøve. Montr'iĝ'is, ke neni'o ali'a tiel pov'is tikl'i li'a'n furioz'o'n.

Kaŭz'it'a de tiu'j mok'et'ad'o'j fin'fin'e ek'est'is eg'a inter'batal'o en arb'ar'o proksim'e al la pastr'a dom'o. La nombr'o de tiu'j, kontraŭ kiu'j Torbjørn dev'is defend'i si'n, kresk'eg'is tiom, ke li baldaŭ hav'is tut'a'n svarm'o'n kontraŭ si. La knab'in'o'j antaŭ'e ir'is kaj tial neni'u ĉe'est'is, kiu pov'us est'i dis'ig'int'a ili'n. La batal'o pli kaj pli aĉ'iĝ'is. Ced'i li ne vol'is.

Pli kaj pli da kontraŭ'ul'o'j ek'atak'is li'n. Li dev'is defend'i si'n kiel ebl'e plej bon'e. Mult'a'j bat'o'j dis'don'iĝ'is. Tiu'j post'e mem rakont'is, kio okaz'is. La kaŭz'o de la batal'o kon'iĝ'is kaj mult'e de klaĉ'ad'o est'is en la paroĥ'o.

La ven'int'a'n dimanĉ'o'n Torbjørn ne vol'is ir'i al la preĝ'ej'o, kaj kiam li la proksim'a'n foj'o'n est'is ir'ont'a al la pastr'o, li ŝajn'ig'is mal'san'o'n. Ingrid do ir'is sol'a. Ĉe la re'ven'o li demand'is ŝi'n, kio'n Synnøve dir'is. — Neni'o'n, est'is la respond'o.

Kiam li re'e kun'ir'is, li kred'is, ke ĉiu'j hom'o'j rigard'as li'n kaj ke la ge'konfirm'ot'o'j sekret'e pri'rid'as li'n. Sed Synnøve ven'is pli mal'fru'e ol la ali'a'j kaj tiu'n tag'o'n ŝi est'is long'e ĉe la pastr'a famili'o.

Li tim'is riproĉ'o'j'n de la pastr'o, sed baldaŭ sent'is, ke en la val'o nur du hom'o'j ne sci'as i'o'n pri la inter'batal'o, li'a patr'o kaj la pastr'o. Tiu flank'o do est'is en ord'o, sed li mult'e cerb'um'is, kio'n li far'u por de'nov'e parol'i kun Synnøve. Por la unu'a'n foj'o'n li ne kuraĝ'is pet'i Ingrid per'ad'i inter ili. Kiam la lecion'o'j fin'iĝ'is, Synnøve re'ir'is en la pastr'a'n dom'o'n. Li atend'is tiom long'e kiom ali'a'j est'is en la kort'o, sed fin'e ankaŭ li dev'is ir'i. Ingrid ir'is jam kun la unu'a'j.

La post'a'n tag'o'n Synnøve est'is ven'int'a unu'a, kaj nun ŝi promen'is kun fraŭl'in'o kaj jun'a sinjor'o en la ĝarden'o.

La fraŭl'in'et'o el'fos'is kelk'a'j'n flor'o'j'n kaj don'is ili'n al Synnøve, la jun'a sinjor'o help'is, dum'e Torbjørn star'is ekster'e inter la ali'a'j kaj rigard'is. Oni klar'ig'is al ŝi . . . kaj eĉ tiel laŭt'e, ke ĉiu'j kompren'is . . . kiel oni plant'u la flor'o'j'n, kaj Synnøve promes'is mem plant'i ili'n, por ke tio okaz'u kiel ili montr'is al ŝi.

—Sol'a vi ne pov'os far'i tio'n, dir'is la fremd'a sinjor'o.

Torbjørn en'cerb'ig'is tio'n.

Kiam Synnøve el'ven'is al la ali'a'j, ili est'is eĉ pli ĝentil'a'j ol ĝeneral'e. Sed ŝi ir'is tuj al Ingrid, salut'is ŝi'n kor'e kaj pet'is ŝi'n ir'i kun ŝi al la herb'ej'o. Tie ili ek'sid'is. Jam long'a'n temp'o'n ili ne inter'parol'is sen'ĝen'e. Torbjørn rest'is inter la ali'a'j kaj rigard'is la bel'a'j'n, ekster'land'a'j'n flor'o'j'n de Synnøve.

Tiu'n tag'o'n Synnøve tuj hejm'e'n ir'is kun la ali'a'j.

—Ĉu mi port'u la flor'o'j'n por vi? demand'is Torbjørn.

—Bon'vol'u, ŝi respond'is afabl'e, sed sen rigard'i li'n.

Nun ŝi pren'is Ingrid ĉe'man'e kaj ir'is antaŭ'e'n kun ŝi.

Apud Solbakken ŝi halt'is kaj adiaŭ'is al Ingrid.

—La rest'o'n de la voj'o mi mem pov'os port'i ili'n, ŝi dir'is pren'int'e la korb'o'n, kiu'n Torbjørn met'is sur la ter'o'n.

La tut'a'n voj'o'n li hav'is la firm'a'n vol'o'n pet'i permes'o'n plant'i la flor'o'j'n por ŝi. Sed nun li ne sukces'is, ĉar ŝi rapid'e turn'is si'n kaj ir'is. Post'e li pov'is pens'i pri neni'o ali'a ol ke li tamen dev'us est'i help'int'a ŝi'n ĉe la flor'o'j.

—Pri kio vi parol'is, li demand'is Ingrid.

—Pri neni'o.

Kiam ĉiu'j est'is en la lit'o'j, Torbjørn re'vest'is si'n kaj el'ir'is. Est'is bel'a vesper'o, trankvil'a kaj mild'a. La ĉiel'o hav'is vual'o'n de blu-griz'a'j nub'o'j, tie kaj ie ŝir'it'a'j, tiel ke aspekt'is kvazaŭ iu rigard'us mal'supr'e'n el la profund'a blu'o kiel el okul'o.

Neni'u hom'o est'is vid'ebl'a en la bien'o aŭ en la ĉirkaŭ'aĵ'o. Sed ĉiu'flank'e muzik'ad'is en la herb'o la akrid'o'j, perdrik'o knar'is dekstr'e, de mal'dekstr'e respond'is ali'a kaj nun komenc'iĝ'is en la herb'o kant'ad'o de unu lok'o al ali'a, kvazaŭ li est'us akompan'at'a de grand'a eskort'o, kvankam neni'o est'is vid'ebl'a.

La arb'ar'o etend'iĝ'is blu'a, kaj pli mal'antaŭ'e mal'hel'a kaj pli mal'hel'a ĝis al la mont'o'krest'o . . . kiel grand'a mar'o en nebul'o. Sed el ĝi'a intern'o li aŭd'is la gal'o'n lud'i al si'a'j propr'a'j not'o'j kaj sol'ec'a'n strig'o'n kri'i, dum la akv'o'fal'o kant'is si'a'j'n pra'temp'a'j'n, mal'mol'a'j'n vers'o'j'n, li kant'is pli laŭt'e ol iam, nun kiam ĉio kuŝ'iĝ'is por aŭskult'i li'n. Torbjørn rigard'is trans'e'n al Solbakken kaj paŝ'is plu.

Li for'las'is la ordinar'a'n voj'o'n, ir'is rekt'e antaŭ'e'n kaj baldaŭ star'is en la mal'grand'a ĝarden'o, kiu aparten'is al Synnøve. Tiu situ'is preciz'e sub la fenestr'o de sub'tegment'a ĉambr'et'o, en kiu ŝi dorm'is. Li ĉirkaŭ'rigard'is kaj aŭskult'is, sed ĉio est'is silent'a. Tiam li serĉ'is en la ĝarden'o il'o'j'n kaj bon'ŝanc'e trov'is fos'il'o'n kaj rast'il'o'n. Unu bed'o jam part'e est'is far'it'a, sed nur pec'et'o tut'e pret'iĝ'is kaj en ĝi'n du flor'o'j est'is plant'it'a'j . . . supoz'ebl'e por vid'i, kiel ili konform'as.

—La kompat'ind'ul'in'et'o lac'iĝ'is kaj dev'is las'i la labor'o'n . . . ĉi tie vir'a brak'o est'as neces'a, li pens'is kaj tuj ek'labor'is. Li ne sent'is eĉ la plej et'a'n em'o'n dorm'i, kaj neniam labor'o ŝajn'is al li tiel facil'a. Li memor'is kiel la flor'o'j est'u plant'it'a'j, memor'is ankaŭ la pastr'a'n ĝarden'o'n kaj aranĝ'is ĉio'n bon'ord'e.

La nokt'o pas'is, sed li tio'n ne rimark'is. Apenaŭ li permes'is al si ripoz'et'o'n, baldaŭ la tut'a bed'o est'is fos'it'a, la flor'o'j plant'it'a'j kaj unu kaj ali'a trans'lok'ig'it'a'j, se ili tiel konform'is pli bon'e. De temp'o al temp'o li send'is rigard'et'o'n al la sub'tegment'a fenestr'o, por vid'i, ĉu ne tamen iu observ'as li'n. Sed nek tie nek ali'lok'e iu vid'ebl'iĝ'is, ja eĉ hund'o'n li ne aŭd'is boj'i. Fort'a silent'o reg'is ĉirkaŭ'e ĝis kiam la vir'kok'o ek'kikerik'is kaj vek'is la bird'o'j'n en la arb'ar'o. Tiu'j nun unu post ali'a lev'iĝ'is kaj kant'is si'a'n ”Bon'a'n maten'o'n!” Kiam li star'is kaj glat'ig'is la ter'o'n, li memor'is la histori'et'o'j'n, kiu'j'n Aslak pli fru'e rakont'is al li, kaj ke li iam kred'is, ke sur Solbakken viv'as sorĉ'ist'in'o'j kaj kobold'o'j.

Li rigard'is alt'e'n al la fenestr'et'o kaj rid'et'is. — Kio'n pens'os Synnøve, kiam ŝi en fru'maten'a hor'o ven'os rigard'i si'a'j'n flor'o'j'n . . . ? Jam est'is tre hel'e kaj la bird'o'j far'is eg'a'n bru'o'n . . . Li lev'is si'n trans la heĝ'o'n kaj rapid'is hejm'e'n. Ja . . . nun nur iu kuraĝ'u dir'i, ke est'is li, kiu est'is tie trans'e kaj plant'is la flor'o'j'n en la ĝarden'o de Synnøve Solbakken.

Tri'a Ĉapitr'o

Baldaŭ mult'a'j fam'o'j rakont'iĝ'is en la val'o, sed neni'u sci'is i'o'n cert'a'n. Neniam plu oni vid'is Torbjørn sur Solbakken, de kiam li kaj Synnøve konfirm'iĝ'is, kaj ĝust'e tio'n la hom'o'j kompren'is plej mal'facil'e. Ingrid oft'e ir'is trans'e'n, kaj tiam ŝi kaj Synnøve kutim'e far'is long'a'j'n promen'ad'o'j'n en la arb'ar'o.

—Ne rest'u for tro long'e, post'kri'is la patr'in'o al ili.

—Cert'e ne, respond'is Synnøve . . . kaj ŝi ne re'ven'is hejm'e'n antaŭ la vesper'o.

La du svat'em'ul'o'j anonc'is si'n de'nov'e.

—Ŝi mem decid'u, dir'is la patr'in'o, kaj la patr'o hav'is la sam'a'n opini'o'n. Sed kiam oni diskret'e demand'is ŝi'n, ŝi mal'akcept'is.

Anonc'is si'n krom'a'j svat'em'ul'o'j, sed neni'u aŭd'is, ke iu el ili port'is la feliĉ'o'n hejm'e'n de Solbakken.

Kiam ŝi kaj la patr'in'o iu'tag'e pur'ig'is la lakt'uj'o'j'n, la patr'in'o demand'is, al kiu ŝi'a'j pens'o'j est'as direkt'it'a'j.

Tiu demand'o ven'is al Synnøve tiel ne'atend'it'e, ke ŝi ruĝ'iĝ'is.

—Ĉu vi al iu don'is vi'a'n jes'o'n? daŭr'ig'is la patr'in'o kaj rigard'is ŝi'n esplor'e.

—Ne, respond'is Synnøve rapid'e.

Post'e oni ne plu parol'is pri tiu afer'o.

Ĉar en la tut'a region'o ŝi est'is la plej bon'e dot'it'a knab'in'o sekv'is ŝi'n mult'a'j sopir'a'j rigard'o'j, kiam ŝi ven'is en la preĝ'ej'o'n . . . la sol'a lok'o, kie ŝi est'is vid'ebl'a ekster'hejm'e. La ge'patr'o'j est'is Haŭgeanoj, tial oni ne renkont'is ŝi'n ĉe danc'ad'o aŭ ali'a'j amuz'aĵ'o'j.

En la preĝ'ej'o Torbjørn sid'is kontraŭ'e de ŝi, sed neniam ili inter'parol'is, la hom'o'j almenaŭ ne rimark'is tio'n.

Ĉiu tamen kred'is sci'i, ke inter ili est'as rilat'o, kaj ĉar ili ne inter'rilat'is kiel la ali'a'j ge'am'ant'o'j en la val'o, oni komenc'is rakont'i mult'o'n pri ili. Torbjørn perd'is la simpati'o'n de la hom'o'j. Li bon'e sci'is tio'n, kaj ĝust'e tiu sci'o far'is li'n eĉ pli mal'ĝentil'a, kiam li ĉe ge'edz'iĝ'o'j kaj dum danc'ad'o renkont'is ali'a'j'n ge'jun'ul'o'j'n. Tiel okaz'is oft'e, ke li ĉe tia'j okaz'o'j tuj tir'iĝ'is en inter'batal'o'j'n. La nombr'o de inter'batal'o'j mal'alt'iĝ'is proporci'e al la kresk'o de la ar'o de tiu'j, kiu'j foj'e sent'is li'a'n fort'o'n. Torbjørn jam fru'e kutim'iĝ'is ne toler'i, ke iu mal'help'u li'n.

—Vi nun est'as vir'o kun fort'a man'o, dir'is la patr'o. — Sed memor'u, ke la mi'a ebl'e est'as pli fort'a.

Aŭtun'o kaj vintr'o pas'is, la printemp'o jam anonc'is si'n, kaj ankoraŭ la hom'o'j ne sci'is i'o'n cert'a'n. Cirkul'is tiel mult'a'j oni'dir'o'j pri la rifuz'o'j, kiu'j'n Synnøve dis'don'is, ke oni las'is ŝi'n ir'i si'a'n voj'o'n. Sed Ingrid konstant'e est'is ĉirkaŭ ŝi. La du nun'jar'e est'os kun'e sur la mont'ar'paŝt'ej'o, ĉar Guttorm Solbakken aĉet'is part'o'n de la paŝt'ej'o, kiu aparten'as al Granlien. Oni aŭd'is Torbjørn kant'i en la mont'ar'o. Tie li ord'ig'is kelk'a'j'n afer'o'j'n por la fraŭl'in'o'j.

Iu'n tag'o'n, kiam li est'is fin'int'a si'a'n labor'o'n, kaj la vesper'o jam al'ven'is, li ek'sid'is kaj medit'is, special'e pri la fam'o'j, kiu'j kolport'iĝ'is en la val'o. Li sur'dors'iĝ'is en la ru ̧bruna erik'o. Kun la man'o'j sub la kap'o li rigard'is supr'e'n al la ĉiel'o, kiu mal'hel'blu'a volb'iĝ'is super dens'a'j branĉ'ar'o'j. La verd'aĵ'o de foli'o- kaj pingl'o-arb'o'j kun'flu'is en trem'ant'a'n amas'o'n, kaj la nigr'a'j branĉ'o'j, kiu'j tra'ir'is ĝi'n, form'is en ĝi sovaĝ'e fantazi'a'j'n skiz'o'j'n. Sed la ĉiel'o mem vid'iĝ'is nur, se foli'o blov'iĝ'is flank'e'n, kvankam iom pli mal'proksim'e, tie kie la branĉ'ar'o'j ne ating'is unu la ali'a'n, ĝi el'ven'is kiel larĝ'a river'o kaj flu'ad'is en pitoresk'a'j kurb'o'j. Tio agord'is li'a'n anim'o'n, kaj li ek'pens'is pri tio, kio'n li vid'as.

La betul'o re'e rid'is per mil okul'o'j supr'e'n al la pin'o; la abi'o star'is tie en silent'a nobl'ec'o kaj pik'is per si'a'j pingl'o'j al ĉiu'j flank'o'j, ĉar ju pli mild'iĝ'is la aer'o des pli da mal'fort'ul'o'j ek'viv'iĝ'is, supr'e'n'kresk'is kaj met'is si'a'n freŝ'a'n foli'ar'o'n antaŭ la naz'o'n de la abi'o.

—Kie do vi est'is dum la vintr'o, se oni rajt'as demand'i?

esplor'is la abi'o, vent'um'ad'is si'n kaj ŝvit'is rezin'o'n en la ne'toler'ebl'a varm'o. — Est'as tro, ver'e! — Tiel nord'e, fi!

Sed jen star'is mal'jun'a, griz'kap'a abi'o, kiu, ĉar ĝi pov'is rigard'i trans ĉiu'j'n, sukces'is met'i mult'fingr'a'n branĉ'o'n vertikal'e mal'supr'e'n kaj kapt'i petol'em'a'n acer'o'n ĉe ĝi'a foli'ar'a supr'o, tiel ke ĝi ek'trem'is eĉ en la genu'o'j. De ĉi tiu gigant'a abi'o hom'a'j man'o'j ĉiam pli kaj pli alt'e'n for'rab'is la branĉ'o'j'n, ĝis kiam iu'n tag'o'n, ne plu ŝat'ant'e tia'n trakt'ad'o'n, ĝi subit'e kresk'is tiel alt'e'n en la aer'o'n, ke la mal'fort'a pin'o ĉe ĝi'a flank'o ek'tim'is kaj demand'is la abi'o'n, ĉu tiu ankaŭ pens'as pri la vintr'a'j vent'eg'o'j.

—Ĉu mi pens'as pri la vintr'a'j vent'eg'o'j? respond'is la abi'o kaj bat'is help'e de la nord'a vent'o la orel'o'j'n de la pin'o tiel, ke tiu preskaŭ perd'is la ekvilibr'o'n, kaj tio est'is ver'e terur'a. La fortik'a, mal'hel'a abi'o nun met'is tiel fort'a'n pied'o'n en la ter'o'n, ke la pied'fingr'o'j en distanc'o de kvar metr'o'j el'ter'iĝ'is kaj eĉ tie est'is pli dik'a'j ol la salik'o je ĝi'a plej dik'a part'o, kio'n ĉi tiu iu'n vesper'o'n kun cert'a hont'em'o flustr'is al la lupol'o, kiu am'em'e ten'is ĝi'n en si'a'j brak'o'j. La estim'ind'a abi'o bon'e kon'is si'a'n fort'o'n kaj kri'is provok'e al la hom'o'j, dum ĝi alt'e super ili'a regn'o met'is branĉ'o'n post branĉ'o en la sovaĝ'a'n aer'o'n. — Nun rab'u mi'a'j'n branĉ'o'j'n, se vi pov'as!

—Ne, vi'n ili ne plu pov'as pri'rab'i, dir'is agl'o, flug'is elegant'e mal'supr'e'n, dign'e kun'met'is la flug'il'o'j'n kaj komenc'is for'pren'i el si'a plum'ar'o iom da tre vulgar'a ŝaf'a sang'o.

—Mi pens'as, ke mi invit'u la reĝ'in'o'n ek'sid'i ĉi tie . . .

Ŝi est'as graved'a je kelk'a'j ov'o'j, kiu'j'n ŝi dezir'as de'met'i, li al'don'is pli mal'laŭt'e, kaj li rigard'is si'a'j'n nud'a'j'n pied'o'j'n, ĉar li hont'is pri amas'o da dolĉ'a'j memor'o'j de jen'a'j unu'a'j printemp'a'j tag'o'j, en kiu'j oni du'on'frenez'iĝ'as pro la unu'a'j varm'a'j sun'radi'o'j. Sed baldaŭ li lev'is de'nov'e la kap'o'n kaj rigard'is de sub la plum'ombr'um'it'a'j palpebr'o'j supr'e'n al la nigr'a'j rok'rand'o'j, ĉu ne ie tie la reĝ'in'o ŝveb'as lac'et'a kaj sufer'ant'a pro si'a'j ov'o'j. Li lev'iĝ'is supr'e'n kaj baldaŭ la abi'o vid'is la par'o'n alt'e en la klar'a, blu'a aer'o, kie ĝi vel'ad'is en la alt'ec'o de la plej alt'a mont'o'pint'o, pri'parol'ant'e si'a'j'n mastr'um'a'j'n afer'o'j'n. La abi'o sent'is iom da mal'trankvil'o. Kvankam ĝi jam est'is tre fier'a, sed pri neni'o ĝi pli fier'us ol se ĝi pov'us lul'i agl'o'par'o'n.

Ili ambaŭ ven'is mal'supr'e'n kaj rekt'e al la abi'o. Neni'o plu est'is pri'parol'end'a . . . ili tuj komenc'is kolekt'i branĉ'o'j'n.

La abi'o ebl'e eĉ pli ŝvel'iĝ'is . . . fakt'e est'is neni'u, kiu pov'us mal'help'i ĝi'n.

Sed nun, kiam la la arb'o'j vid'is, kia honor'o ven'is al la abi'a grand'moŝt'o, en la arb'ar'o ek'est'is vigl'a babil'o. Jen est'is bel'et'a, mal'alt'a betul'o, kiu star'is kaj spegul'is si'n en klar'a lag'et'o kaj imag'is, ke ĝi rajt'as atend'i iom da am'o de griz'blank'a kanaben'o, kiu kutim'is tag'mez'e dorm'et'i en ĝi'a branĉ'ar'o. Ĝi est'is send'int'a si'a'j'n odor'et'o'j'n rekt'e en la bek'et'o'n de la kanaben'o kaj kapt'int'a per si'a'j foli'o'j insekt'o'j'n, por ke ĝi facil'e pov'u pren'i ili'n, jes, por la varm'a'j tag'o'j ĝi eĉ plekt'is al ĝi mal'grand'a'n, dens'a'n, kun freŝ'a foli'ar'o kovr'it'a'n dom'o'n, kaj la kanaben'o ver'e em'is instal'i si'n tie por la somer'o. Sed nun la agl'o ek'loĝ'is sur la abi'a moŝt'o, kaj for dev'is ir'i la kanaben'o. Kia mizer'o!

Li tril'is kares'a'n adiaŭ'melodi'o'n, sed tut'e mal'laŭt'e, por ke la agl'o ne aŭd'u.

Ne pli agrabl'a est'is la sort'o de kelk'a'j et'a'j paser'o'j en sambuk'a arbust'o. Ili tie ĝu'is tre ĝoj'bru'a'n viv'o'n. La turd'o, kiu tut'e proksim'e loĝ'is en fraksen'o, neniam ĝust'a'temp'e pov'is ek'dorm'i, kaj tial oft'e tiel koler'iĝ'is, ke ĝi plej ĉagren'e fi'vort'is. Serioz'a pil'ar'o en najbar'a arb'o tiel rid'is pri tio, ke ĝi preskaŭ trans'kap'e fal'is de si'a branĉ'o. Sed nun ili vid'is la agl'o'n sur la grand'a abi'o. Kaj turd'o kaj paser'o'j kaj pil'ar'o kaj ĉio, kio pov'is flug'i, dev'is for'iĝ'i, sen vol'o aŭ elekt'o, trans kaj sub la branĉ'o'j'n. Sed la turd'o ĵur'is for'flug'ant'e, ke ĝi neniam plu ek'loĝ'os tie, kie paser'o'j est'as ĝi'a'j najbar'o'j.

Tiel nun star'is la arb'ar'o en la seren'a sun'bril'o, for'las'it'a, medit'ant'a. La abi'a moŝt'o nun est'u ĝi'a tut'a ĝoj'o, sed est'is mizer'a ĝoj'o. Tim'em'e klin'is si'n la arb'o'j ĉiu'foj'e, kiam la nord'a vent'o blov'is. La grand'abi'o vip'is la aer'o'n per si'a'j gigant'a'j branĉ'o'j, kaj la agl'o ĉirkaŭ'ŝveb'is ĝi'n, trankvil'a kaj dign'a, kvazaŭ est'us nur aĉ'a vent'puŝ'o, kiu al'port'as al li iom da fi'bru'o el la arb'ar'o. Sed la tut'a abi'famili'o est'is en vigl'a humor'o: eĉ ne unu el la membr'o'j pri'pens'is, ke ĝi mem ne lul'os nest'o'n en ĉi tiu somer'o. — For! Flank'e'n! ili dir'is. — Ni aparten'as al la famili'o . . . !

—Pri kio vi pens'as? demand'is Ingrid . . . ŝi rid'et'ant'e paŝ'is el inter kelk'a'j branĉ'o'j, kiu'j'n ŝi ten'is flank'e'n.

Torbjørn lev'iĝ'is.

Ho, tiel fantom'as en ies kap'o, li respond'is kaj rigard'is obstin'e trans la arb'o'pint'o'j'n. — La hom'o'j en la region'o tiel babil'aĉ'as, li al'don'is, bat'ant'e la polv'o'n de sur si'a jak'o.

—Kial vi do aŭskult'as, kio'n la hom'o'j dir'as?.

—Nu, mi mem ne sci'as bon'e. Ceter'e ĝis nun la hom'o'j ne dir'is i'o'n pri mi, kio'n mi ne jam plan'is . . . se ankaŭ ĝis nun la ag'o'j ne sekv'is.

—Mal'nobl'e dir'it'e!

—Cert'e mal'nobl'e, li dir'is, kaj post'e li al'don'is. — Sed est'as ver'e.

Ŝi sid'iĝ'is sur la herb'o'n, li rest'is star'ant'a apud ŝi kaj rigard'is ter'e'n.

—Facil'e mi pov'as iĝ'i tia, kia la hom'o'j vol'as hav'i mi'n, . . . ili las'u mi'n kia mi est'as!

—Est'us tamen vi'a propr'a kulp'o!

—Ebl'e, sed la hom'o'j kulp'as ankaŭ . . . Mi dir'as al vi: mi vol'as hav'i mi'a'n trankvil'o'n! Li preskaŭ kri'is kaj rigard'is alt'e'n al la agl'o.

—Sed Torbjørn, flustr'is Ingrid.

Li turn'is si'n al ŝi kaj rid'is.

—Trankvil'iĝ'u nur, li dir'is . . . Kiel dir'it'e: mult'o fantom'as en ies kap'o . . . Ĉu vi hodiaŭ parol'is kun Synnøve?

—Jes, ŝi jam ven'is al la paŝt'ej'o.

—Ĉu hodiaŭ?

—Jes.

—Kun la brut'ar'o de Solbakken?

—Jes.

Tralala!

La sun’ rigard'as al arb'o-trezor’ Triumlire!

”Ĉu vi star'as tie kaj bril'as en glor’?”

triumlit, triumlit, — la bird'o vek'iĝ'as en tim’: ”Kio okaz'is? —”

—Morgaŭ ni el'dom'ig'os la brut'ar'o'n, dir'is Ingrid; ŝi vol'is direkt'i li'a'j'n pens'o'j'n al ali'a'j afer'o'j.

—Mi help'os pel'i ĝi'n, dir'is Torbjørn.

—La patr'o mem kun'ir'os.

—Ĉu? dir'is Torbjørn kaj silent'is.

—Hodiaŭ li demand'is pri vi, ŝi daŭr'ig'is.

—Ĉu ver'e? re'dir'is Torbjørn, tranĉ'is per si'a poŝ'tranĉ'il'o branĉ'o'n kaj komenc'is sen'ŝel'ig'i ĝi'n . . .

—Vi parol'u kun la patr'o pli oft'e ol vi kutim'as, ŝi dir'is afabl'e. — Li tre ŝat'as, ŝi al'don'is.

—Pov'as est'i.

—Li oft'e parol'as pri vi, kiam vi est'as ekster'dom'e.

—Des pli mal'oft'e, kiam mi est'as en'dom'e.

—Tio est'as vi'a kulp'o.

—Pov'as est'i.

—Tiel vi ne parol'u, Torbjørn; . . . vi mem sci'as, kio est'as inter vi.

—Kio do?

—Ĉu mi dir'u tio'n?

—La rezult'o est'as la sam'a, Ingrid. Vi sci'as tio'n, kio'n mi sci'as.

—Bon'e do . . . vi ag'as tro oft'e mem'star'e; vi sci'as, ke tio'n li ne ŝat'as.

—Ne, li volont'e lig'us mi'a'j'n brak'o'j'n.

—Jes, precip'e kiam vi bat'as . . .

—Ĉu do la hom'o'j far'u kaj dir'u, kio plaĉ'as al ili?

—Ne, sed vi pov'us iom evit'i ili'n, tio'n li mem far'is kaj vi vid'as kiel estim'at'a vir'o li est'as tial.

—Ebl'e ili ne tortur'is li'n tiom kiom mi'n.

Ingrid silent'is moment'o'n; post'e ŝi rond'rigard'is kaj daŭr'ig'is: —Do ne valor'as, plu parol'i pri la afer'o. Tamen vi sci'u, kie vi pov'us renkont'i vi'a'j'n mal'amik'o'j'n, tie'n ne ir'u!

—Jes, ĝust'e tie mi vol'as est'i! Ne van'e mi hav'as la nom'o'n Torbjørn Granlien.

Li sen'ŝel'ig'is branĉ'o'n kaj nun li dis'tranĉ'is ĝi'n en la mez'o. Ingrid rigard'is li'n kaj iom hezit'em'e demand'is.

—Ĉu dimanĉ'e vi ir'os al Nordhaŭg?

—Jes.

Ek'est'is paŭz'o; post'e ŝi daŭr'ig'is, sen rigard'i li'n: —Ĉu vi sci'as, ke Knut Nordhaŭg hejm'e'n ven'is pro la edz'in'iĝ'o de la frat'in'o?

—Jes.

Nun ŝi firm'e rigard'is li'n.

Torbjørn! Torbjørn!

—Ĉu do nun est'u permes'it'e al li pli ol antaŭ'e ŝov'i si'n inter mi'n kaj ali'a'j'n?

—Li ne inter'ŝov'as si'n; ne pli ol la ali'a'j vol'as.

—Neni'u pov'as sci'i, kio'n ali'a'j vol'as!

—Jes, tio'n vi tre bon'e sci'as.

—Ŝi mem ĉiu'okaz'e dir'as neni'o'n.

Ha, kiel vi nur pov'as parol'i tiel! dir'is Ingrid, rigard'is li'n koler'et'e, lev'is si'n kaj rond'rigard'is.

Li for'ĵet'is la branĉ'er'o'j'n, met'is la tranĉ'il'o'n en la ing'o'n kaj turn'is si'n al ŝi.

—Aŭskult'u! Oft'e la tut'a afer'o naŭz'ig'as mi'n. La hom'o'j klaĉ'as pri ŝi kiel pri mi, ĉar neni'o okaz'as mal'kaŝ'e. Kaj ali'flank'e: mi ja neniam ir'as trans'e'n al Solbakken . . . ĉar la ge'patr'o'j ne ŝat'as mi'n, ŝi dir'as. Mi ne rajt'as vizit'i ŝi'n kiel la ali'a'j jun'ul'o'j vizit'as si'a'n knab'in'o'n, ĉar ŝi est'as unu el la pi'ul'in'o'j . . . tio'n vi sci'u!

Torbjørn, kri'is Ingrid mal'trankvil'e.

Sed li daŭr'ig'is.

—La patr'o ne vol'as inter'ven'i. Se vi merit'as ŝi'n, vi ricev'os ŝi'n, li dir'as . . . Babil'aĉ'o, simpl'a babil'aĉ'o sur unu flank'o, kaj sur la ali'a ne la plej et'a rekompenc'o. Ja, mi eĉ ne sci'as ĉu ŝi en'tut'e . . .

Kun rapid'a mov'o Ingrid met'is si'a'n man'o'n sur li'a'n buŝ'o'n, kun tim'o rond'rigard'ant'e. Tiam la arbust'ar'o de'nov'e dis'ŝov'iĝ'is kaj graci'a est'aĵ'o el'ir'is ruĝ'iĝ'int'e. Est'is Synnøve.

—Bon'a'n vesper'o'n! ŝi dir'is.

Ingrid rigard'is al Torbjørn kvazaŭ ŝi vol'us dir'i: —Jen vi vid'as!

Torbjørn rigard'is al Ingrid kvazaŭ li vol'us dir'i: —Kial vi far'is tio'n al mi?

Neni'u rigard'is al Synnøve.

—Ĉu mi rajt'as sid'i moment'o'n ĉe vi? Mi dev'is tiom ir'ad'i hodiaŭ . . .

Kaj ŝi sid'iĝ'is. Torbjørn turn'is la kap'o'n kvazaŭ li vol'us vid'i, ĉu est'as sek'e tie, kie ŝi sid'iĝ'os. Ingrid est'is direkt'int'a la okul'o'j'n al Granlien, kaj subit'e ŝi ek'kri'is: —Ĉu ebl'e! ĉu ebl'e! Fagerlin ŝir'is la lig'il'o'n kaj paŝt'as si'n en la jun'a trifoli'o . . . la aĉ'a best'o! Kaj, ĉu Kelleros ankaŭ? Ne, tio tamen est'as tro mult'e! Ver'e est'as temp'o pel'i la brut'ar'o'n al la mont'ar'paŝt'ej'o.

Kaj ŝi ek'salt'is kaj for'kur'is, mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o, eĉ sen adiaŭ'o.

Synnøve tuj lev'iĝ'is.

—Ĉu vi ir'os ankaŭ? demand'is Torbjørn.

—Jes, ŝi respond'is, sed rest'is star'ant'a.

—Vi pov'us rest'i krom'a'n moment'o'n, li dir'is, sen rigard'i ŝi'n.

—Ali'a'n foj'o'n, est'is la mal'laŭt'a respond'o.

—Pov'us daŭr'i long'a'n temp'o'n.

Ŝi lev'is la okul'o'j'n; ankaŭ li nun rigard'is ŝi'n, sed daŭr'is temp'et'o'n antaŭ ol unu de ili re'e parol'is.

—Re'sid'iĝ'u, li dir'is iom ĝen'it'e.

—Ne, ŝi respond'is kaj rest'is star'ant'a.

Li sent'is si'a'n obstin'o'n re'e lev'iĝ'i. Sed nun ŝi far'is i'o'n, kio'n li ne atend'is.

Ŝi antaŭ'e'n ir'is kelk'a'j'n paŝ'o'j'n, turn'is si'n rekt'e al li, rigard'is en li'a'j'n okul'o'j'n kaj dir'is rid'et'ant'e: —Ĉu vi koler'as al mi?

Kaj kiam li pli preciz'e observ'is, li vid'is, ke ŝi plor'as.

—Ne! Ne! li dir'is kun flam'ruĝ'a vizaĝ'o. Li etend'is man'o'n. Sed ŝi ne vid'is tio'n, ĉar ŝi'a'j okul'o'j est'is larm'plen'a'j, kaj li re'tir'is ĝi'n de'nov'e. Fin'e li dir'is: —Vi do aŭd'is ĉio'n?

—Jes, ŝi respond'is, lev'is la okul'o'j'n kaj rid'et'is, sed en la okul'o'j nun est'is pli mult'e da larm'o'j.

Li ne sci'is, kio'n far'i aŭ dir'i kaj tial el'buŝ'ig'is la vort'o'j'n.

—Mi cert'e est'is tro rigor'a.

Tio dir'iĝ'is tre mild'e. Ŝi rigard'is ter'e'n kaj du'on'e for'turn'iĝ'is.

—Vi ne juĝ'u pri tio, kio'n vi ne kon'as, ŝi respond'is per du'on'sufok'it'a voĉ'o.

Li fart'is tre mal'bon'e, li sent'is si'n tut'e knab'o kaj tial li ankaŭ dir'is . . . i'o'n pli bon'a'n li ne sci'is far'i: —Mi pet'as vi'a'n pardon'o'n.

Sed nun ŝi plor'is eĉ pli fort'e. Tio'n li ne pov'is el'ten'i, li ir'is al ŝi, met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ ŝi kaj klin'is si'n super ŝi'n.

—Ĉu vi do ver'e ŝat'as mi'n, Synnøve?

—Jes, ŝi singult'is.

—Sed tio ne feliĉ'ig'as vi'n?

Ŝi ne respond'is.

—Sed, ĉu tio ne feliĉ'ig'as vi'n? li ripet'is.

Nun ŝi plor'is eĉ pli fort'e ol antaŭ'e kaj klopod'is liber'iĝ'i.

Synnøve, li flustr'is, prem'ant'e ŝi'n pli firm'e al si. Ŝi apog'is si'n al li kaj las'is liber'e flu'i si'a'j'n larm'o'j'n.

—Ven'u, ni iom inter'parol'u, li dir'is kaj las'is ŝi'n sid'iĝ'i en la erik'ar'o. Li mem ek'sid'is apud ŝi.

Ŝi sek'ig'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj prov'is rid'i, sed tio ne vol'is tut'e sukces'i. Li pren'is unu el ŝi'a'j man'o'j kaj rigard'is en ŝi'a'n vizaĝ'o'n.

—Kar'a Synnøve, kial mi ne ven'u trans'e'n al Solbakken?

Ŝi silent'is.

—Ĉu vi neniam pet'is pri tio?

Neni'u respond'o.

—Kial vi ne far'is tio'n? li demand'is kaj tir'is ŝi'a'n man'o'n alsi . . .

—Mi ne kuraĝ'is, ŝi dir'is mal'laŭt'e.

Li'a frunt'o mal'hel'iĝ'is, li al'tir'is unu pied'o'n, apog'is la kubut'o'n sur la genu'o kaj met'is la kap'o'n en man'o'n . . .

—Tiel mi ver'ŝajn'e neniam ven'os trans'e'n, li dir'is.

Anstataŭ respond'i ŝi komenc'is ŝir'i erik'o'n.

Ho jes . . . mi cert'e far'is mult'o'n . . . kio . . . ne est'is kia dev'us est'i . . . sed oni dev'us juĝ'i iom pli mild'e pri mi . . . Mi ne est'as mal'bon'a. Ĉi tie li far'is paŭz'o'n.

— Mi ankaŭ est'as ankoraŭ jun'a . . . apenaŭ du'dek'jar'a . . . mi . . . Li ne tuj pov'is daŭr'ig'i.

—Sed ŝi, kiu ver'e am'as mi'n, li re'komenc'is. — . . . Dev'as do . . . kaj nun li tut'e ne pov'is daŭr'ig'i.

Tiam li aŭd'is apud si flustr'i: —Bon'vol'u ne parol'i tiel . . . Vi ne sci'as, kiom . . . Mi eĉ ne kuraĝ'as dir'i al Ingrid . . . Kaj de'nov'e ŝi ek'plor'eg'is. — Mi . . . sufer'as . . . tiom!

Li met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ ŝi kaj prem'is ŝi'n firm'e al si.

—Parol'u kun vi'a'j ge'patr'o'j, li flustr'is. — Kaj vi spert'os, ke ĉio ord'iĝ'os bon'e.

—Ĉio de'pend'as de vi, ŝi dir'is mal'laŭt'e.

—Ĉu de mi?

Tiam Synnøve turn'is si'n kaj met'is si'a'n brak'o'n ĉirkaŭ li'a nuk'o.

—Se vi am'as mi'n, kiel mi am'as vi'n . . . ŝi dir'is am'e kaj prov'is rid'et'i.

—Ĉu mi tio'n ne far'as? li demand'is flustr'e.

—Ne, ne! Vi neniam akcept'as konsil'o'n de mi. Vi sci'as, kio kun'ig'us ni'n, sed vi ne ag'as laŭ tio. — Kial ne?

Kaj, ĉar ŝi'a lang'o nun mal'lig'iĝ'is, ŝi daŭr'ig'is sam'e vigl'e. — Je la bon'a Di'o, se vi sci'us, kiel mi sopir'as pri la tag'o, en kiu mi vid'os vi'n sur Solbakken! Sed ĉiam oni dev'as aŭd'i i'o'n, kio ne est'as, kia ĝi est'u . . . kaj eĉ est'as la propr'a'j ge'patr'o'j, kiu'j tio'n sci'ig'as al oni.

Nun ek'lum'iĝ'is al li. Li nun tre klar'e vid'is, kiel ŝi rond'ir'is sur Solbakken, esperant'e pri la pac'e bel'a moment'o, en kiu ŝi kun kor'ĝoj'o pov'as konduk'i li'n al si'a'j ge'patr'o'j. Sed neniam li ebl'ig'is al ŝi tiu'n moment'o'n.

—Kial vi ne pli fru'e dir'is tio'n al mi?

—Ĉu mi ver'e ne far'is tio'n?

—Ne, ne en tia manier'o.

Ŝi iom pri'pens'is; post'e ŝi fald'e kun'met'is la angul'o'n de la antaŭ'tuk'o.

—Ebl'e ne, ĉar . . . mi ne kuraĝ'is.

La ide'o, ke ŝi pov'us tim'i li'n, tiel tuŝ'is li'n, ke li unu'a'n foj'o'n en si'a viv'o don'is al ŝi kis'o'n.

Nun ŝi tre ŝanĝ'iĝ'is. La plor'ad'o subit'e ĉes'is, ŝi'a'j okul'o'j est'is mal'trankvil'a'j. Ŝi prov'is rid'et'i, rigard'is antaŭ si'n kaj fin'e lev'is la okul'o'j'n al li, sed nun ŝi ver'e rid'et'is. Ili ne plu parol'is, sed ili'a'j man'o'j renkont'iĝ'is . . . neni'u kuraĝ'is prem'i. Ŝi re'turn'is si'n kaj sek'ig'is la okul'o'j'n kaj la vizaĝ'o'n, glat'ig'is la har'o'j'n, ĉar ili iom mal'ord'iĝ'is. Li sid'is kaj rigard'is ŝi'n, dum'e li pens'is. — Se ŝi est'as pli delikat'a ol la ali'a'j knab'in'o'j en la val'o kaj est'u traktat'a ali'e, oni konsider'u tio'n.

Li akompan'is ŝi'n al la paŝt'ej'o, kiu trov'iĝ'is ne mal'proksim'e. Volont'e li ir'us kun ŝi man'en'man'e, sed li'n reg'is strang'a sent'o; tiu kaŭz'is, ke li apenaŭ kuraĝ'is tuŝ'i ŝi'n.

En'tut'e ŝajn'is al li mirakl'o, ke li rajt'is ir'i apud ŝi.

Kiam ili dis'ir'is, li dir'is tial: —Pas'u mult'e da temp'o antaŭ ol vi aŭd'os mal'bon'o'n pri mi.

Hejm'e li trov'is la patr'o'n okup'it'a port'i sak'o'j'n el la magazen'o al la muel'ej'o. La najbar'o'j farun'ig'is la gren'o'n en la muel'ej'o de Granlien, kiam la propr'a'j river'et'o'j sek'iĝ'is.

La river'et'o de Granlien neniam est'is sen'akv'a. Amas'o da sak'o'j est'is port'end'a, kelk'a'j mez'grand'a'j, ali'a'j tre grand'a'j.

La vir'in'o'j star'is apud'e kaj tord'is lav'it'aĵ'o'n. Torbjørn ir'is al la patr'o kaj pren'is sak'o'n.

—Ĉu mi ebl'e help'u al vi?

Ho, mi bon'e pov'as tio'n far'i sol'a, respond'is Sæmund, lert'e ĵet'is sak'o'n sur la dors'o'n kaj paŝ'is al la muel'ej'o.

—Est'as mult'a'j, dir'is Torbjørn, pren'is du grand'a'j'n sak'o'j'n, met'is si'a'n dors'o'n kontraŭ ili, ŝov'is ambaŭ sur la ŝultr'o'j'n kaj kontraŭ'prem'is la kubut'o'j'n de ambaŭ flank'o'j. Du'on'voj'e li renkont'is Sæmund, kiu re'ven'is por pren'i ali'a'j'n. La patr'o rapid'e rigard'is li'n, sed dir'is neni'o'n.

Kiam si'a'flank'e Torbjørn re'ir'is al la magazen'o, li renkont'is Sæmund kun du eĉ pli grand'a'j sak'o'j. Nun li pren'is mal'grand'a'n. Kiam Sæmund renkont'is li'n, li de'nov'e rigard'is li'n kaj li'a'j okul'o'j nun pli long'e rest'is ĉe li. Post'e ili renkont'ig'is ĉe la magazen'o.

—Ven'is send'it'o de Nordhaŭg, dir'is Sæmund. — Ili invit'as vi'n al la ge'edz'iĝ'o dimanĉ'o'n.

Ingrid lev'is la okul'o'j'n de si'a labor'o kaj rigard'is li'n pet'e; la patr'in'o ankaŭ.

Hm, do! respond'is Torbjørn sek'e, kaj nun'foj'e li pren'is la du plej grand'a'j'n sak'o'j'n, kiu'j'n li pov'is trov'i.

—Ĉu vi ir'os? demand'is Sæmund mal'seren'e.

—Ne.

Kvar'a Ĉapitr'o

La mont'ar'paŝt'ej'o de Granlien situ'is tre bel'e. De ĝi oni pov'is rigard'i tra la tut'a region'o. En la antaŭ'aĵ'o oni vid'is Solbakken, ĉirkaŭ'at'a de si'a mult'kolor'a arb'ar'et'o; pli mal'antaŭ'e la ali'a'j'n bien'o'j'n, kiu'j kuŝ'is kvazaŭ en kron'o'j de arb'ar'o'j tiel, ke la verd'a'j paŝt'ej'o'j kun la dom'o'j en la mez'o aspekt'is kiel lok'et'o'j de pac'o, kiu'j'n oni per'fort'e pren'is de la sovaĝ'a teren'o.

Oni pov'is nombr'i dek kvar bien'o'j'n de la Granliena paŝt'ej'o. Sed de Granlien mem est'is vid'ebl'a'j nur la tegment'o'j. Kaj ili est'is vid'ebl'a'j nur de la plej'a ekstrem'aĵ'o de la paŝt'ej'dekliv'o. Tamen la knab'in'o'j kutim'is sid'i tie por observ'i la fum'o'n, kiu lev'iĝ'is el la kamen'o'j tie mal'supr'e.

—Nun pa'nj'o prepar'as la tag'manĝ'o'n, dir'is Ingrid. — Hodiaŭ la menu'o est'os pekl'aĵ'o kaj lard'o.

—Aŭskult'u, nun oni al'vok'as la vir'o'j'n, dir'is Synnøve.

— Mi vol'us sci'i, kie ili hodiaŭ labor'as.

Kaj ili'a'j okul'o'j sekv'is la fum'o'n, kiu rapid'e kaj gaj'e lev'iĝ'is en la klar'a'n kaj sun'plen'a'n aer'o'n, sed kiu baldaŭ iĝ'is lac'a kaj pens'em'a . . . post'e en larĝ'a stri'o flu'is trans la arb'ar'o'n kaj pli kaj pli mal'dens'iĝ'is kiam fin'e, kiel flirt'ant'a vual'o, ĝi mal'aper'is en la mal'proksim'o.

Divers'a'j pens'o'j lev'iĝ'is el la kap'o'j de la knab'in'o'j kaj stern'is si'n trans mont'o'j'n kaj val'o'j'n.

Hodiaŭ ili flug'is al Nordhaŭg. Est'is kelk'a'j tag'o'j post la komenc'o de la ge'edz'iĝ'o, kiu daŭr'os ses tag'o'j'n. De temp'o al temp'o ili aŭd'is fusil'paf'o'j'n kaj ekster'ordinar'e fort'a'j'n kri'o'j'n.

—Ili est'as tre gaj'a'j, dir'is Ingrid.

—Mi ne envi'as ili'n pro la ĝoj'o, respond'is Synnøve kaj pren'is si'a'n trik'aĵ'o'n.

—Est'us tamen agrabl'e, se oni pov'us ĉe'est'i, daŭr'ig'is Ingrid, kiu sid'is en la herb'o kaj rigard'is trans'e'n al Nordhaŭg, kie la hom'o'j paŝ'ad'is inter la dom'o'j . . . kelk'a'j al la magazen'o, kie cert'e star'is abund'e kovr'it'a'j tabl'o'j, ali'a'j ir'ad'is iom pli mal'proksim'e, par'e kaj ŝajn'e en intim'a inter'parol'o.

—Mi ne tut'e sci'as, kial vi sopir'as tie'n, dir'is Synnøve.

—Mi mem apenaŭ sci'as, dir'is Ingrid, ankoraŭ sid'ant'e en la herb'o. — Ebl'e est'as pro la danc'ad'o, ŝi al'don'is.

Al tio Synnøve ne respond'is.

—Ĉu vi neniam danc'is? demand'is Ingrid.

—Ne.

—Ĉu vi kred'as, ke est'as pek'o danc'i?

—Mi ne bon'e sci'as.

Ingrid provizor'e las'is la tem'o'n, ĉar ŝi memor'is, ke danc'i est'as rigor'e mal'permes'it'e al la Haŭgeanoj, kaj ŝi ne vol'is pli detal'e esplor'i, kiom Synnøve en tiu afer'o konform'is kun la ge'patr'o'j. Kie'n ajn ankaŭ ŝi'a'j pens'o'j est'is flug'int'a'j, post moment'o ŝi dir'is: —Pli bon'a'n danc'ant'o'n ol Torbjørn mi neniam vid'is.

Synnøve hezit'is moment'o'n antaŭ ol respond'i.

—Jes, laŭ'fam'e li danc'as bon'e.

—Vi foj'e dev'us vid'i li'n danc'i, ek'kri'is Ingrid kaj turn'is si'n al ŝi.

Sed Synnøve respond'is rapid'e, —Ne, tio'n mi ne vol'as.

Tiu respond'o iom konfuz'is Ingrid. Synnøve klin'is si'n al si'a trik'aĵ'o kaj komenc'is nombr'i la maŝ'o'j'n. Sed subit'e ŝi las'is fal'i la trik'aĵ'o'n sur la genu'o'j'n, lev'is la okul'o'j'n kaj dir'is, —Tiel kor'feliĉ'a, kiel mi est'as hodiaŭ, mi ne est'is dum long'a temp'o.

—Kial? demand'is Ingrid.

Ho . . . ĉar li hodiaŭ ne danc'as en Nordhaŭg!

Ingrid hav'is si'a'j'n propr'a'j'n pens'o'j'n.

—Jes, oni'dir'e tie est'as knab'in'o'j, kiu'j sopir'as al li, dir'is ŝi.

Synnøve mal'ferm'is la buŝ'o'n kvazaŭ ŝi vol'us parol'i, silent'is tamen, pren'is kaj ŝanĝ'is trik'il'o'n.

Torbjørn ankaŭ ŝat'us est'i tie, tio'n mi cert'e sci'as, dir'is Ingrid. Sed tiam ŝi ek'konsci'is, kio'n ŝi dir'is kaj rigard'is al Synnøve; tiu tut'e ruĝ'iĝ'int'e sid'is kaj trik'is. Tiam Ingrid rapid'e tra'pens'is la tut'a'n inter'parol'o'n, inter'frap'is la man'o'j'n kaj ramp'is tra la erik'o ĝis kiam ŝi est'is antaŭ Synnøve, al kiu ŝi nun rigard'is rekt'e en la okul'o'j'n. Sed Synnøve daŭr'ig'is trik'i. Nun Ingrid ek'rid'is gaj'e kaj dir'is.

—Aŭskult'u, vi kaŝ'is i'o'n antaŭ mi dum ĉiu'j tiu'j mult'a'j tag'o'j.

—Kio'n vi dir'is, demand'is Synnøve, ĵet'ant'e tre sen'help'a'n rigard'o'n al ŝi.

—Vi ne koler'as, ĉar Torbjørn danc'as, daŭr'ig'is Ingrid, kaj ŝi ankoraŭ rid'is.

Respond'o ne ven'is. Ingrid tut'vizaĝ'e rid'is kaj tiam ŝi brak'ĉirkaŭ'is la kol'o'n de Synnøve kaj flustr'is en ŝi'a'n orel'o'n: —Sed vi koler'as, ĉar li danc'as kun ali'a'j kaj ne kun vi.

—Kia'n sen'senc'aĵ'o'n vi babil'as, dir'is Synnøve, liber'ig'is si'n de ŝi kaj lev'iĝ'is. Ingrid ankaŭ lev'iĝ'is kaj sekv'is ŝi'n.

—Est'as ver'e domaĝ'e, Synnøve, ke vi ne sci'as danc'i, ŝi dir'is kaj rid'is. — Jes, eg'e domaĝ'e! Ven'u, mi tuj instru'u vi'n!

Kaj tiam ŝi pren'is Synnøve ĉirkaŭ la korp'o.

—Kio'n vi cel'as? demand'is tiu.

—Instru'i vi'n danc'i, por ke vi ne hav'u dolor'o'j'n, ĉar li danc'as kun ali'a'j.

Nun ankaŭ Synnøve dev'is rid'i aŭ almenaŭ prov'i rid'i.

—Iu pov'us vid'i mi'n, ŝi dir'is.

—Di'o ben'u vi'n pro tiu respond'o, kiel mal'saĝ'a ĝi ankaŭ est'is, dir'is Ingrid kaj jam komenc'is kant'i danc'melodi'o'n kaj turn'i Synnøve laŭ la takt'o.

—Ne, ne! Tio ne est'as ebl'a!

—Babil'aĉ'o! Ĵus vi dir'is, ke vi dum'long'e ne est'is tiel feliĉ'a . . . ven'u nur!

—Se mi nur sci'us, kiel far'i . . . !

—Prov'u, kaj vi spert'os!

—Vi est'as tiel sovaĝ'a, Ingrid!

—Tiel dir'is la kat'o al la paser'o, kiam tiu ne vol'is sid'i trankvil'e, por ke la kat'o pov'u kapt'i ĝi'n. Nun ven'u!

—Mi em'as, sed . . .

—Nun mi est'as Torbjørn kaj vi est'as li'a jun'a in'o, kiu ne vol'as toler'i, ke li danc'u kun ali'a'j.

—Sed . . .

Ingrid kant'ad'is.

—Sed . . . ripet'is Synnøve . . . sed jen, jen ŝi jam danc'is!

Est'is salt'danc'o.

Ingrid kun grand'a'j paŝ'o'j antaŭ'e'n'ir'is kaj sving'is laŭ vir'kutim'o la brak'o'j'n; Synnøve sekv'is kun et'a'j paŝ'o'j kaj mal'lev'it'a'j okul'o'j . . . kaj Ingrid kant'is: Jen kuŝ'is vulp'o sub la betul’ :,: ĉe l’ erik'o, :,: lepor'o ven'is — facil'kor'ul’ — :,: tra l’ erik'o. :,: ”Ho, kiel bel'a kaj bril'a tag’!

la sun’ radi'as al mont’ kaj lag’.”

:,: kaj erik'o. :,. — Trala la la la.

La vulp'o rid'is sub la betul’ :,: ĉe l’ erik'o, :,: lepor'o salt'is — bon'humor'ul’ — :,: tra l’ erik'o. :,: ”Ho, kiel ĝoj'a do est'as mi!”

Ho, kiel lert'e salt'ad'as vi :,: tra l’ erik'o! :,: Trala — La vulp’ atend'is sub la betul’ :,: ĉe l’ erik'o, :,: al'ven'is nun la kompat'ind'ul’ :,: tra l’ erik'o. :,: ”Kompat'u, Di'o! ĉu est'as vi!”.

”Sed ĉu vi danc'as do tie ĉi :,: tra l’ erik'o?” ;,; Trala — —Nu, ĉu vi ne sci'is kiel far'i? demand'is Ingrid; ŝi star'is sen'spir'e.

Synnøve rid'is kaj dir'is, ke ŝi prefer'us vals'o'n.

—Nu, kontraŭ tio ne est'as argument'o'j, est'is la opini'o de Ingrid, kaj jam ŝi komenc'is montr'i al Synnøve, kiel ŝi met'u la pied'o'j'n. — Ĉar vals'i est'as mal'facil'e, ŝi dir'is.

Ho, cert'e funkci'os, se ni nur ten'os la takt'o'n, respond'is Synnøve. Ingrid propon'is far'i prov'o'n. Tio'n ili do ankaŭ far'is. Ingrid kant'is kaj Synnøve kun'kant'is . . .

komenc'e nur zum'e, post'e pli kaj pli fort'e kaj laŭt'e. Sed subit'e Ingrid halt'is, las'is Synnøve kaj frap'is la man'o'j'n pro mir'o.

—Sed vi ja sci'as vals'i! ŝi ek'kri'is.

Ŝt, silent'u, ni ne parol'u pri tio! dir'is Synnøve kaj dum'e ŝi re'e ĉirkaŭ'pren'is la tali'o'n de Ingrid kaj plu danc'is.

—Sed kie vi ja lern'is . . . ?

—Tra-la-la! kant'is Synnøve kaj sving'is ŝi'n.

Tiam Ingrid plen'ĝoj'e daŭr'ig'is kaj akompan'e kant'is: ”La sun'o danc'as sur mont'a dekliv’; danc'u kun mi, am'at'in’, — dum rest'as la viv’!

Jen danc'as torent'o al la mar'bord’; salt'u, ho vigl'a jun'ul’, — vi'n atend'as la mort’!

Ced'as betul'o al puŝ'o de l’ vent’; ced'u en ĝoj’, virg'ul'in’! — Ĉu en risk'a moment’?

Ho,”

—Kiel strang'a'j'n vers'o'j'n vi kant'as! dir'is Synnøve kaj ĉes'is danc'i.

—Mi ne sci'as, kio'n mi kant'as . . . ver'e ne. Torbjørn kant'is tiel.

—Est'as vers'o de Bent Fripon'o. Mi kon'as ili'n, dir'is Synnøve.

—Ĉu ili est'as de li? demand'is Ingrid kaj iom tim'ig'is. Ŝi rigard'is ter'e'n kaj silent'is. Subit'e ŝi rimark'is iu'n mal'supr'e sur la strat'o.

—Rigard'u . . . jen vetur'as iu de Granlien laŭ la paroĥ'a voj'o. La okul'o'j de Synnøve rigard'is al la indik'it'a direkt'o.

—Ĉu est'as li? ŝi demand'is.

—Jes, est'as Torbjørn; li vetur'as al la urb'o.

. . . Est'is Torbjørn kaj li vetur'is al la urb'o. La urb'o est'is mal'proksim'a, kaj ĉar la ŝarĝ'o est'is pez'a, li vetur'is tre mal'rapid'e sur la polv'a voj'o. Tiu situ'is tiel, ke ĝi est'is vid'ebl'a de la paŝt'ej'o. Kiam li aŭd'is vok'o'j'n el la supr'o, li tuj sci'is, kiu'n koncern'is la salut'o. Li ek'star'is sur li vetur'il'o kaj re'vok'is, ke eĥ'is de mont'o al mont'o. Tiam oni blov'is al li per la korn'o. Li sid'is kaj aŭskult'is, kaj kiam la son'o'j est'is for'flu'int'a'j, li ek'star'is kaj re'e vok'salut'is. Tiel kontinu'is temp'et'o'n kaj li sent'is si'n en ĝoj'a humor'o. Li rigard'is trans'e'n al Solbakken kaj est'is al li, kvazaŭ ĝi neniam tiel pomp'e bril'is en la sun'lum'o kiel ĝust'e hodiaŭ.

Sid'ant'e kaj rigard'ant'e supr'e'n, li tut'e forges'is la ĉeval'o'n, kiu laŭ propr'a bon'trov'o paŝ'ad'is. Subit'e li vek'iĝ'is. La ĉeval'o est'is salt'int'a flank'e'n kun tia prem'o, ke unu direkt'il'stang'o romp'iĝ'is. Post'e ĝi sovaĝ'e ek'galop'is trans la kamp'o'j'n de Nordhaŭg, ĉar tra ili konduk'is la voj'o. Torbjørn salt'lev'iĝ'is kaj tir'is la brid'o'n al si kaj nun ek'est'is batal'o inter la du. La ĉeval'o vol'is kur'i trans la kanal'o'n de la voj'o kaj li prov'is re'ten'i ĝi'n. Li tir'is la brid'o'n tiel fort'e, ke la ĉeval'o baŭm'is kaj tiam Torbjørn salt'is de la vetur'il'o, kaj antaŭ ol la ĉeval'o de'nov'e pov'is ek'kur'i, li est'is lig'int'a la brid'o'n al arb'o kaj nun la best'o dev'is star'i. . . . La ŝarĝ'o part'e fal'is, unu direkt'il'stang'o romp'iĝ'is, la ĉeval'o star'is kaj trem'is. Li paŝ'is al ĝi, pren'is la brid'o'n, parol'is afabl'a'j'n vort'o'j'n kaj turn'is ĝi'n, por ke ĝi ne est'u en danĝer'o, se ĝi ankoraŭ'foj'e em'us for'salt'i. Sed star'i trankvil'e la tim'ig'it'a best'o ne pov'is kaj li dev'is sekv'i ĝi'n salt'ant'e, antaŭ'e'n ĉiam antaŭ'e'n, ĝis kiam ili re'e est'is sur la ĉef'voj'o. Ili preter'ir'is la de'fal'int'a'j'n objekt'o'j'n. La uj'o'j romp'iĝ'is kaj la en'hav'o part'e fuŝ'iĝ'is. Ĝis nun li nur pri'pens'is la danĝer'o'n. Nun li cerb'um'is pri la sekv'o'j de la akcident'o kaj li furioz'iĝ'is. Li konstat'is, ke la ekskurs'o ne pov'os plen'um'iĝ'i, kaj ju pli li pens'is pri la afer'o, des pli li ĉagren'iĝ'is. Ating'int'e la strat'o'n, la ĉeval'o re'e perd'is la nerv'o'j'n kaj prov'is liber'ig'i si'n per subit'a flank'e'n'salt'o.

Tiam eksplod'is la furioz'o de Torbjørn. Ten'ant'e per la mal'dekstr'a man'o la buŝ'um'o'n, li per la dekstr'a man'o don'is al la flank'o de la ĉeval'o bat'o'n post bat'o. . . . Bat'o'n post bat'o per si'a pez'a voj'a ̧vipo, ĝis kiam la ĉeval'o, ŝaŭm'ant'e pro furioz'o, prov'is bat'i li'a'n brust'o'n per la antaŭ'a'j pied'o'j. Sed li ten'is ĝi'n for de si'a korp'o, bat'is ĝi'n pli fort'e ol antaŭ'e, tut'fort'e, kaj li eĉ uz'is la dik'a'n part'o'n de la vip'o. — Mi instru'os ci'n, ci obstin'a kre'it'aĉ'o, kaj li bat'is. La ĉeval'o hen'is pro furioz'o kaj dolor'o . . . li bat'is. — Ha, vi sent'u pugn'o'n! . . . Kaj li bat'is. La ĉeval'o spir'eg'is, ke la ŝaŭm'o ŝpruc'is sur la man'o'n de Torbjørn, sed li ne ĉes'is bat'i. — Ĉi tio est'u la unu'a kaj last'a foj'o, ci malic'a best'o . . . jen, jen pren'u! Mi instru'os al vi disciplin'o'n . . . kaj li bat'is.

Inter'temp'e ili turn'is si'n. La ĉeval'o ne plu kontraŭ'is, sed trem'is kaj konvulsi'is ĉe ĉiu bat'o, klin'is la kap'o'n kaj ĝem'is, kiam ĝi vid'is la lev'it'a'n vip'o'n en la aer'o. Jen Torbjørn ek'sent'is hont'o'n kaj li fin'is. Sam'moment'e li vid'is je la rand'o de la kanal'o hom'o'n, kiu apog'is si'n sur la kubut'o'j'n kaj rid'is pri li. Li ne sci'is, kiel okaz'is, sed antaŭ li'a'j okul'o'j nigr'iĝ'is. Kaj ten'ant'e per unu man'o la ĉeval'o'n kaj en la ali'a la lev'it'a'n vip'o'n, li atak'is li'n. — Mi don'os al vi i'o'n por rid'i! La bat'o fal'is, traf'is la vir'o'n tamen nur du'on'e, ĉar tiu, fort'e kri'ant'e, rul'iĝ'is en la kanal'o'n. Tie li kuŝ'is sur la brak'o'j kaj krur'o'j, turn'is la kap'o'n, grimac'is al Torbjørn kaj tir'is la buŝ'o'n al rid'aĉ'o, sed la rid'o'n mem oni ne aŭd'is. Torbjørn ek'mir'is, ĉar tiu'n vizaĝ'o'n li jam pli fru'e vid'is. . . . Jes, est'is Aslak.

Torbjørn ne sci'is kial, sed frost'trem'o trans'kur'is li'n. — Ĉu do est'is vi, kiu tim'ig'is la best'o'n ambaŭ'foj'e? demand'is li.

—Mi kuŝ'is ĉi tie kaj dorm'is, respond'is Aslak iom lev'iĝ'ant'e. — Sed vi vek'is mi'n, kiam vi bat'ad'is vi'a'n ĉeval'o'n kiel frenez'ul'o.

—Est'is vi, kiu sovaĝ'ig'is ĝi'n; ĉiu'j best'o'j tim'as vi'n, kaj li bat'et'is kaj kares'is la ĉeval'o'n, de kiu ankoraŭ gut'ad'is la ŝvit'o.

—Ĝi ver'ŝajn'e ne tim'as mi'n pli ol vi'n. Mi neniam tiel aĉ'e trakt'is ĉeval'o'n, dir'is Aslak, kiu nun sid'is sur la genu'o'j en la kanal'et'o.

—Ne kuraĝ'u tro mult'e, kri'is Torbjørn kaj minac'is per la vip'o.

Tiam Aslak lev'iĝ'is kaj ramp'is el la kanal'o.

—Kio? Ĉu mi kuraĝ'as tro mult'e? Ne . . . Kio'n vi do cel'as, ke vi tiel urĝ'as? li demand'is humil'e, kiam li pli proksim'iĝ'is, sed ŝancel'iĝ'is, ĉar li est'is ebri'a.

—Hodiaŭ mi ja ne ating'os la cel'o'n, dir'is Torbjørn kaj mal'jung'is la ĉeval'o'n.

—Est'as ver'e aĉ'a afer'o, daŭr'ig'is Aslak, al'proksim'iĝ'ant'e kaj de'pren'ant'e la ĉapel'o'n. — Fulm'o'tondr'o! li daŭr'ig'is. — Kia bel'eg'a jun'ul'o vi far'iĝ'is, de kiam mi last'e vid'is vi'n.

Li ŝov'is ambaŭ man'o'j'n en la poŝ'o'j'n kaj star'is kiel ebl'e plej firm'e, rigard'ant'e al Torbjørn, kiu ne sukces'is mal'lig'i la ĉeval'o'n de la romp'it'a vetur'il'o. Li bezon'is help'o'n, sed ne pov'is venk'i si'n por pet'i al Aslak. Tiu aspekt'is aĉ'a, li'a'j vest'o'j est'is kot'a'j de la kanal'a ŝlim'o, li'a'j har'o'j glu'iĝ'is kaj el'pend'is sub la mal'nov'a velur'ĉapel'o. Li'a vizaĝ'o, kvankam ĝi hav'is part'e la bon'kon'at'a'j'n trajt'o'j'n, nun konstant'e grimac'is rid'e, kaj la okul'o'j est'is eĉ pli ferm'it'a'j ol antaŭ'e, tiel ke li dev'is iom mal'antaŭ'e'n klin'i la kap'o'n kaj du'on'ferm'i la buŝ'o'n, se li vol'is rigard'i iu'n. Li'a'j trajt'o'j est'is velk'a'j kaj li'a'j membr'o'j rigid'a'j. . . . Aslak kapitulac'is al drink'ad'o. Torbjørn antaŭ'e iam kaj tiam vid'is li'n, sed Aslak ŝajn'ig'is kvazaŭ li ne sci'us tio'n. Kiel kolport'ist'o li est'is tra'vag'int'a la tut'a'n region'o'n, kaj ĉiam li est'is renkont'ebl'a, kie oni fest'is, ĉar tie li pov'is prezent'i kant'o'j'n kaj rakont'i histori'o'j'n. Tio'n li lert'e far'is kaj oni regal'is li'n per brand'o. Tial li ankaŭ est'is ĉe la ge'edz'iĝ'a fest'o en Nordhaŭg. Li pens'is tamen, ke est'us pli saĝ'e, kiel Torbjørn post'e ek'sci'is, mal'aper'i provizor'e, ĉar li, laŭ si'a mal'nov'a kutim'o, ig'is la fest'ant'o'j'n inter'batal'i kaj mem dev'is tim'i bat'o'j'n.

—Vi sam'e bon'e pov'os re'jung'i la ĉeval'o'n kiel vi mal'jung'is ĝi'n, li dir'is. — Vi ja nun tamen dev'os ir'i al Nordhaŭg por re'ord'ig'i la afer'o'j'n.

Torbjørn jam hav'is la sam'a'n ide'o'n, sed ĝis nun ne sekv'is ĝi'n.

—Est'as grand'a fest'o tie, li dir'is.

—Kaj tial ĉia help'o hav'ebl'a, dir'is Aslak.

Torbjørn ankoraŭ hezit'is. Sed sen help'o li pov'is mov'iĝ'i nek antaŭ'e'n nek mal'e'n, kaj tial ŝajn'is al li pli bon'e ir'i al la bien'o. Do li jung'is la ĉeval'o'n kaj ir'is. Aslak sekv'is.

Torbjørn rigard'is al li.

—Ver'e mi re'ir'as al la fest'o kun bon'a akompan'o, dir'is Aslak rid'aĉ'ant'e.

Torbjørn ne respond'is, sed rapid'e paŝ'ad'is. Aslak stumbl'ad'is mal'antaŭ li kaj kant'is: —Jen al ge'edz'iĝ'a fest’ du kamp'ar'an'o'j ir'as, ktp . . . , mal'nov'a, bon'e kon'at'a kant'o.

—Vi ir'as rapid'e, ver'e, li aŭd'ig'is post temp'et'o kaj al'don'is. — Ankaŭ pli mal'rapid'e vi ating'os la cel'o'n.

Torbjørn ne respond'is. Baldaŭ la son'o'j de danc'muzik'o ating'is ili'n. En la fenestr'o'j de la grand'a du'etaĝ'a dom'o montr'iĝ'is vizaĝ'o'j, kiu'j rigard'is al ili. En la kort'o star'is ar'o'j de la gast'o'j. Torbjørn vid'is, ke ili vigl'e inter'parol'as, supoz'ebl'e ili demand'is unu'j la ali'a'j'n, kiu'j pov'us est'i la al'ven'ant'o'j. Baldaŭ li konstat'is, ke oni ek'kon'is li'n, post'e, ke oni ek'vid'is la ĉeval'o'n kaj la il'ar'o'n sur la kamp'o. La danc'ad'o ĉes'is kaj la tut'a svarm'o rul'iĝ'is ekster'e'n en la kort'o'n, ĝust'e kiam la du al'ven'is.

—Jen ven'as gast'o'j kontraŭ si'a vol'o! vok'is Aslak, kiam li, kaŝ'it'a mal'antaŭ Torbjørn fin'e proksim'iĝ'is al la societ'o.

Oni salut'is Torbjørn afabl'e kaj form'is cirkl'o'n ĉirkaŭ li.

—Di'o ben'u la festen'o'n: bon'a bier'o sur la tabl'o, bel'a'j knab'in'o'j sur la danc'plank'o kaj bon'a'j muzik'ist'o'j sur la podi'o, dir'is Aslak kaj ŝov'is si'n inter la ali'a'j'n.

Kelk'a'j rid'is, ali'a'j rest'is sever'a'j. Unu el la gast'o'j dir'is: — Fi'buŝ-Aslak ĉiam est'as bon'humor'a.

Torbjørn baldaŭ renkont'is kon'at'o'j'n, al kiu'j li rakont'is si'a'n akcident'o'n. Oni ne permes'is al li mem re'ir'i al la ĉeval'o kaj la objekt'o'j, sed send'is ali'a'j'n. La fianĉ'o, jun'ul'o kaj iam'a lern'ej'kamarad'o de li, invit'is li'n prov'i la fest'bier'o'n, kaj nun ili ir'is en la dom'o'n. Kelk'a'j, ĉef'e la knab'in'o'j, vol'is daŭr'ig'i la danc'ad'o'n, ali'a'j dir'is, ke oni far'u paŭz'o'n kaj Aslak, ĉar li nun ja re'ven'is, rakont'u histori'o'j'n.

—Sed est'u pli si'n'gard'a en vi'a elekt'o ol pas'int'a'n foj'o'n, al'don'is iu.

Torbjørn demand'is. — Kie est'as la ali'a'j gast'o'j?

—Jes, oni respond'is. — Antaŭ ne'long'e est'is iom mal'trankvil'e ĉi tie kaj kelk'a'j nun ripoz'as, ali'a'j est'as en la garb'ej'o kaj lud'as kart'o'j'n kaj kelk'a'j societ'as kun Knut Nordhaŭg.

Li ne demand'is, kie oni trov'us Knut Nordhaŭg.

La patr'o de la fianĉ'o, mal'jun'ul'o, kiu sid'is kaj fum'is argil'a'n pip'o'n kaj trink'ad'is bier'o'n, dir'is nun: —Nu, Aslak, regal'u ni'n per histori'et'o . . . foj'e ankaŭ tio pov'as est'i amuz'a.

—Ĉu est'as pli mult'a'j, kiu'j pet'as mi'n? demand'is Aslak, kiu ek'sid'is sur taburet'o, sed en kelk'a distanc'o de la tabl'o, ĉe kiu sid'is la ali'a'j.

—Jes, dir'is la fianĉ'o. — Per ĉi tio mi pet'as vi'n, kaj li don'is al li glas'o'n da brand'o.

—Ĉu est'as mult'a'j, kiu'j pet'as mi'n tiel? demand'is Aslak.

—Ebl'e, dir'is jun'a in'o sur flank'a benk'o, antaŭ'e'n ir'is kaj propon'is pokal'o'n da vin'o.

Est'is la fianĉ'in'o, in'o de ebl'e du'dek jar'o'j, hel'blond'a, iom mal'dik'a, kun grand'a'j okul'o'j kaj kun firm'a trajt'o ĉirkaŭ la buŝ'o. — Al mi plaĉ'as la histori'o'j, kiu'j'n vi rakont'as, ŝi al'don'is.

La fianĉ'o rigard'is ŝi'n, kaj li'a patr'o li'n.

—Jes, la hom'o'j sur Nordhaŭg ĉiam sat'is mi'a'j'n histori'o'j'n, dir'is Aslak. — Mi trink'as je ili'a san'o! li kri'is kaj el'trink'is la pokal'o'n, kiu'n don'is al li unu el la fianĉ'kavalir'o'j.

—Sed nun ankaŭ aŭd'ig'u i'o'n! kri'is plur'a'j.

—Rakont'u al ni la histori'o'n pri Sigrid la cigan'in'o, kri'is unu.

—Ne, tio est'as aĉ'a histori'o, dir'is ali'a'j, ĉef'e la vir'in'o'j.

—Do, rakont'u pri la batal'o ĉe Lier, pet'is Svend la tambur'ist'o.

—Ne, prefer'e i'o'n gaj'a'n, dir'is gracil'a jun'ul'o, kiu, en ĉemiz'manik'o'j, star'is kontraŭ la mur'o, dum li'a dekstr'a man'o, kiu pend'is mal'streĉ'e, lud'is per la har'o'j de kelk'a'j knab'in'o'j, kiu'j sid'is apud'e . . . ili riproĉ'is li'n, sed ne ir'is de la lok'o.

—Mi rakont'as, kio plaĉ'as al mi, dir'is Aslak.

—La Satan'o vi'n pren'u! murmur'is la mal'jun'et'a vir'o, kiu kuŝ'is sur lit'o kaj fum'is. Unu krur'o pend'is mal'supr'e'n, kaj per la ali'a li puŝ'is al bel'a jak'o, kiu pend'is sur la lit'fost'o.

—Las'u vi'a'j'n pied'o'j'n de mi'a jak'o, kri'is la jun'ul'o, kiu star'is kontraŭ la mur'o.

—Las'u vi'a'j'n man'o'j'n de mi'a'j fil'in'o'j, re'don'is la vir'o sur la lit'o.

Tiam la knab'in'o'j sid'iĝ'is ali'e'n.

—Jes, mi rakont'os, kio plaĉ'as al mi, kri'is Aslak. — Brand'o en la stomak'o kuraĝ'o'n don'as en gaj'a tag'o! li dir'is kaj fort'e kun'frap'is la man'o'j'n.

—Vi rakont'as, kio'n ni postul'as, daŭr'ig'is la vir'o sur la lit'o. — Ĉar la brand'o est'as ni'a.

—Kio'n vi vol'as dir'i per tio? demand'is Aslak kun larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j.

—Per tio mi vol'as dir'i, ke la pork'o'n, kiu'n ni gras'ig'is, ni ankaŭ buĉ'as, dir'is la vir'o kaj balanc'is si'a'n pied'o'n.

Aslak re'e ferm'is la okul'o'j'n, sed rest'is sid'ant'a en la sam'a poz'o, post'e la kap'o fal'is al la brust'o kaj li neni'o'n plu dir'is.

Plur'a'j parol'is al li, sed li ne aŭd'is.

—La brand'o venk'is li'n, dir'is tiu sur la lit'o.

Ĉe tiu'j vort'o'j Aslak lev'is la okul'o'j'n kaj de'nov'e ek'rid'et'is.

—Jes, nun mi rakont'u al vi ver'e gaj'a'n histori'o'n, li dir'is. — Ho, tiel gaj'a'n! li al'don'is post moment'o kaj rid'is kun larĝ'e mal'ferm'it'a buŝ'o, sed sen aŭd'ig'i la rid'aĉ'o'n.

—Li hav'as hodiaŭ si'a'n gaj'a'n tag'o'n, dir'is la patr'o de la fianĉ'o.

—Nu, kost'as ja neniom, respond'is Aslak, kaj etend'ant'e la man'o'n li kri'is. — Nun krom'a'n gut'o'n por la vojaĝ'o!

Oni don'is ĝi'n al li. Li el'trink'is la glas'o'n mal'rapid'e, ten'is la kap'o'n kun la last'a gut'o sur la lang'o iom mal'antaŭ'e'n, glut'is ankaŭ tiu'n kaj dir'is, si'n turn'ant'e al la vir'o sur la lit'o: —Jen, nun mi est'as vi'a pork'o. Li rid'is sam'e kiel antaŭ'e. Li plekt'is la man'o'j'n ĉirkaŭ la genu'o'j, mov'ad'is la pied'o'n supr'e'n-mal'supr'e'n, sam'temp'e li'a korp'o balanc'iĝ'is . . . kaj tiam li komenc'is.

—Knab'in'o loĝ'is en val'o. La nom'o de la val'o ne grav'as por la afer'o, ankaŭ ne tiu de la knab'in'o. Sed la knab'in'o est'is bel'a, tio'n vid'is ankaŭ la bien'ul'o ĉe kiu ŝi labor'is. Ŝi ricev'is bon'a'n salajr'o'n, ĉio'n ŝi ricev'is, kaj ŝi ricev'is pli ol ŝi vol'is: ŝi ricev'is infan'o'n. La hom'o'j dir'is, ke la infan'o est'as de li, sed li ne dir'is tio'n, tar li est'is edz'o, kaj ankaŭ ŝi ne dir'is, ĉar ŝi est'is fier'a, la kompat'ind'ul'in'o. Kaj tial okaz'is, ke oni dir'is mensog'o'n ĉe la bapt'o. Kaj la knab'o, kiu nask'iĝ'is al ŝi, est'is sen'taŭg'ul'o, tial est'is indiferent'e, ke li bapt'iĝ'is kun mensog'o. Sed ŝi ricev'is loĝ'ej'o'n apud la bien'o kaj, kiel oni pov'as supoz'i, tio ne plaĉ'is al la bien'ul'in'o. Se la knab'in'o ven'is al la dom'o, la mastr'in'o kraĉ'is al ŝi, kaj se ven'is ŝi'a et'a fil'o, kaj li vol'is lud'i kun la infan'o'j en la bien'o, ŝi ordon'is al ili for'pel'i la bastard'o'n . . .

— Li ne merit'as pli bon'a'n trakt'ad'o'n, ŝi dir'is.

—Tag'e kaj nokt'e ŝi tortur'is la sinjor'o'n, ke li for'pel'u la almoz'ul'in'o'n. Li rezist'is dum kiam li hav'is vol'o'n, sed li kapitulac'is al la alkohol'o, kaj nun la vir'in'o pren'is la brid'o'n en la man'o'n. De tiam la kompat'ind'ul'in'o fart'is ver'e mal'bon'e, ĉiu'n jar'o'n pli mal'bon'e. Ŝi preskaŭ mort'is pro mal'sat'o kun'e kun si'a et'a fil'o, kiu tut'e ne vol'is for'las'i la patr'in'o'n.

—Nu, tiel pas'is unu jar'o kaj ankaŭ ali'a kaj tiel plu ĝis kiam ok tia'j jar'o'j est'is for. Ankoraŭ loĝ'is la knab'in'o ĉe la bien'o. Sed nun ŝi mal'aper'u . . .

—Kaj nun ŝi do dev'is ced'i . . . Sed en la last'a nokt'o la bien'o en bel'a'j, hel'a'j flam'o'j konsum'iĝ'is. La vir'o mort'is en la brul'o, ĉar li est'is ebri'a. La sinjor'in'o sav'is si'n kun la infan'o'j, kaj ŝi dir'is, ke la almoz'ul'in'o est'ig'is la brul'o'n.

Ebl'e ŝi far'is tio'n . . . ebl'e ankaŭ ne . . . Est'is strang'a ul'o, ŝi'a bub'o. Ok jar'o'j'n li vid'is la patr'in'o'n mal'sat'a kaj batal'ant'a, kaj li bon'e sci'is, kies kulp'o tio est'is, ĉar la patr'in'o oft'e rakont'is al li, kiam li demand'is pri ŝi'a konstant'a plor'ad'o. Tio'n ŝi far'is ankaŭ en la tag'o antaŭ la for'ir'o, kaj tial li dum'nokt'e ne est'is hejm'e . . . Ŝi ir'is por dum'viv'e en la mal'liber'ej'o'n, ĉar ŝi mem dir'is al la juĝ'ist'o, ke ŝi kaŭz'is la bel'a'n fajr'o'n en la bien'o . . . La knab'o rest'is en la region'o, kaj ĉiu'j hom'o'j help'is al li, ĉar li hav'is tiel mal'bon'a'n patr'in'o'n. Post'e li ir'is el tiu region'o en ali'a'n. Tie la hom'o'j est'is eĉ pli bon'a'j al li, ĉar ŝajn'e tie neni'u sci'is, kiel mal'bon'a'n patr'in'o'n li hav'is. Mi ne kred'as, ke li mem hav'is sam'a'n opini'o'n pri la patr'in'o . . . Kiam mi last'foj'e aŭd'is pri li, li est'is ebri'a, kaj la hom'o'j dir'is, ke li nun est'as drink'em'ul'o. Ĉu est'as la ver'o aŭ ne, tio'n mi ne esplor'u, sed est'as ver'e, ke mi ne sci'as, kio'n pli bon'a'n li far'u. Li est'as mal'bon'a, malic'a ul'o, tio'n vi pov'as kred'i. Li ne ŝat'as la hom'o'j'n . . . ne ŝat'as, ke ili est'u bon'a'j unu'j al la ali'a'j, kaj plej mal'mult'e, ke ili est'u bon'a'j al li mem. Kaj li eg'e dezir'as vid'i la ali'a'j'n, kia li mem est'as . . . sed tio'n li dezir'as nur kiam li est'as ebri'a. Kaj tiam li plor'as, plor'as torent'e . . . pro neni'o, pro kio li ja plor'u? Li neniam de hom'o ŝtel'is eĉ unu oer'o'n aŭ far'is iu'n el la mal'bon'o'j, kiu'j'n la ali'a'j far'as. Li do hav'as neni'o'n pro kio li plor'u. Kaj tamen li plor'as, plor'as torent'e. Kaj se vi foj'e vid'us li'n plor'i, ne fid'u al li'a'j larm'o'j, ĉar li ja nur plor'as, kiam li est'as ebri'a, kaj tio'n li ne pov'as mal'help'i.

Ĉi tie la fort'e plor'ant'a Aslak fal'is mal'antaŭ'e'n kaj de si'a sid'lok'o, sed baldaŭ li re'trankvil'iĝ'is, li ek'dorm'is.

—Nun la pork'o est'as ebri'a, dir'is tiu sur la lit'o. — Tiel li ĉiam plor'as si'n en dorm'o'n.

—Est'is aĉ'e, dir'is la vir'in'o'j kaj lev'iĝ'is por ir'i ekster'e'n.

—Neniam mi aŭd'is li'n rakont'i ali'a'j'n histori'o'j'n, se li hav'is si'a'n propr'a'n vol'o'n, dir'is mal'jun'ul'o, lev'iĝ'int'e de si'a seĝ'o apud la pord'o. — Di'o sci'u, kial la hom'o'j vol'as aŭd'i li'n, li al'don'is kaj rigard'is la fianĉ'in'o'n.

Kvin'a Ĉapitr'o

Kelk'a'j el'ir'is, ali'a'j prov'is re'ven'ig'i la muzik'ist'o'n, por ke la danc'ad'o re'komenc'iĝ'u; sed la violon'ist'o dorm'is en angul'o de la koridor'o kaj kelk'a'j pet'is, ke oni las'u li'n trankvil'e kuŝ'i tie.

—De kiam oni preskaŭ mort'bat'is li'a'n kamarad'o'n Lars, la kompat'ind'a Ol'e dev'is lud'i tut'a'n tag'nokt'o'n.

Oni ven'ig'is la objekt'o'j'n kaj la ĉeval'o'n de Torbjørn al la bien'o kaj jung'is la ĉeval'o'n antaŭ ali'a'n vetur'il'o'n, ĉar malgraŭ ĉiu'j pet'o'j, li vol'is for'vetur'i. Precip'e la fianĉ'o prov'is re'ten'i li'n.

—Ĉi tie ebl'e ne est'as tiom da ĝoj'o por mi, kiel vi pens'as, li dir'is.

Kaj Torbjørn ek'pens'is pri tiu'j vort'o'j; li tamen insist'is daŭr'ig'i la vetur'ad'o'n antaŭ la vesper'o. Kiam la gast'o'j vid'is, ke li ne est'is persvad'ebl'a, ili diŝigis tra la bien'o.

Ĉe'est'is mult'a'j hom'o'j. Tamen est'is tre silent'e, kaj la tut'o ne tre aspekt'is kiel ge'edz'iĝ'a fest'o. Torbjørn vid'is, ke li bezon'as nov'a'n jung'ŝtip'o'n kaj ir'is serĉ'i taŭg'a'n lign'o'n.

Ĉar li ne trov'is taŭg'a'n pec'o'n da lign'o en la kort'o, li iom plu'ir'is, ven'is al la brul'aĵ'ej'o kaj en'ir'is mal'rapid'e kaj sen'bru'e. La vort'o'j de la fianĉ'o ne for'las'is li'n. Li trov'is, kio'n li serĉ'is. Tiam li ek'sid'is ĉe la mur'o. Li'a'j pens'o'j vag'is. La tranĉ'il'o'n kaj la ŝtip'o'n li hav'is en la man'o. Nun li aŭd'is son'o'n kvazaŭ iu ĝem'us proksim'e. La son'o'j ven'is de la ali'a flank'o de la mal'dik'a mur'o. Tie est'is la vetur'il'ej'o.

Torbjørn aŭskult'is.

—Ĉu est'as . . . ver'e . . . vi? li aŭd'is vir'a'n voĉ'o'n dir'i kun long'a'j paŭz'o'j kaj grand'a pen'o. Post'e li aŭd'is iu'n plor'i, tio ne est'is vir'o.

—Kial vi ja ven'is ĉi tie'n? oni demand'is, kaj dev'is est'is la plor'ant'in'o, ĉar la voĉ'o preskaŭ sufok'iĝ'is en larm'o'j.

. . . ĉe kies edz'in'iĝ'o mi do lud'u, se ne ĉe vi'a?

—Est'as cert'e Lars Muzik'ist'o, kiu kuŝ'as tie, pens'is Torbjørn. — Sed tiu ali'a? Ŝi cert'e est'as la fianĉ'in'o.

Lars est'is alt'kresk'a, bel'a jun'ul'o, kies patr'in'o loĝ'is en mal'grand'a kaban'o aparten'ant'a al la Nordhaŭg-bien'o.

—Kial vi neniam parol'is? ŝi dir'is prem'e kaj mal'rapid'e, kvazaŭ ŝi est'us en eg'a emoci'o.

—Mi kred'is, ke tio ne neces'us inter ni du, est'is la abrupt'a respond'o.

Moment'o'n reg'is silent'o. Post'e ŝi re'komenc'is: —Vi do sci'is, ke ”li” vol'as edz'in'ig'i mi'n!

—Mi kred'is vi'n pli fort'a.

Nun li aŭd'is neni'o'n krom plor'ad'o'n. Fin'e ŝi erupci'e el'buŝ'ig'is la vort'o'j'n. — Kial vi ne parol'is?

—Cert'e ne util'us mult'e al la fil'o de mal'jun'a Birte si'n propon'i al la fil'in'o de Nordhaŭg, li respond'is post paŭz'o, kiu'n nur inter'romp'is la profund'a'j kaj oft'a'j ĝem'o'j. Li atend'is respond'o'n . . .

—Ni tiom da jar'o'j okul'um'is unu la ali'a'n, li fin'e aŭd'is.

—Vi est'is tiel fier'a, oni ne kuraĝ'is parol'i kun vi . . .

—Kaj tamen ekzist'is neni'o en la mond'o, kio'n mi pli sopir'e dezir'is . . . Mi atend'is de tag'o al tag'o . . . kiam ni renkont'is unu la ali'a'n, mi preskaŭ imag'is, ke mi ofert'u mi'n. Fin'e mi kred'is, ke vi ne dezir'as mi'n.

De'nov'e est'is plen'a silent'o. Torbjørn aŭd'is nek respond'o'n nek ĝem'o'n. Li eĉ ne aŭd'is la spir'ad'o'n de la mal'san'ul'o.

Li pens'is pri la fianĉ'o, kiu'n li kred'is kon'i kiel honest'a'n vir'o'n, kaj li sent'is kompat'o'n al li.

Re'e ŝi romp'is la silent'o'n.

—Mi tim'as, ke li hav'os mal'mult'a'n ĝoj'o'n pri mi . . . li, kiu . . .

—Li est'as honest'a vir'o, dir'is la mal'san'ul'o kaj re'komenc'is ĝem'ad'i. Sen'dub'e est'is la brust'o, kiu kaŭz'is la dolor'o'j'n. Est'is kvazaŭ ŝi kun'sent'as li'a'j'n dolor'o'j'n, ĉar ŝi dir'is: —Est'as nun tre terur'e al vi . . . , sed ni ne est'us parol'int'a'j unu kun la ali'a, se ĉi tio ne est'us okaz'int'a. Kiam vi don'is la bat'o'n al Knut, nur tiam mi kompren'is vi'n.

—Mi ne pov'is el'ten'i pli long'e, li dir'is, kaj post moment'o li al'don'is. — Knut est'as mal'bon'a.

—Bon'a li ne est'as, dir'is la frat'in'o.

Temp'et'o'n ili silent'is. Post'e li dir'is: —Mi est'as sci'vol'a, ĉu mi re'san'iĝ'os. est'as ankaŭ tut'e indiferent'e al mi.

—Vi sufer'as, sed mi sufer'as pli. Kaj de'nov'e sekv'is plor'ad'o.

—Ĉu vi ir'as? li post'e demand'is.

—Jes, respond'is ŝi, kaj post moment'o. — Ho, Di'o mi'a!

Di'o mi'a! Kia'n viv'o'n mi hav'os.

—Ne plor'u tiom, li dir'is. — Di'o baldaŭ fin'os mi'a'n viv'o'n kaj tiam, tio'n vi spert'os, vi fart'os pli bon'e.

—Di'o! Ho Di'o! Kial vi ne parol'is? ŝi dir'is per sufok'a voĉ'o kaj ŝajn'e tord'is la man'o'j'n.

Torbjørn kred'is, ke ŝi for'ir'as aŭ ne plu kapabl'as dir'i i'o'n krom'a'n, ĉar long'et'a'n temp'o'n li aŭd'is neni'o'n, do li for'ir'is.

—Kia batal'o est'is inter Lars Muzik'ist'o kaj Knut Nordhaŭg? demand'is Torbjørn la unu'a'n, kiu'n li renkont'is en la kort'o.

Hm, inter ili? Jes, dir'is Petro Farm'ist'o kaj sulk'um'is la vizaĝ'o'n, kvazaŭ li vol'us kaŝ'i i'o'n en la fald'o'j. — Jes, demand'u . . . est'is nur fraz'et'o. Knut demand'is Lars, ĉu li'a violon'o hav'as bon'a'n ton'o'n ĉe ĉi tiu ge'edz'iĝ'o.

En la sam'a moment'o la fianĉ'in'o preter'ir'is ili'n. Ŝi for'turn'is la vizaĝ'o'n, sed kiam ŝi aŭd'is nom'i Lars, ŝi turn'is si'n al ili kaj montr'is par'o'n da grand'a'j, ruĝ'a'j okul'o'j mal'cert'e rigard'ant'a'j. Sed ceter'e ŝi'a vizaĝ'o est'is mal'varm'a . . . tiel mal'varm'a, ke Torbjørn ne pov'is trov'i harmoni'o'n inter ŝi kaj ŝi'a'j vort'o'j. Kaj nun li komenc'is cerb'um'i pri pli'a'j afer'o'j.

Iom pli antaŭ'e en la kort'o star'is la ĉeval'o kaj atend'is.

Li fiks'is si'a'n ŝtip'o'n kaj serĉ'is per la okul'o'j la fianĉ'o'n por adiaŭ'i de li. Ir'i kaj serĉ'i li'n, li ne tre em'is; jes est'is eĉ agrabl'e al li, ke li ne pov'is vid'i li'n, kaj tial li tuj sid'iĝ'is sur la vetur'il'o. En tiu moment'o bru- kaj kri'ad'o ek'est'is en la mal'dekstr'a flank'o de la kort'o. Tie star'is la garb'ej'o. Amas'o da hom'o'j el'ven'is de tie. Antaŭ'e ir'is alt'a vir'o, li kri'is: —Kie li est'as? . . . Ĉu li kaŝ'is si'n? . . . Kie li est'as?

—Jen, jen! kri'is plur'a'j.

—Ne las'u li'n for! dir'is ali'a'j. — Tio nur kaŭz'us mal'feliĉ'o'n.

—Ĉu tiu est'as Knut? demand'is Torbjørn mal'grand'a'n knab'o'n, kiu star'is apud la vetur'il'o.

—Jes, li est'as ebri'a, kaj tia li ĉiam dev'as inter'batal'i.

Torbjørn sid'is sur la vetur'il'o kaj ek'pel'is la ĉeval'o'n.

—Ne ir'u, rest'u, kamarad'o! li aŭd'is kri'o'n mal'antaŭ si.

Li tir'is la brid'o'n, sed ĉar la ĉeval'o ne ek'halt'is, li las'is ĝi'n ir'i.

He! Vi, Torbjørn Granlien, ĉu vi tim'as, li aŭd'is nun apud si.

Nun li pli fort'e tir'is la brid'o'n, sed ne rigard'is mal'antaŭ'e'n.

—Ven'u de la vetur'il'o kaj fest'u kun ni! kri'is iu. Torbjørn turn'is la kap'o'n.

—Dank'o'n, sed mi dev'as vetur'i hejm'e'n, li dir'is.

Nun oni prov'is persvad'i li'n kaj inter'temp'e la tut'a ar'o amas'iĝ'is ĉirkaŭ la vetur'il'o. Knut ek'star'is antaŭ la ĉeval'o, kares'is ĝi'n unu'e kaj pren'is ĝi'n post'e ĉe la kap'o por rigard'i ĝi'n. Knut est'is alt'kresk'a knab'o kun blond'a, sed hirt'a har'ar'o kaj plat'naz'o. La buŝ'o est'is grand'a kaj dik'a, la okul'o'j mal'hel'blu'a'j, sed impertinent'a'j. Al si'a frat'in'o li nur mal'mult'e simil'is. Nur kelk'a'j'n trajt'o'j'n ĉirkaŭ la buŝ'o ili hav'is komun'e kaj, kiel ŝi, li hav'is rekt'e lev'iĝ'ant'a'n frunt'o'n, sed li'a est'is iom pli mal'alt'a. En'tut'e ĉiu'j li'a'j trajt'o'j est'is brutal'a'j, dum ŝi'a'j est'is tre delikat'a'j.

—Kiom vi postul'as por vi'a ĉeval'o? demand'is Knut.

—Mi ne intenc'as vend'i ĝi'n, dir'is Torbjørn.

—Vi ebl'e kred'as, ke mi ne pov'as pag'i ĝi'n! daŭr'ig'is Knut.

—Mi ne sci'as, ĉu vi pov'as tio'n aŭ ne.

—Ĉu vi do dub'as? Vi pri'pens'u du'foj'e antaŭ ol vi far'as tio'n! plu'dir'is Knut.

La jun'ul'o, kiu antaŭ'e star'is kontraŭ la mur'o kaj lud'is kun la har'o'j de la knab'in'o'j, dir'is nun al la najbar'o, —Nun Knut ne est'as kuraĝ'a.

Tio'n aŭd'is Knut.

—Ĉu mi ne kuraĝ'as? Kiu dir'is tio'n? Mi ne kuraĝ'as! li kri'is.

Ĉiam pli mult'a'j hom'o'j rest'is ĉe la vetur'il'o.

—Flank'e'n! Atent'u la ĉeval'o'n! kri'is Torbjørn, sving'is la vip'o'n kaj vol'is ek'vetur'i.

—Ĉu vi dir'is al mi, ke mi ir'u flank'e'n? demand'is Knut.

—Mi parol'is al la best'o. Mi dev'as for'iĝ'i, dir'is Torbjørn, sen turn'i si'n flank'e'n.

—Kio'n, ĉu vi intenc'as vetur'i rekt'e trans mi'n? demand'is Knut.

—Ir'u do for el la voj'o!

La ĉeval'o lev'is la kap'o'n alt'e'n, ali'e ĝi est'us puŝ'int'a per ĝi rekt'e kontraŭ la brust'o de Knut. Tiam Knut kapt'is ĝi'n ĉe la buŝ'um'o, kaj la ĉeval'o, kiu memor'is la antaŭ'a'n trakt'ad'o'n sur la strat'o, ek'trem'is. Tio tuŝ'is Torbjørn. Li pent'is, ke li tiel tortur'is la best'o'n. Nun li'a furioz'o turn'is si'n kontraŭ Knut. La vip'o'n en la man'o li star'is kaj bat'is per ĝi sur la kap'o'n de Knut.

—Vi kuraĝ'as bat'i mi'n! kri'is Knut kaj ven'is pli proksim'e'n.

Torbjørn salt'is de la vetur'il'o.

—Vi est'as mal'bon'a hom'o, li dir'is. Pal'a kiel kadavr'o li don'is la brid'o'n al la jun'ul'o el la ĉambr'o, kiam tiu propon'is ten'i la ĉeval'o'n.

Sed la mal'jun'ul'o, kiu lev'iĝ'is, kiam Aslak fin'is si'a'n rakont'o'n, nun ven'is al Torbjørn, pren'is li'n ĉe la brak'o kaj dir'is: —Sæmund Granlien est'as tiel nobl'a vir'o, ke ne dec'as al li'a fil'o inter'batal'i kun tia fripon'o.

Torbjørn trankvil'iĝ'is, sed Knut dir'is: —Ĉu mi est'as fripon'o? Se mi est'as, ankaŭ li est'as, kaj mi'a patr'o est'as sam'e bon'a kiel li'a. Al'ven'u do! . . . Est'as mal'bon'e, ke la hom'o'j ne sci'as, kiu el ni ambaŭ est'as pli fort'a. Kaj nun li de'met'is si'a'n kol'tuk'o'n.

—Ni baldaŭ vid'os, dir'is Torbjørn.

—Ili est'as kiel kat'o'j, dir'is la vir'o, kiu antaŭ'e kuŝ'is sur la lit'o. — Ili unu'e dev'as parol'ad'i al si kuraĝ'o'n . . . ambaŭ.

Torbjørn aŭd'is tio'n, sed ne respond'is. Kelk'a'j el la ar'o rid'is, ali'a'j dir'is, ke est'as hont'ig'e, ke en ĉi tiu ge'edz'iĝ'a fest'o okaz'as tiom da inter'batal'o'j, kaj oni eĉ atak'as fremd'ul'o'n, kiu intenc'as pac'e daŭr'ig'i si'a'n vojaĝ'o'n. Torbjørn rigard'is al si'a ĉeval'o, ĉar li vol'is for'vetur'i. Sed la jun'ul'o, al kiu li don'is la brid'o'n, konduk'is ĝi'n flank'e'n. Li mem nun star'is tuj mal'antaŭ ili.

—Kio'n vi serĉ'as? demand'is Knut. — Synnøve nun est'as en tut'e ali'a lok'o.

—Ŝi ne koncern'as vi'n.

—Ne, tiel hipokrit'a'j in'o'j ne koncern'as mi'n, re'don'is Knut. — Sed ebl'e est'as ŝi, kiu far'is vi'n tiel mal'kuraĝ'a.

Tio est'is tro mult'e por Torbjørn. Li rond'rigard'is, kvazaŭ li esplor'us la lok'o'n. Sed de'nov'e kelk'a'j pli matur'a'j hom'o'j per'ad'is kaj dir'is, ke Knut jam far'is tro da mal'bon'o en la fest'o.

—Al mi li ne mal'util'os, dir'is Torbjørn. Tiam ĉiu'j silent'is.

Ali'a'j dir'is. — Do, batal'o'n prov'u, post'e vi est'os des pli bon'a'j amik'o'j. La du jam tro long'e minac'e rigard'is unu la ali'a'n.

—Jes, dir'is iu. — Ambaŭ vol'as est'i la unu'a en la val'o.

Nun ni ja vid'os, kiu ver'e est'as.

—Ĉu iu el vi ĉi tie vid'is cert'a'n Torbjørn Granlien? demand'is Knut. — Ŝajn'as al mi, ke li antaŭ ne'long'e est'is ĉi tie.

—Jes, ĉi tie li est'as, dir'is Torbjørn. Sam'temp'e Knut ricev'is bat'o'n sur la orel'o'n tiel, ke li fal'et'is inter kelk'a'j'n vir'o'j'n, kiu'j star'is proksim'e.

Absolut'a silent'o ek'est'is. Knut streĉ'is si'n kaj kur'is antaŭ'e'n sen dir'i vort'o'n. Torbjørn paŝ'is renkont'e. Ek'est'is long'a pugn'o'batal'o, ĉar ĉiu vol'is traf'i la ali'a'n. Ambaŭ est'is sam'e lert'a'j, kaj ten'is unu la ali'a'n en distanc'o. Torbjørn bat'is pli rapid'e kaj kelk'a'j dir'is, ke li'a'j bat'o'j traf'is pli pez'e.

—Nun Knut renkont'is si'a'n mastr'o'n, dir'is tiu, kiu for'konduk'is la ĉeval'o'n. — Ced'u lok'o'n!

La sinjor'in'o'j kaj knab'in'o'j fuĝ'is. Nur unu star'is sur la ŝtup'ar'o por pli bon'e vid'i; est'is la fianĉ'in'o. Torbjørn vid'is ŝi'n kaj halt'is moment'o'n. Sed kiam li vid'is en la man'o de Knut tranĉ'il'o'n, li memor'is ŝi'a'j'n vort'o'j'n, ke Knut est'as mal'bon'a hom'o, kaj bon'cel'it'a bat'o traf'is la brak'o'n de Knut super la pojn'o tiel, ke ĝi pend'is sen'fort'a. La tranĉ'il'o fal'is.

—Aŭ! Vi sci'as bat'i! dir'is Knut.

—Ĉu vi spert'is? re'don'is la ali'a kaj re'e atak'is.

Knut nur mal'facil'e sukces'is defend'i si'n per unu brak'o. Li est'is lev'at'a kaj for'port'at'a, sed ne est'is facil'e venk'i li'n. Pli ol unu foj'o'n li est'is ĵet'it'a ter'e'n . . . tiel eg'e, ke ĉiu ali'a est'us ced'int'a. Sed Knut hav'is fort'a'n dors'o'n. Torbjørn port'is li'n for. La hom'o'j for'kur'is, li sekv'is ili'n kun si'a kontraŭ'ul'o. Ili kur'is ĉirkaŭ la tut'a kort'o, ĝis kiam ili ating'is la ŝtup'ar'o'n. Tie li lev'is li'n re'foj'e kaj ĵet'is li'n ter'e'n kun tiom da fort'o, ke li'a'j prop'a'j genu'o'j ced'is kaj Knut tiel fal'is sur la ŝton'plat'o'j'n, ke li'a korp'o trem'et'is.

Knut rest'is sur la ter'o kaj ne mov'iĝ'is, li eg'e ĝem'is kaj ferm'is la okul'o'j'n. Torbjørn lev'iĝ'is kaj rond'rigard'is. Li'a rigard'o rekt'e traf'is la fianĉ'in'o'n. Ŝi star'is sen'mov'a kaj rigard'is.

—Ŝov'u i'o'n sub li'a'n kap'o'n, ŝi dir'is, turn'is si'n kaj ir'is en la dom'o'n.

Du mal'jun'ul'in'o'j preter'ir'is. — Grand'a Di'sinjor'o, dir'is unu al la ali'a. — Jen de'nov'e kuŝ'as iu! Kiu do est'as tiu?

—Est'as Knut Nordhaŭg, respond'is iu el la apud'star'ant'o'j.

—Nu, en la est'ont'ec'o ni ebl'e ne plu hav'os tiom da inter'batal'o'j, dir'is la ali'a vir'in'o. — Ili uz'u si'a'n fort'o'n por io pli bon'a.

—Jen vi dir'is prav'a'n vort'o'n, Rand'i, opini'is la unu'a. — Di'o help'u ili'n tiel, ke ili lern'u rigard'i unu preter la ali'a kaj al pli alt'a cel'o.

Tiu'j vort'o'j strang'e impres'is al Torbjørn. Li parol'is eĉ ne unu vort'o'n, sed star'is silent'a kaj rigard'is la hom'o'j'n, kiu'j okup'iĝ'is pri Knut. Unu kaj ali'a al'parol'is li'n, sed li ne respond'is. Li for'turn'iĝ'is kaj medit'ad'is. Synnøve aper'is antaŭ li'a anim'o kaj ven'is al li sent'o de hont'o. Li pri'pens'is, kiel li rakont'u la afer'o'n kaj sent'is, ke fin'i la ĝis'nun'a'n viv'manier'o'n tamen ne est'as tiel facil'e, kiel li antaŭ'e pens'is. Subit'e li aŭd'is mal'antaŭ si kri'o'n. — Atent'u, Torbjørn! Sed antaŭ ol li pov'is turn'i si'n, li est'is de mal'antaŭ'e kap'it'a ĉe la ŝultr'o'j kaj ĵet'it'a ter'e'n . . . Li sent'is sven'ig'a'n dolor'o'n, sen cert'e sci'i, en kiu part'o de la korp'o. Li aŭd'is voĉ'o'j'n ĉirkaŭ si, sent'is, ke li est'as vetur'at'a, kred'is foj'e, ke li mem est'as la koĉer'o, sed li ne sci'is i'o'n difin'it'a'n.

Tio daŭr'is long'a'n temp'o'n. Iĝ'is mal'varm'e kaj post'e varm'e. Tiam li sent'is si'n tiel mal'pez'a, ke est'is al li kvazaŭ li ŝveb'us en la aer'o . . . Kaj nun ĉio est'is klar'a al li: la arb'o'j port'is li'n de unu pint'o al ali'a, tiel ke li supr'e'n'ir'is la dekliv'o'n, kaj post'e pli kaj pli alt'e'n . . . ĝis sur la plej alt'a'n mont'o'n. Tie Synnøve klin'iĝ'is al li, plor'ant'e ŝi dir'is, ke li dev'us est'i parol'int'a. Ŝi plor'is mult'e kaj dir'is, ke li ja mem vid'is, ke Knut Nordhaŭg konstant'e ven'is sur ŝi'a'n voj'o'n, tial ŝi ja dev'is edz'in'iĝ'i al Knut.

Post'e ŝi kares'is mild'e li'a'n flank'o'n, tiel ke li tie tut'e varm'iĝ'is, kaj ŝi'a'j larm'o'j flu'ad'is tiel eg'e, ke li'a ĉemiz'o en tiu lok'o est'is tut'e mal'sek'a.

Sed nun kaŭr'is Aslak sur grand'a, pint'a ŝton'o. Li brul'ig'is la pint'o'j'n de la arb'o'j ĉirkaŭ si. Krak'et'is kaj brul'is kaj la branĉ'er'o'j flug'is ĉirkaŭ Torbjørn. Aslak rid'is kun larĝ'e mal'ferm'it'a buŝ'o kaj dir'is. — Mi ne far'is tio'n; est'is mi'a patr'in'o, kiu far'is tio'n. Kaj Sæmund, li'a patr'o, star'is je la ali'a flank'o kaj ĵet'is gren'sak'o'j'n alt'e'n en la aer'o'n, ĝis kiam la nub'o'j tir'is ili'n al si kaj stern'is la gren'o'n kiel nebul'o'n . . . kaj ŝajn'is al li mir'ig'e, ke la gren'o, sam'e kiel nebul'o, pov'as ŝveb'i trans la tut'a'n ĉiel'o'n. Post'e li rigard'is mal'supr'e'n al Sæmund, kiu iĝ'is pli kaj pli mal'grand'a, tiel mal'grand'a, ke li fin'e apenaŭ est'is vid'ebl'a sur la ter'o.

Sed ankoraŭ tiam li ĵet'is la sak'o'j'n pli kaj pli alt'e'n en la aer'o'n kaj dir'is: —Imit'u mi'n, se vi pov'as! . . .

Tre mal'proksim'e en la nub'o'j star'is la preĝ'ej'o. La blond'a vir'in'o de Solbakken star'is sur la tur'o kaj sving'is ru ̧flavan poŝ'tuk'o'n per unu man'o, kaj en la ali'a hav'is kantar'o'n, kaj dir'is. — Vi ne ven'u ĉi tie'n antaŭ ol vi las'is batal'ad'o'n kaj blasfem'o'j'n . . . kaj jen . . . kiam li rigard'is pli preciz'e, tio ne est'is la preĝ'ej'o, sed Solbakken, kaj la sun'o tiel hel'e bril'is al la cent'o'j da fenestr'o'j, tiel hel'e, ke la bril'o dolor'ig'is li'a'j'n okul'o'j'n kaj li firm'e dev'is ferm'i ili'n . . .

—Atent'u, atent'u, Sæmund! li aŭd'is voĉ'o'n dir'i kaj li vek'iĝ'is, ĉar oni port'is li'n, kvazaŭ kiel el dorm'et'o. Tiam li mal'ferm'is la okul'o'j'n kaj rond'rigard'is. Li vid'is, ke li est'as en la ĉambr'o en Granlien. Grand'a fajr'o brul'is en la forn'o. La patr'in'o star'is apud li kaj plor'is. La patr'o ĵus met'is la brak'o'n sub li'n, por port'i li'n en la apud'a'n ĉambr'o'n. Nun la patr'o delikat'e re'met'is li'n.

—Ankoraŭ est'as viv'o en li! li dir'is, turn'ant'e si'n al la patr'in'o per trem'ant'a voĉ'o.

—Kompat'em'a Di'o, li mal'ferm'is la okul'o'j'n! ŝi kri'is. — Torbjørn, Torbjørn, mi'a am'at'a fil'o, kio'n ili far'is al vi? Ŝi klin'iĝ'is al li kaj kares'is li'a'j'n vang'o'j'n, kaj ŝi'a'j brul'a'j larm'o'j fal'is sur li'a'n vizaĝ'o'n.

Sæmund sek'ig'is si'a'j'n okul'o'j'n per la manik'o, delikat'e ŝov'is flank'e'n la patr'in'o'n kaj dir'is: —Mi prefer'e pren'u li'n tuj. Si'n'gard'e li ŝov'is unu man'o'n sub li'a'j'n ŝultr'o'j'n kaj met'is la ali'a'n sub la dors'o'n. — Ten'u vi li'a'n kap'o'n, pa'nj'o, se li mem ne hav'as fort'o'n por ten'i ĝi'n. Ŝi ir'is antaŭ'e, ten'ant'e li'a'n kap'o'n. Sæmund atent'e paŝ'is takt'e kun ŝi kaj baldaŭ Torbjørn kuŝ'is sur la lit'o en la ali'a ĉambr'o.

Kiam li est'is kovr'it'a kaj kuŝ'is komfort'e, Sæmund demand'is: —Ĉu la serv'ist'o jam for'vetur'is?

—Rigard'u, jen li est'as! dir'is la patr'in'o kaj montr'is ekster'e'n.

Sæmund mal'ferm'is la fenestr'o'n kaj kri'is ekster'e'n: —Se vi re'ven'os en unu hor'o, vi ricev'os du'obl'a'n jar'salajr'o'n . . . indiferent'e, ĉu vi ruin'ig'os la ĉeval'o'n.

Li re'e ir'is al la lit'o. Torbjørn rigard'is li'n per grand'a'j klar'a'j okul'o'j. La patr'o dev'is rigard'i en ili'n kaj li'a'j okul'o'j larm'o'plen'iĝ'is.

—Mi sci'is, ke tiel fin'iĝ'os, li dir'is mal'laŭt'e, turn'iĝ'is kaj el'ir'is.

La patr'in'o sid'is sur taburet'o ĉe la pied'o'j de la fil'o kaj plor'et'ad'is, sed ŝi ne parol'is. Torbjørn vol'is i'o'n dir'i, sed li sent'is, ke la streĉ'o est'us tro grand'a por li, tial li silent'is.

Sed li'a'j okul'o'j sen'paŭz'e rigard'is la patr'in'o'n. Neniam antaŭ'e ŝi rimark'is tia'n bril'o'n en ili, neniam ili est'is tiel bel'a'j. Ĝust'e tio, ŝajn'is al ŝi, est'is mal'bon'a antaŭ'sign'o.

—La Di'sinjor'o kompat'u vi'n! fin'e ven'is de ŝi'a'j lip'o'j. — Mi sci'as, ke Sæmund est'os ruin'o en la tag'o, en kiu vi for'las'is ni'n. Torbjørn rigard'is ŝi'n per sen'mov'a'j okul'o'j kaj rigid'a vizaĝ'o. Tiu rigard'o penetr'is en ŝi'a'n anim'o'n kaj ŝi ek'preĝ'is voĉ'e por li ”Patr'o Ni'a-n”. Ŝi kred'is, ke li baldaŭ mort'os. Kiam ŝi tiel sid'is, ven'is al ŝi la pens'o, kiel kar'a ĝust'e li est'is al ili ĉiu'j, kaj nun neni'u el li'a'j ge'frat'o'j est'is hejm'e. Tiam ŝi send'is komunik'o'n supr'e'n al la paŝt'ej'o.

Ŝi ven'ig'is Ingrid kaj unu el la pli jun'a'j frat'o'j. Post'e ŝi re'ven'is kaj de'nov'e ek'sid'is sur la taburet'o apud la lit'o. Li rigard'is al ŝi ankoraŭ. La rigard'o efik'is al ŝi kiel psalm'o.

Per tio ŝi'a'j pens'o'j iom post iom turn'is si'n al pli alt'a'j afer'o'j. Pi'e Ingeborg pren'is la bibli'o'n kaj dir'is. — Nun mi voĉ'leg'u al vi, por ke vi fart'u pli bon'e. Ĉar ŝi ne hav'is okul'vitr'o'j'n ĉe'man'e, ŝi mal'ferm'is la libr'o'n je paĝ'o, kiu'n ŝi de si'a'j knab'in'a'j jar'o'j kon'is parker'e. Est'is part'o en la evangeli'o de Johano. Ŝi ne sci'is cert'e, ĉu li aŭd'as ŝi'n. Li rest'is sen'mov'a kiel antaŭ'e kaj nur rigard'is ŝi'n rigid'e, sed ŝi daŭr'ig'is leg'i . . . se ne por li, do tamen por si mem.

Ingrid baldaŭ al'ven'is por anstataŭ'i la patr'in'o'n, sed nun Torbjørn dorm'is. Ingrid plor'is sen'fin'e. Ŝi'a'j larm'o'j jam sur la paŝt'ej'o komenc'is flu'i, ĉar ŝi pens'is pri Synnøve, al kiu oni dir'is neni'o'n.

La kurac'ist'o ven'is kaj ekzamen'is li'n. En la flank'o est'is tranĉ'il'pik'o kaj krom'e est'is ali'a'j grav'a'j vund'o'j. La kurac'ist'o dir'is neni'o'n kaj neni'u kuraĝ'is demand'i li'n. Sæmund sekv'is li'n en la ĉambr'o'n, rest'is tie star'ant'a kaj observ'i sen'paŭz'e la vizaĝ'o'n de la kurac'ist'o, re'ir'is kun li, help'is al li en'ir'i la kaleŝ'o'n kaj de'pren'is la ĉap'o'n, kiam la kurac'ist'o dir'is, ke li re'ven'os la post'a'n tag'o'n. Tiam li turn'is si'n al si'a edz'in'o kaj dir'is. — Se tiu vir'o dir'as neni'o'n, est'as danĝer'o. Li'a'j lip'o'j vibr'is, la pied'o'j trem'is sub li kaj li ir'is al la kamp'ar'o.

Neni'u sci'is, kie'n li ir'is. Nek en la vesper'o nek en la post'a nokt'o li re'ven'is hejm'e'n, sed nur la post post'a'n maten'o'n. Li aspekt'is tiel tim'ig'a, ke neni'u kuraĝ'is demand'i li'n pri io. Li mem nur dir'is: —Kiel do?

—Li dorm'is, dir'is Ingrid. — Sed li est'as tiel mal'fort'a, ke li ne pov'as lev'i eĉ la man'o'n.

La patr'o vol'is en'ir'i por vid'i li'n, sed li re'ir'is, ven'int'e al la pord'o.

De'nov'e ven'is la kurac'ist'o, ankaŭ la morgaŭ'a'n tag'o'n kaj ĉiu'j'n post'a'j'n tag'o'j'n. Torbjørn nun pov'is parol'i, sed li ankoraŭ ne mov'iĝ'u. Ingrid konstant'e sid'is ĉe li'a lit'o, sam'e la patr'in'o kaj la pli jun'a frat'o. Neniam li demand'is ili'n pri io, kaj ili ne direkt'is demand'o'n al li. Neniam plu la patr'o en'ir'is la ĉambr'o'n. Ili observ'is, ke Torbjørn konstat'is tio'n. Ĉiam kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is, li interes'iĝ'is. Ili supoz'is, ke tio ven'as de tio, ke li atend'as la patr'o'n. Fin'e Ingrid demand'is li'n, ĉu li dezir'as vid'i iu'n.

ili ne dezir'as vid'i mi'n, li respond'is.

Tio'n oni rakont'is al Sæmund. Li ne respond'is, sed en ĉi tiu tag'o li ne est'is hejm'e, kiam la kurac'ist'o ven'is.

Kiam tiu post'e est'is iom for de la dom'o, li vid'is Sæmund. Tiu sid'is apud la voj'o kaj atend'is li'n. Salut'int'e, Sæmund demand'is pri si'a fil'o.

—Oni trakt'is li'n terur'e, est'is la lakon'a respond'o.

—Ĉu li venk'os? demand'is Sæmund kaj pli'firm'ig'is la sel'rimen'o'n de la ĉeval'o.

—Dank'o'n, ĝi ten'as bon'e, dir'is la kurac'ist'o.

—Ĝi est'is tro mal'streĉ'a, respond'is Sæmund.

Ek'est'is paŭz'et'o, dum kiu la kurac'ist'o observ'e rigard'is li'n; sed Sæmund tre interes'iĝ'is pri la rimen'ar'o kaj ne lev'is la okul'o'j'n.

—Vi ĵus demand'is, ĉu li venk'os. Mi kred'as, ke jes, dir'is la kurac'ist'o mal'rapid'e.

Sæmund vigl'e lev'is la okul'o'j'n.

—Ĉu li do est'as ekster mort'danĝer'o? li demand'is.

—Jes, jam de kelk'a'j tag'o'j, respond'is la kurac'ist'o.

Al Sæmund ven'is larm'o'j en la okul'o'j'n. Li klopod'is re'prem'i ili'n, sed ili tamen ven'is.

—Mi preskaŭ hont'as, ke mi tiel am'as la knab'o'n, li balbut'is. — Sed rigard'u, doktor'o, pli bel'kresk'a jun'ul'o ol li ne est'as en la paroĥ'o.

La kurac'ist'o sent'is emoci'o'n.

—Kial vi ne demand'is mi'n pli fru'e?

—Mank'is al mi la fort'o, respond'is Sæmund; ankoraŭ li lukt'is kun la larm'o'j. Li ne sukces'is re'ten'i ili'n . . . — Kaj krom'e la in'o'j, li daŭr'ig'is. — Ili ĉiu'foj'e spion'is, ĉu mi demand'os, kaj tial mi ne pov'is.

La kurac'ist'o las'is al li temp'o'n trankvil'iĝ'i. Sæmund rigard'is rekt'e en li'a'j'n okul'o'j'n kaj demand'is subit'e: —Ĉu li re'hav'os si'a'n san'ec'o'n?

—Ĝis cert'a grad'o. Ceter'e oni ankoraŭ ne pov'as dir'i i'o'n difin'it'a'n pri tio.

Sæmund medit'is pri la vort'o'j de la kurac'ist'o.

—Ĝis cert'a grad'o, li murmur'is.

La kurac'ist'o ne vol'is li'n inter'romp'i. Est'is io ĉirkaŭ tiu vir'o, kio mal'permes'is al li tio'n. En moment'o Sæmund lev'is la kap'o'n. — Mi dank'as pro la sci'ig'o, li dir'is, don'is al li man'o'n kaj re'ir'is.

En la sam'a temp'o Ingrid sid'is ĉe la mal'san'ul'o.

—Se vi sent'as vi'n fort'a, mi rakont'u al vi i'o'n pri la patr'o, ŝi dir'is.

—Rakont'u, li respond'is.

—Jes, la unu'a'n vesper'o'n post la vizit'o de la kurac'ist'o la patr'o for'ir'is kaj neni'u sci'is kie'n. Sed li est'is en la ge'edz'iĝ'a dom'o. Ĉiu'j gast'o'j sent'is si'n tuŝ'at'a'j, kiam li ven'is. Li ek'sid'is inter ili kaj drink'ad'is. La fianĉ'o rakont'is, ke li kred'as, ke la patr'o trink'is tro mult'e.

—Nur tiam li enket'is pri la inter'batal'o. Oni rakont'is al li tut'e preciz'e kiel ĝi okaz'is. Post'e en'ven'is Knut. Nun la patr'o postul'is, ke li rakont'u. Ili ir'is en la kort'o'n al la lok'o, kie vi inter'batal'is. Ĉiu'j gast'o'j sekv'is. Knut rakont'is, kiel vi trakt'is li'n, post kiam vi lam'bat'is li'a'n brak'o'n.

Sed, ĉar Knut ne vol'is daŭr'ig'i la rakont'o'n, la patr'o ek'salt'is kaj demand'is. — Ĉu okaz'is tiel? . . . En la sam'a moment'o li kapt'is Knut ĉe la brust'o, lev'is li'n kaj met'is li'n sur la ŝton'plat'o'j'n, sur kiu'j vi'a sang'o ankoraŭ est'is vid'ebl'a. Per la mal'dekstr'a man'o li prem'is li'n ter'e'n, kaj per la dekstr'a el'ing'ig'is si'a'n tranĉ'il'o'n. Knut pal'iĝ'is kaj la fest'ant'o'j silent'is. Mult'a'j vid'is la patr'o'n plor'i. Sed li ne vund'is Knut. Tiu mem est'is paraliz'it'a. La patr'o lev'is li'n, sed baldaŭ re'met'is li'n. — Est'as al mi tre mal'facil'e tiel las'i vi'n, li dir'is rigard'ant'e li'n akr'e, kaj ten'is li'n.

Du vir'in'o'j preter'ir'is, kaj unu el ili dir'is. — Pens'u pri vi'a'j infan'o'j, Sæmund Granlien! Oni rakont'as, ke nun la patr'o liber'ig'is Knut kaj ke kelk'a'j'n minut'o'j'n post'e li est'is for. Knut mal'aper'is inter la dom'o'j'n kaj ne plu montr'is si'n en la fest'o.

Ingrid apenaŭ est'is fin'int'a si'a'n rakont'o'n, kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is. Iu en'rigard'is; est'is la patr'o. Ŝi tuj for'las'is la ĉambr'o'n kaj Sæmund en'ir'is. Neni'u ek'sci'is, pri kio la du parol'is. La patr'in'o star'is apud la pord'o kaj sub'aŭskult'is. Ŝi kred'is, ke foj'e tem'is pri la ebl'o'j de re'san'iĝ'o.

Sed ŝi ne est'is tut'e cert'a pri tio. En'ir'i ŝi ne em'is, kiam Sæmund est'is en la ĉambr'o. Kiam tiu el'ven'is, li'a'j okul'o'j est'is ruĝ'et'a'j. Li est'is tre mild'a.

—Ver'ŝajn'e li rest'os ĉe ni, li dir'is al Ingeborg preter'pas'ant'e. — Sed Di'o sci'as, ĉu li re'hav'os plen'a'n san'o'n.

Ingeborg ek'plor'is kaj sekv'is al la edz'o ekster'e'n en la kort'o'n. Tie ili sid'iĝ'is sur la ŝtup'ar'o'n de la magazen'o.

Mult'a'j'n afer'o'j'n la du nun pri'parol'is.

Kiam Ingrid mal'laŭt'e re'ir'is al Torbjørn, tiu hav'is paper'o'n en la man'o kaj dir'is trankvil'e kaj mal'rapid'e, —Ĝi'n vi don'u al Synnøve tuj kiam vi renkont'os ŝi'n.

Kiam Ingrid leg'is la en'hav'o'n, ŝi for'turn'iĝ'is kaj plor'is.

Sur la paper'o star'is tio jen'a: Al la estim'ind'a fraŭl'in'o Synnøve, fil'in'o de Guttorm Solbakken.

Kiam vi est'os leg'int'a ĉi tiu'j'n lini'o'j'n, dev'as est'i fin'o inter ni du, ĉar mi ne est'as tiu, kiu'n vi hav'u.

La bon'a Di'o rest'u kun ni ambaŭ!

Torbjørn, fil'o de Sæmund Granlien.

Ses'a Ĉapitr'o

Synnøve ek'sci'is la post'a'n tag'o'n, ke Torbjørn est'is en la fest'o. Li'a pli jun'a frat'o ven'is kun la sci'ig'o al la paŝt'ej'o, sed Ingrid halt'ig'is li'n en la koridor'o kaj instru'is li'n, kio'n li dir'u. Synnøve do sci'is nur, ke Torbjørn hav'is akcident'o'n kaj ir'is al Nordhaŭg por pet'i help'o'n, ke li kaj Knut inter'kverel'is kaj Torbjørn vund'et'iĝ'is kaj nun kuŝ'as en la lit'o, sed ne est'as danĝer'o. La komunik'o est'is tia, ke Synnøve est'is pli koler'a ol mal'feliĉ'a; kaj ju pli ŝi pri'pens'is, des pli melankoli'o kapt'is ŝi'n. Malgraŭ la bon'a'j promes'o'j, li ĉiam kondut'as tiel, ke la ge'patr'o'j rajt'as li'n kritik'i. — Sed tamen, pens'is Synnøve. — Tio ne dis'ig'u ni'n.

Nur mal'oft'e nov'aĵ'o'j penetr'is ĝis la paŝt'ej'o. Daŭr'is do kelk'a'n temp'o'n, antaŭ ol Synnøve ricev'is nov'a'j'n sci'ig'o'j'n.

La ne'sci'o pez'e prem'is ŝi'a'n anim'o'n. Ingrid ne re'ven'is, do cert'e io terur'a okaz'is. Vesper'e ŝi ne plu pov'is hejm'e'n'kant'i si'a'j'n bov'in'o'j'n kiel ŝi ĝis nun far'is, kaj nokt'e ŝi dorm'is mal'trankvil'e, ĉar mank'is al ŝi Ingrid. Tial ŝi dum'tag'e sent'is si'n lac'a, kaj tio tut'e ne pli'bon'fart'ig'is ŝi'n. Ŝi klopod'is distr'i si'n per labor'o, pur'ig'is la lakt'uj'o'j'n kaj kuv'o'j'n, far'is fromaĝ'o'n kaj acid'ig'is lakt'o'n, sed ŝi ne plu labor'is kun em'o kaj ĝoj'o. La pli jun'a frat'o de Torbjørn kaj la ali'a knab'o, kiu help'is al li paŝt'i la brut'o'j'n, nun est'is absolut'e konvink'it'a'j, ke inter ŝi kaj Torbjørn est'as inter'rilat'o'j. Tio don'is al ili tem'o'n por mult'a'j inter'parol'o'j.

En post'tag'mez'o, ok tag'o'j'n post la hejm'e'n'ven'ig'o de Ingrid, Synnøve sent'is si'n pli melankoli'a ol iam antaŭ'e.

Jam pas'is tiom da temp'o kaj ankoraŭ neni'u sci'ig'o. Ŝi las'is la labor'o'n kaj ek'sid'is sur mont'et'o, de kiu ŝi pov'is vid'i la divers'a'j'n bien'o'j'n. Ili est'is al ŝi spec'o de societ'o kaj sol'a ŝi ne plu vol'is est'i. Kiam ŝi nun sid'is tie, dorm'o kapt'is ŝi'n. La sun'o bril'is kaj tial ŝi hav'is mal'trankvil'a'n dorm'o'n. Ŝi sonĝ'is, ke ŝi est'as en Solbakken, supr'e en la sub'tegment'a ĉambr'et'o, kie est'is ŝi'a'j objekt'o'j kaj kie ŝi kutim'e dorm'is. La flor'o'j en la ĝarden'o send'is al ŝi dolĉ'a'n odor'o'n, sed ne tiu'n al kiu ŝi kutim'iĝ'is, sed ali'a'n, kvazaŭ kiel de erik'o. — De kio ĝi do ven'as, ŝi pens'is kaj klin'is la kap'o'n el la mal'ferm'it'a fenestr'o. Jes, tie star'is Torbjørn en la ĝarden'o kaj plant'is erik'o'n. — Sed, kar'ul'o, kial vi far'as tio'n? ŝi demand'is.

la flor'o'j ne vol'as prosper'i ĉi tie, li dir'is kaj daŭr'ig'is labor'i.

Ŝi sent'is kompat'o'n al la flor'o'j kaj pet'is li'n re'port'i ili'n al ŝi.

—Jes, tio'n mi volont'e far'os, li dir'is, kolekt'is ili'n kaj ven'is al ŝi. Sed nun ŝi ne plu sid'is en la sub'tegment'o. Li ven'is al ŝi rekt'e el la ĝarden'o. Sam'moment'e la patr'in'o en'ven'is.

—En la nom'o de Di'o! . . . Ne las'u tiu'n aĉ'a'n ul'o'n de Granlien al vi en la ĉambr'o'n! kri'is la patr'in'o, al'salt'is kaj bar'is al Torbjørn la voj'o'n.

Sed li tamen vol'is en'ven'i kaj nun la du ek'lukt'is.

—Pa'nj'o, pa'nj'o! li nur vol'as re'port'i mi'a'j'n flor'o'j'n, pet'is Synnøve kaj plor'is.

—Tio ne est'as taŭg'a argument'o, kri'is la patr'in'o kaj atak'is li'n.

Kaj Synnøve tiel ek'tim'is, tiel tim'eg'is; ŝi ja ne sci'is, al kiu ŝi dezir'u la venk'o'n, mal'venk'o'n ŝi dezir'is al neni'u el ambaŭ. — Atent'u mi'a'j'n flor'o'j'n! ŝi ek'kri'is, sed ili lukt'is pli kaj pli furioz'e kaj la bel'a'j'n flor'o'j'n ili fal'ig'is ĉi'e'n sur la plank'o'n. La patr'in'o paŝ'is sur ili'n kaj li ankaŭ. Synnøve plor'is. Sed kiam Torbjørn ced'is la flor'o'j'n, li iĝ'is tiel aĉ'a, tiel aĉ'a! Li'a'j har'o'j iĝ'is long'a'j kaj hirt'a'j, la vizaĝ'o terur'e grand'a, sovaĝ'e rigard'is li'a'j okul'o'j kaj li hav'is long'a'j'n ung'o'j'n. Per ili li pren'is la patr'in'o'n. — Atent'u, pa'nj'o! Ĉu vi ne vid'as, ke est'as iu tut'e ali'a . . . atent'u! ŝi vok'is kaj vol'is al'kur'i kaj help'i al la patr'in'o, sed ŝi ne sukces'is mov'iĝ'i de la lok'o. Nun iu vok'is ŝi'n unu'foj'e kaj tiam ankoraŭ'foj'e. Sed jen subit'e Torbjørn el'kur'is, la patr'in'o mal'antaŭ li. De'nov'e ŝi aŭd'is kri'i.

—Jes, dir'is Synnøve kaj vek'iĝ'is.

Synnøve! oni vok'is.

—Jes, ŝi respond'is kaj lev'is la okul'o'j'n.

—Kie vi est'as? demand'is la voĉ'o.

—Est'as la patr'in'o, kiu vok'as mi'n, pens'is Synnøve, lev'iĝ'is kaj ir'is sur la paŝt'ej'rempar'o'n. Tie star'is la patr'in'o. En unu man'o ŝi ten'is korb'o'n, per la ali'a ŝi ombr'um'is la okul'o'j'n. Ŝi rigard'is al Synnøve.

—Vi kuŝ'as kaj dorm'as sur la nud'a ter'o! dir'is la patr'in'o.

—Mi tiel dorm'em'iĝ'is, respond'is Synnøve. — Ke mi ek'kuŝ'is por moment'o kaj sen'vol'e ek'dorm'is.

—Gard'u vi'n kaj ne far'u tio'n de'nov'e, infan'o mi'a . . .

Jen en la korb'o est'as io por vi. Mi bak'is hieraŭ, ĉar la patr'o far'os long'a'n vojaĝ'o'n.

Sed Synnøve sent'is, ke la patr'in'o ne ven'is nur pro tio.

La sonĝ'o pri la patr'in'o cert'e ne ven'is hazard'e.

Kar'e'n, tio est'is la nom'o de la patr'in'o, est'is, kiel jam pri'skrib'it'e, mal'alt'a, gracil'a vir'in'o kun blond'a'j har'o'j kaj vigl'a'j blu'a'j okul'o'j. Ŝi rid'et'is, kiam ŝi parol'is, sed nur, se ŝi parol'is kun fremd'a'j hom'o'j. Iom post iom ŝi'a'j trajt'o'j akr'et'iĝ'is. Ŝi est'is rapid'a en si'a'j mov'o'j kaj ĉiam okup'at'a pri io.

Synnøve dank'is pro la donac'o, lev'is la kovr'il'o'n de la korb'o kaj kontrol'is la en'hav'o'n.

—Kio'n mi vol'is dir'i . . . jes, tio'n vi far'u ali'a'n foj'o'n, dir'is la patr'in'o. — Mi observ'is, ke vi'a'j kuv'o'j ankoraŭ ne est'as pur'ig'it'a'j. Par'u vi'a'n labor'o'n, infan'o mi'a, antaŭ ol vi kuŝ'iĝ'as por ripoz'i!

—Tio okaz'is tiel nur hodiaŭ.

—Ven'u ja, mi help'os vi'n . . . mi ja est'as ĉi tie, dir'is la patr'in'o kaj ord'ig'is si'a'n jup'o'n por la labor'o. — Vi dev'as kutim'iĝ'i al ord'o, indiferent'e ĉu vi est'as sub mi'a'j okul'o'j aŭ ne. Ŝi antaŭ'ir'is al la lakt'o'ĉambr'o. Synnøve sekv'is ŝi'n mal'rapid'e. La il'ar'o est'is el'pren'at'a kaj lav'at'a. La patr'in'o kontrol'is la ekip'o'n kaj trov'is ĝi'n en bon'a stat'o, don'is bon'a'j'n konsil'o'j'n, help'is bala'i kaj bros'i kaj tiel kelk'a'j hor'o'j pas'is. Dum la labor'o ŝi rakont'is al Synnøve, kiel ili fart'as hejm'e kaj kiom da pen'o ŝi hav'is, antaŭ ol ŝi hav'is la patr'o'n voj'a ̧preta. Tiam ŝi demand'is, ĉu Synnøve ankaŭ leg'as la vort'o'n de Di'o antaŭ la en'lit'iĝ'o vesper'e. — Tio'n vi ne forges'u, ŝi dir'is. — Ali'e la post'a'n tag'o'n la labor'o mal'bon'e progres'as.

Fin'labor'int'e, ili el'ir'is al la herb'ej'o kaj tie ili ek'sid'is por atend'i la bov'in'o'j'n. Post moment'o la patr'in'o demand'is pri Ingrid: ĉu ŝi ne baldaŭ re'ven'os al la paŝt'ej'o. Synnøve ne sci'is pli mult'e ol la patr'in'o. — Jes, tiel kondut'as la hom'o'j, dir'is la patr'in'o, kaj Synnøve bon'e kompren'is, ke ŝi ne cel'is Ingrid. Volont'e ŝi est'us don'int'a ali'a'n direkt'o'n al la babil'ad'o, sed mank'is al ŝi la kuraĝ'o.

—Kiu ne port'as la Sinjor'o'n en la kor'o, tiu est'as admon'at'a de Li, ĝeneral'e kiam li plej mal'mult'e atend'as tio'n, dir'is la patr'in'o.

Synnøve silent'is.

—Jes, mi ĉiam dir'is. — Tiu ul'o ne sukces'os . . . Kondut'i tiel . . . fi!

Ambaŭ rigard'is val'e'n. Zorg'e ili evit'is rigard'i unu la ali'a'n.

—Ĉu vi aŭd'is kiel li fart'as? demand'is la patr'in'o, kaj nun ŝi observ'is la fil'in'o'n per rapid'a rigard'o.

—Ne, respond'is Synnøve.

—Oni'dir'e li fart'as tre mal'bon'e, daŭr'ig'is la patr'in'o.

Synnøve sent'is, ke ŝi'a brust'o ŝnur'um'iĝ'is.

—Ĉu do est'as tre danĝer'e? ŝi demand'is.

—Jes . . . est'as ja tiu tranĉ'il'pik'o en la flank'o . . . kaj hom'e li ricev'is eg'a'j'n bat'o'j'n.

Synnøve sent'is kiel la sang'o flu'is al ŝi'a vizaĝ'o. Rapid'e ŝi for'turn'iĝ'is. La patr'in'o ne vid'u tio'n.

—Nun, ĉu ebl'e tamen ne est'as tiel grav'e, ŝi dir'is trankvil'e kiel ebl'e. Sed la patr'in'o observ'is, kiel ŝi'a brust'o labor'eg'is kaj tial respond'is. — Nu, ĝust'e danĝer'e ja ne est'as.

Tiam Synnøve ek'konjekt'is, ke io terur'a okaz'is.

—Ĉu li kuŝ'as en lit'o? ŝi demand'is.

—Jes, kompren'ebl'e li kuŝ'as en lit'o. Est'as mizer'a afer'o por la ge'patr'o'j . . . tiel estim'ind'a'j hom'o'j! Bon'e eduk'it'a li ankaŭ est'as, kaj tial Di'o cert'e ne debet'os al ili.

Synnøve nun est'is tiel prem'it'a, ke ŝi tut'e ne sci'is help'i si'n. La patr'in'o daŭr'ig'is: —Nun montr'iĝ'is, kiel bon'e est'as, ke neni'u lig'is si'n al li. La Ĉio'n'pov'a tio'n aranĝ'is plej bon'e.

Synnøve sent'is sven'o'n; ŝi kred'is, ke ŝi dev'as fal'i de la mont'o.

—Jes, mi ĉiam dir'is al la patr'o. — Di'o favor'u ni'n, mi dir'is. — Ni hav'as nur ĉi tiu'n fil'in'o'n, kaj ni dev'as bon'e gard'i ŝi'n. Li est'as iom mol'kor'a, vi'a patr'o, kiom bon'a li krom'e ankaŭ est'as. Est'as bon'e, ke li pren'as la konsil'o'n, kie li trov'as ĝi'n, kaj tio est'as en la vort'o de Di'o.

Sed kiam Synnøve pens'is pri la patr'o kaj memor'is, kiel bon'a li ĉiam est'is, ŝi eĉ pli fort'e dev'is lukt'i kontraŭ la larm'o'j. Kaj nun ŝi ne pov'is re'prem'i ili'n . . . ŝi ek'plor'is.

—Ĉu vi plor'as? demand'is la patr'in'o kaj rigard'is al ŝi, sed ne sukces'is vid'i ŝi'a'j'n okul'o'j'n.

—Jes . . . mi pens'is pri pa'ĉj'o, kaj do . . . Kaj nun la larm'o'j torent'is.

—Sed, kar'a infan'o, kio'n vi hav'as?

mi ne bon'e sci'as . . . mi emoci'iĝ'is tiel . . . se sur'voj'e io okaz'us al li, singult'is Synnøve.

—Kiel vi nur pov'as parol'i tiel! dir'is la patr'in'o. — Kio pov'us okaz'i al li . . . ? La voj'o est'as bon'a ĝis la urb'o . . .

—Jes, sed pens'u nur . . . kiel . . . okaz'is al la ali'a, singult'is Synnøve.

—Jes, al tiu . . . ! Sed vi'a patr'o, mi opini'as, ne vetur'as kiel idiot'o. Li re'ven'os san'a kaj bon'fart'a . . . se Di'o ne pren'os si'a'n favor'o'n de li.

Sed tiu'j larm'o'j, kiu'j tut'e ne vol'is ĉes'i flu'ad'i, don'is al la patr'in'o i'o'n por pens'i kaj subit'e ŝi dir'is: —En la mond'o est'as mult'a'j afer'o'j, kiu'j'n port'i est'as mal'facil'e, sed oni konsol'u si'n per la pens'o, ke pov'us est'i eĉ mult'e pli mal'facil'e.

tio est'as mizer'a konsol'o, dir'is Synnøve kaj plor'is kor'ŝir'e.

La patr'in'o, kiu ne tut'e kuraĝ'is dir'i tio'n, kio'n ŝi hav'is en rezerv'o, nur respond'is: —La Di'sinjor'o direkt'as mult'a'j'n afer'o'j'n en tut'e vid'ebl'a manier'o, kaj tiel okaz'is cert'e ĉi'foj'e ankaŭ.

Dir'int'e tio'n, ŝi lev'iĝ'is, ĉar la bov'in'o'j ek'blek'is sur la alt'aĵ'o, la sonor'il'o'j tint'is, la knab'o'j blov'is la korn'o'j'n kaj la best'ar'o mal'rapid'e ven'is mal'supr'e'n. La brut'o'j est'is sat'a'j kaj tial pac'a'j. Ŝi star'is kaj atend'is moment'o'n, tiam ŝi pet'is al Synnøve akompan'i ŝi'n renkont'e al la best'o'j.

Synnøve nun ankaŭ lev'is si'n kaj sekv'is la patr'in'o'n, sed ŝi progres'is nur mal'rapid'e.

Kar'e'n Solbakken nun est'is okup'at'a salut'i si'a'n greg'o'n.

Unu bov'in'o post la ali'a al'ven'is. Ili re'kon'is ŝi'n kaj blek'is, ŝi kares'is ili'n, parol'is kun ili kaj re'ĝoj'iĝ'is, kiam ŝi vid'is, kiel bon'e ili ĉiu'j fart'as.

Aĥjes, ŝi dir'is. — La Sinjor'o ne for'las'as tiu'n, kiu ne for'las'as Li'n.

Ŝi help'is al Synnøve en'pel'i la brut'ar'o'n, ĉar hodiaŭ Synnøve ĉie progres'is nur mal'rapid'e. La patr'in'o alud'is tio'n, sed help'is al ŝi ankaŭ ĉe la melk'ad'o, kvankam ŝi tial rest'is pli long'e ol ŝi intenc'is. Kiam la lakt'o est'is filtr'it'a, la patr'in'o pret'ig'is si'n por for'ir'i. Synnøve vol'is akompan'i ŝi'n part'o'n de la voj'o.

—Ne, ne! dir'is la patr'in'o. — Vi cert'e est'as lac'a kaj bezon'as ripoz'o'n. Nun ŝi pren'is la mal'plen'a'n korb'o'n, don'is man'o'n al Synnøve, kaj dir'is firm'e rigard'ant'e ŝi'n. — Mi baldaŭ re'ven'os, por vid'i kiel vi fart'as . . . Serĉ'u vi'a'n fort'o'n ĉe ni kaj ne pens'u pri ali'a'j.

Apenaŭ la patr'in'o est'is mal'aper'int'a, Synnøve ek'cerb'um'is, kiel send'i plej rapid'e komunik'o'n al Granlien. Ŝi al'vok'is la frat'o'n de Torbjørn por send'i li'n. Sed kiam tiu ven'is, ŝi ne kuraĝ'is mal'kaŝ'i si'n al li kaj tial dir'is. — Est'is neni'o. Ŝi pri'pens'is mem ir'i, ĉar cert'ec'o'n ŝi hav'u. Ne est'is amik'e de Ingrid ne send'i al ŝi sci'ig'o'n. La nokt'o est'is tut'e klar'a, kaj la bien'o ne est'is tiom mal'proksim'a, ke ŝi ne pov'us marŝ'i tie'n, precip'e se tia kaŭz'o tir'as. Kiam ŝi nun sid'is tie kaj pri'pens'is tio'n, re'ven'is en ŝi'a'n kap'o'n ĉiu'j vort'o'j, kiu'j'n la patr'in'o dir'is, tial la plor'ad'o de'nov'e komenc'ig'is. Sed nun ŝi ne pli long'e hezit'is. Ŝi sur'met'is tuk'o'n kaj ek'ir'is sur flank'a voj'o, por ke la knab'o'j ne rimark'u i'o'n.

Ju pli ŝi progres'is des pli ŝi rapid'is, kaj baldaŭ ŝi ek'kur'is sur la voj'et'o, tiel ke ŝton'et'o'j ne'fiks'a'j ek'rul'iĝ'is kaj tim'ig'is ŝi'n. Kvankam ŝi sci'is, ke nur est'as la rul'iĝ'ant'a'j ŝton'o'j, est'is al ŝi kvazaŭ iu est'us proksim'a. Ŝi halt'is kaj aŭskult'is. Ne, est'is neni'o. Ŝi daŭr'ig'is kur'i kaj eĉ pli rapid'e ol antaŭ'e. Salt'ant'e, ŝi subit'e tuŝ'is grand'a'n ŝton'o'n, kiu part'e kuŝ'is en la ter'o. La ŝton'o liber'iĝ'is, ek'rul'iĝ'is preter ŝi kaj mal'supr'e'n. Ĝi far'is eg'a'n bru'o'n, krak'is kaj tondr'is en la arbust'o'j. Ŝi ek'tim'is, sed ŝi eĉ pli tim'iĝ'is, kiam mal'supr'e sur la voj'o ŝi ver'e vid'is iu'n lev'iĝ'i kaj mov'iĝ'i.

Unu'e ŝi kred'is, ke est'as sovaĝ'a best'o. Ŝi ek'halt'is kaj re'ten'is la spir'o'n. . . . La io sur la voj'o ankaŭ halt'is. — Ho-ooo-i! aŭd'iĝ'is. Est'is la patr'in'o. La unu'a, kio'n Synnøve far'is, est'is salt'i flank'e'n kaj kaŝ'iĝ'i. Ŝi sid'is dum moment'o por atend'i kaj observ'i, ĉu la patr'in'o ek'kon'is ŝi'n kaj re'ven'as, sed tio'n ŝi ne far'is. Ŝi atend'is krom'a'n temp'et'o'n, ke la patr'in'o marŝ'u sufiĉ'a'n distanc'o'n. Kiam ŝi post'e daŭr'ig'is, ŝi ir'is mal'rapid'e, baldaŭ ŝi proksim'iĝ'is al la dom'o'j. Kiam ŝi vid'is la dom'o'j'n, ŝi sent'is de'nov'e angor'o'n, kaj ju pli ŝi proksim'iĝ'is des pli ĝi prem'is. Ĉio est'is silent'a, labor'il'o'j star'is kontraŭ la mur'o'j, hak'it'a lign'o kuŝ'is stapl'it'a kaj la hak'il'o est'is bat'it'a en la blok'o'n. Ŝi pas'is ĉio'n kaj ir'is al la pord'o. Tie ŝi re'foj'e halt'is, rigard'is ĉirkaŭ'e'n kaj aŭskult'is; neni'o est'is aŭd'ebl'a. Kaj kiam ŝi nun star'is kaj ne sci'is, ĉu ŝi ir'u al Ingrid en la sub'tegment'ej'o'n aŭ ne, ven'is al ŝi la pens'o, ke tia cert'e est'is la nokt'o, kiam antaŭ kelk'a'j jar'o'j Torbjørn ir'is trans'e'n kaj plant'is ŝi'a'j'n flor'o'j'n. Rapid'e ŝi de'met'is la ŝu'o'j'n kaj ŝtel'ir'is supr'e'n laŭ la ŝtup'ar'o.

Ingrid tre ek'tim'is, kiam ŝi vek'iĝ'is kaj vid'is, ke est'as Synnøve, kiu vek'is ŝi'n.

—Kiel li fart'as? flustr'is Synnøve.

Nun Ingrid vid'is klar'e, kaj ŝi vol'is vest'i si'n por evit'i tuj'a'n respond'o'n. Sed Synnøve ek'sid'is sur la lit'rand'o, pet'is ŝi'n rest'i kuŝ'ant'a kaj ripet'is si'a'n demand'o'n.

—Nun li fart'as pli bon'e, dir'is Ingrid. — Mi baldaŭ re'ven'os al vi.

—Kar'a Ingrid, ne kaŝ'u i'o'n? Vi ne pov'as raport'i mal'bon'o'n, kiu'n mi ne jam imag'is eĉ pli terur'a.

Ingrid ankoraŭ klopod'is evit'i la ver'o'n, sed la tim'o de Synnøve pel'is ŝi'n kaj al ŝi ne rest'is ŝanc'o pretekst'ad'i.

Flustr'e ven'is la demand'o'j, flustr'e la respond'o'j. En la profund'a silent'o la demand'o'j kaj respond'o'j son'is eĉ pli serioz'e. Tiel iĝ'is unu el la tiel solen'a'j hor'o'j, en kiu'j oni kuraĝ'as rigard'i eĉ al la plej terur'a ver'o rekt'e en la okul'o'j'n.

Ambaŭ kred'is kompren'i, ke ĉio'kaz'e la kulp'o de Torbjørn est'is et'a, kaj ke neni'o mal'bon'a de li'a flank'o star'is inter li kaj ili'a simpati'o. Ambaŭ plor'ad'is sen'rezerv'e, sed silent'e . . . sed plej kor'tuŝ'e plor'is Synnøve. Ŝi sid'is tut'e kaŭr'e sur la lit'rand'o.

Ingrid prov'is re'seren'ig'i ŝi'n, memor'ig'ant'e kiom da ĝoj'o ili tri kun'e jam hav'is, sed tiam okaz'is, kiel oft'e okaz'as, ke ĉiu et'a memor'o pri sun'bril'a'j tag'o'j en zorg'o plen'a hor'o fand'iĝ'as al larm'o'j.

—Ĉu li demand'is pri mi? flustr'is Synnøve.

—Li preskaŭ ne parol'is.

Ingrid nun memor'is pri la leter'et'o, kaj tio komenc'is prem'i ŝi'n.

—Ĉu li do ne em'as parol'i?

—Mi ne sci'as, ĉu li em'as . . . ebl'e li des pli mult'e pens'as.

—Ĉu li leg'as?

—La patr'in'o voĉ'leg'is al li, kaj nun ŝi dev'as far'i tio'n ĉiu'tag'e.

—Kio'n li do dir'as?

—Mi ja jam dir'is, ke li apenaŭ parol'as. Li kuŝ'as kaj rigard'as antaŭ si'n.

—Ĉu li kuŝ'as en la pentr'it'a ĉambr'o?

—Jes.

—Ĉu kun la vizaĝ'o al la fenestr'o?

—Jes.

Ambaŭ silent'is temp'et'o'n. Post'e Ingrid dir'is. — La mal'grand'a Sankt'a-Johano lud'il'o, kiu'n vi iam donac'is al li, pend'as en la fenestr'o kaj turn'iĝ'as.

—Jes, nun est'as klar'e al mi, dir'is Synnøve subit'e kun emfaz'o. — Neniam iu en la mond'o ig'u mi'n las'i li'n, ven'u do kio ven'u!

Ingrid sent'is angor'o'n.

—La kurac'ist'o ne sci'as, ĉu li iam re'e est'os san'a, ŝi flustr'is.

Nun Synnøve lev'is la kap'o'n kaj, sub'prem'ant'e la larm'o'j'n, ŝi rigard'is al Ingrid sen dir'i vort'o'n. Post'e ŝi re'e klin'is la kap'o'n kaj medit'ant'e rest'is sur la lit'rand'o. La last'a'j larm'o'j flu'is trans la vang'o'j'n, sed nov'a'j ne ven'is. Ŝi inter'plekt'is la man'o'j'n kaj sid'is sen'mov'a . . . est'is kvazaŭ ŝi form'us grav'a'n decid'o'n. Subit'e ŝi lev'iĝ'is rid'et'ant'e, klin'iĝ'is al Ingrid kaj don'is al ŝi long'a'n, varm'a'n kis'o'n.

—Se li est'os sen'help'a, mi fleg'os li'n. Nun mi parol'os kun mi'a'j ge'patr'o'j.

Tio tre tuŝ'is Ingrid, sed antaŭ ol ŝi sukces'is dir'i i'o'n, ŝi sent'is si'a'n man'o'n kapt'it'a.

—Ĝis la re'vid'o, Ingrid. Nun mi ir'u sol'a supr'e'n. Rapid'e ŝi for'turn'iĝ'is por ir'i.

—Jen est'as leter'et'o, flustr'is Ingrid.

—Leter'et'o? demand'is Synnøve.

Ingrid jam lev'iĝ'is, aper'ig'is la paper'o'n kaj ir'is kun ĝi al Synnøve. Per la mal'dekstr'a man'o ŝov'ant'e ĝi'n en ŝi'a'n bluz'o'n, ŝi met'is la dekstr'a'n brak'o'n ĉirkaŭ la nuk'o de la amik'in'o kaj re'don'is al ŝi la kis'o'n. Synnøve sent'is ŝi'a'j'n larm'o'j'n fal'i, grand'a'j kaj varm'a'j, sur si'a'n viz'ag'o'n. Post'e Ingrid ŝov'is ŝi'n delikat'e tra la pord'o kaj ferm'is ĝi'n. Ŝi ne kuraĝ'is vid'i tio'n, kio ven'os.

Synnøve ŝtel'ir'is en ŝtrump'o'j mal'supr'e'n laŭ la ŝtup'ar'o. Sed, ĉar sam'temp'e mult'a'j pens'o'j okup'is si'n, ŝi mal'si'n'gard'e bru'is. Ŝi ek'tim'is, rapid'is tra la koridor'o kaj kur'is, kun la ŝu'o'j en la man'o, preter la dom'o'j tra la kamp'o'j ĝis la bar'il'o. Tie ŝi halt'is kaj sur'met'is la ŝu'o'j'n. Post'e ŝi ek'ir'is rapid'paŝ'e supr'e'n sur la mont'o'n. Ŝi'a sang'o puls'is rapid'e. Ŝi ir'is pli kaj pli rapid'e, ĝis kiam ŝi fin'e est'is lac'a kaj dev'is ek'sid'i. Kaj tiam ŝi memor'is la leter'et'o'n.

Kiam la post'a'n maten'o'n la paŝt'hund'o ek'boj'is, la bub'o'j vek'iĝ'is kaj la bov'in'o'j est'is melk'ot'a'j, Synnøve ankoraŭ ne re'ven'is.

Kiam la knab'o'j star'is kaj mir'ig'it'e prov'is diven'i, kie ŝi pov'us est'i . . . kiam ili konstat'is, ke ŝi la tut'a'n nokt'o'n ne est'is en la lit'o . . . tiam aper'is Synnøve. Ŝi est'is pal'a kaj silent'a. Sen dir'i vort'o'n ŝi prepar'is la maten'manĝ'o'n por la bub'o'j, met'is al ili la proviz'o'j'n por la tag'o en la uj'o'j'n kaj help'is ĉe la melk'ad'o.

La nebul'o kuŝ'is ankoraŭ prem'e sur la mal'alt'a mont'krest'o. Sur la tut'a ru ̧bruna paŝt'ej'o bril'is ros'er'o'j en la erik'o. Est'is mal'varm'et'e. Kaj kiam la hund'o boj'is, eĥ'is de la najbar'a'j alt'aĵ'o'j. La bov'in'o'j est'is el'las'at'a'j. Ili blek'is en la freŝ'a aer'o. Bov'in'o post bov'in'o ir'is al la bar'il'o. Tie sid'is la hund'o kaj akcept'is ili'n. Ĝi halt'ig'is ili'n ĝis kiam ĉiu'j est'is kun'e, tiam ĝi las'is ili'n el'ir'i. La sonor'et'ad'o tint'is trans la mont'krest'o'j'n, la hund'o boj'is kuraĝ'e kaj la bub'o'j konkurs'is per plej fort'a korn'blov'ad'o.

Tiu'n bru'o'n Synnøve for'las'is kaj ir'is al la lok'o sur la dekliv'o, kie Ingrid kaj ŝi kutim'is sid'i. Ŝi ne plor'is. Tut'e silent'a ŝi sid'is, rigard'is mal'proksim'e'n kaj de temp'o al temp'o aŭskult'is la bru'o'n, kiu nun est'is mal'proksim'a kaj harmoni'a.

Dum'e ŝi ek'kant'is, en la komenc'o mal'laŭt'e, post'e laŭt'et'e kaj fin'e per plen'a, klar'a voĉ'o. Ŝi verk'is la kant'o'n laŭ ritm'o de ali'a, kiu'n ŝi kon'is de la infan'aĝ'o.

Pro la pas'int'o nun dank'as mi, pro lud’ en rond'o'j, en pin'arb'ar'o'j.

Mi pens'is: ĉiam ja daŭr'os ĝi ĝis griz'iĝ'int'a'j la har'o'j.

La lud'o daŭr'os — do pens'is mi — el la hel verd'a betul kresk'ej'o al la alt'aĵ'o'j de l’ sun'radi’, al ru ̧kolora preĝ'ej'o.

Atend'is oft'e mi en vesper’ de l’ abi'ar'o atend'is ĝoj'o'n, sed kuŝ'is ombr'o de l’ mont’ sur ter’ kaj vi ne trov'is la voj'o'n.

Mi atend'ad'is kun la imag’: Li cert'e ven'os en la vesper'o.

Kaj tag'o pas'is, kaj ven'is tag’, sed est'is sam'a afer'o.

Al'kutim'iĝ'is jam la okul’ al ripet'ad'o de l’ sam'a mov'o, al'tir'as ĝi'n sam'a kor'regul’, kaj ard'as ĝi sub la brov'o.

Jen cert'a lok'o de la konsol’ en la preĝ'ej'o por la anim'o, sed mi'n mal'help'as kontraŭ'a vol’, — li sid'as en la proksim'o!

Mi sci'as, kiu tra la arb'ar’ prepar'is voj'o'n por la okul'o inter la hejm'o'j de homopar’ laŭ la anim'a postul'o.

Mi sci'as, kiu por la hom'ar’ kun'met'is seĝ'o'j'n en sankt'a lok'o, por ke al'ven'u la homopar’ laŭ la altar'a al'vok'o.

Sep'a Ĉapitr'o

Kelk'a'n temp'o'n post'e Guttorm kaj Kar'e'n sid'is en la grand'a, hel'a ĉambr'o sur Solbakken kaj voĉ'leg'is reciprok'e el kelk'a'j nov'a'j libr'o'j, kiu'j'n ili ricev'is el la urb'o.

Maten'e ili est'is en la preĝ'ej'o, ĉar est'is dimanĉ'o. Post'e ili promen'is tra la kamp'ar'o por vid'i la stat'o'n de la gren'ar'o kaj pri'pens'i, kiu'j kamp'o'j ven'ont'jar'e ripoz'u kaj kiu'j est'u en kultur'o. Ili est'is promen'int'a'j de unu kamp'o al ali'a, kaj ŝajn'is al ili, ke la bien'o bon'e prosper'is dum ili'a mastr'um'ad'o.

—Di'o sci'as, kiel ĝi aspekt'os, kiam ni est'os for! est'is dir'int'a Kar'e'n.

Tiam Guttorm pet'is ŝi'n kun'ir'i en la dom'o'n por leg'i la nov'a'j'n libr'o'j'n. — Ĉar oni ag'as saĝ'e de'ten'i si'n de tia'j pens'o'j.

Nun la libr'o'j est'is rigard'it'a'j kaj Kar'e'n opini'is, ke la mal'nov'a'j est'is pli bon'a'j. — La nun'a'j verk'ist'o'j ĉiam nur kopi'as la mal'nov'a'j'n libr'o'j'n, ŝi dir'is.

—Ebl'e est'as ver'o en tio, li respond'is. — Hodiaŭ en la preĝ'ej'o Sæmund dir'is al mi: la infan'o'j est'as nur'a re'karn'iĝ'o de la ge'patr'o'j.

—Jes, vi kaj Sæmund inter'parol'is mult'e hodiaŭ.

Sæmund est'as saĝ'a vir'o.

—Sed li viv'as tro mal'mult'e en si'a Sinjor'o kaj Sav'ant'o, mi tim'as.

Al tio Guttorm ne respond'is.

—Kie rest'is Synnøve, demand'is la patr'in'o.

—Ŝi est'as en la sub'tegment'o, li respond'is.

—Antaŭ'e vi ja sid'is kun'e kun ŝi . . . Kiel ŝi fart'is?

Hm, ja . . .

—Ne est'as bon'e, ke vi las'is ŝi'n tie sol'a.

—Iu ven'is.

La sinjor'in'o silent'is moment'o'n.

—Kiu ven'is?

Ingrid Granlien.

—Mi kred'is, ke ŝi ankoraŭ est'as sur la paŝt'ej'o.

—Ŝi est'as hejm'e hodiaŭ, por ke ŝi'a patr'in'o ir'u en la preĝ'ej'o'n.

—Jes, ja ankaŭ ŝi'n ni vid'is tie hodiaŭ.

—Ŝi hav'as mult'a'n labor'o'n.

—Tio'n ankaŭ ali'a'j hav'as. Oni tamen ating'as, kio'n oni sopir'as.

Al tio Guttorm ne respond'is. Post moment'o Kar'e'n dir'is: —Hodiaŭ ĉiu'j Granlienanoj est'is tie, escept'e de Ingrid.

—Jes, ver'ŝajn'e por akompan'i Torbjørn ĉe li'a unu'a vizit'o.

—Li aspekt'is mal'bon'a.

—Pli bon'a ol atend'ebl'e. Mi mir'is, ke li fart'as tiel bon'e.

— Jes, li'a sovaĝ'ec'o pun'iĝ'is.

Guttorm rigard'is antaŭ si'n. — Li ja est'as tiel jun'a ankoraŭ . . .

—Li ne hav'as bon'a'n fundament'o'n. Oni neniam pov'as fid'i li'n trankvil'e.

Guttorm sid'is kaj hav'is la kubut'o'j'n sur la tabl'o. Per la man'o'j li turn'ad'is libr'o'n. Nun li mal'ferm'is ĝi'n kaj kvazaŭ ek'leg'ant'e, li dir'is la vort'o'j'n: —Laŭ oni'dir'o li est'as tut'e cert'a, ke li re'hav'os si'a'n plen'a'n san'o'n. Nun la patr'in'o ankaŭ pren'is libr'o'n.

—Tio est'as dezir'ind'a por tiel bel'a knab'o, ŝi dir'is. — Ni'a Di'sinjor'o instru'u li'n uz'i ĝi'n pli bon'e.

Ili ambaŭ leg'is, tiam dir'is Guttorm, dum kiam li turn'is foli'o'n. — Li rigard'is al ŝi eĉ ne unu foj'o'n hodiaŭ.

—Ne, mi ankaŭ rimark'is, ke li sid'is tut'e sen'mov'a en la seĝ'ej'o, ĝis kiam ŝi est'is for.

Temp'et'o'n post'e Guttorm dir'is, —Ĉu vi kred'as, ke li forges'os ŝi'n?

—Tio est'us ĉiu'okaz'e plej bon'e.

Guttorm daŭr'ig'is leg'i. La edz'in'o foli'um'ad'is.

—Mi ne ŝat'as, ke Ingrid rest'as tiel long'e, ŝi dir'is.

Synnøve ne hav'as ali'a'j'n por inter'parol'i.

—Ŝi hav'as ni'n.

Guttorm rigard'is al ŝi.

—Ni ne est'u tro sever'a'j.

La edz'in'o unu'e silent'is, sed post moment'o ŝi dir'is: —Mi neniam mal'permes'is al ŝi.

Guttorm ferm'is la libr'o'n, lev'iĝ'is kaj rigard'is ekster'e'n tra la fenestr'o.

—Jen ir'as Ingrid, li dir'is.

Apenaŭ la patr'in'o est'is aŭd'int'a tio'n, ŝi rapid'is el la ĉambr'o. Guttorm plu long'e star'is apud la fenestr'o.

Post'e li turn'iĝ'is kaj ir'is tie'n kaj re'e'n en la ĉambr'o. La edz'in'o re'ven'is. Li halt'is.

—Jes, est'is kiel mi pens'is, ŝi dir'is. — Synnøve sid'as supr'e kaj plor'ad'as, sed ek'serĉ'as en si'a kest'o, kiam mi ven'as. Post'e ŝi daŭr'ig'is ne'ant'e per la kap'o. — Ver'e, ne est'as bon'e, ke Ingrid vizit'as ŝi'n.

Ŝi komenc'is prepar'i la vesper'mang'o'n. Ŝi oft'e el'ir'is kaj re'ven'is. Kiam ŝi foj'e ĝust'e est'is ekster'e, Synnøve ven'is silent'e. Ŝi est'is ruĝ'a pro plor'ad'o. Pas'ant'e la patr'o'n, ŝi rigard'is en li'a'j'n okul'o'j'n. Ĉe la tabl'o ŝi ek'sid'is kaj pren'is libr'o'n. Iom post'e ŝi ferm'is ĝi'n kaj ir'is al la patr'in'o kaj demand'is, ĉu ŝi help'u al ŝi.

—Jes, help'u, est'is la respond'o. — Labor'i est'as ĉiam bon'e.

Est'is ŝi'a vic'o aranĝ'i la tabl'o'n, kiu star'is proksim'e al la fenestr'o. La patr'o, ir'int'e tie'n kaj re'e'n, nun paŝ'is al la fenestr'o kaj rigard'is ekster'e'n.

—Mi kred'as, ke re'lev'iĝ'os la horde'o, kiu'n la pluv'o ter'e'n bat'is, li dir'is.

Synnøve ek'star'is apud li kaj ankaŭ el'rigard'is. Li turn'iĝ'is. La edz'in'o ĝust'e est'is en la ĉambr'o, tial li nur delikat'e tuŝ'is ŝi'a'j'n har'o'j'n kaj de'nov'e ir'is tie'n kaj re'e'n.

Ili manĝ'is, neni'u parol'is.

Tiu'n tag'o'n la patr'in'o leg'is la preĝ'o'n antaŭ kaj post la manĝ'o. Lev'iĝ'int'e, ŝi propon'is, ke ili leg'u kaj kant'u. Tio'n ili far'is. — La vort'o de Di'o don'as pac'o'n, kaj tio ja est'as la plej grand'a ben'o en la dom'o. Sam'temp'e la patr'in'o rigard'is al Synnøve, kies okul'o'j est'is mal'lev'it'a'j. — Nun mi rakont'u histori'o'n, ŝi daŭr'ig'is. — Ĝi est'as ver'a . . . ĉiu vort'o, kaj valor'a por tiu, kiu em'as pri'pens'i ĝi'n.

Kaj nun ŝi ek'rakont'is, —En mi'a jun'aĝ'o viv'is knab'in'o en Haŭg. Ŝi est'is la nep'in'o de mal'jun'a, kler'a vilaĝ'estr'o. Li pren'is ŝi'n fru'e al si.

Ŝi est'u al li ĝoj'o en la tag'o'j la mal'jun'ec'o. Li instru'is ŝi'n kompren'ebl'e pri la vort'o de Di'o kaj bon'a'j mor'o'j. Ŝi lern'is facil'e kaj ĝoj'is pri la sci'o. Baldaŭ ŝi est'is pli lert'a ol ni ali'a'j. Dek'kvin'jar'a ŝi sci'is skrib'i kaj kalkul'i kaj kon'is parker'e si'a'j'n lern'o'libr'o'j'n, krom'e 25 ĉapitr'o'j'n el la bibli'o. Mi memor'as tio'n kvazaŭ ĝi okaz'is hieraŭ. Ŝi pli em'is leg'i ol danc'i, tial oni mal'oft'e vid'is ŝi'n en amuz'ej'o'j, sed oft'e en la sub'tegment'o de la av'o, kie li'a'j mult'a'j libr'o'j est'is. Tiel okaz'is, ke ĉiam kiam ni renkont'is ŝi'n, ŝi ŝajn'is est'i tut'e en'pens'a, kaj ni dir'is unu al ali'a. — Se ni nur est'us tiel saĝ'a'j kiel est'as Kar'e'n Haŭgen.

Ĉar ŝi est'os la hered'ant'in'o de la av'o, mult'a'j bon'a'j jun'ul'o'j propon'is si'n al ŝi. Al ĉiu'j ŝi ne'is. En tiu temp'o la fil'o de la pastr'o ven'is hejm'e'n de la universitat'o. Li ne sukces'is ĉe la ekzamen'o, ĉar li pli em'is al sovaĝ'ec'o kaj mal'bon'aĵ'o'j ol al bon'a'j far'o'j kaj li eĉ drink'ad'is.

—Est'u si'n'gard'a antaŭ li! dir'is la mal'jun'a vilaĝ'estr'o. — Mi hav'is mult'e da kontakt'o kun la alt'rang'ul'o'j, kaj est'as mi'a spert'o, ke ili pli mal'mult'e merit'as ni'a'n fid'o'n ol la kamp'ar'an'o'j.

Kar'e'n ĉiam aŭskult'is li'a'j'n konsil'o'j'n . . . kaj kiam post'e ŝi okaz'e renkont'is la pastr'id'o'n, ŝi evit'is li'n.

—Ir'u nur, ŝi dir'is. — Vi ne hav'as ŝanc'o'n.

Sed li daŭr'ig'is persekut'i ŝi'n, kaj tial ŝi fin'e dev'is aŭskult'i li'n. Li est'is bel'a jun'ul'o, sed kiam li dir'is, ke li ne pov'as viv'i sen ŝi, ŝi for'kur'is tim'ig'it'a. Li vag'is ĉirkaŭ la dom'o, sed ŝi ne el'ven'is. Li star'is antaŭ ŝi'a fenestr'o nokt'e, sed ŝi ne montr'is si'n. Li dir'is, ke li nun vol'as fin'i si'a'n viv'o'n, sed tio'n Kar'e'n ŝajn'is sci'i pli bon'e.

Li re'e drink'ad'is.

—Atent'u, dir'is la av'o. — Ĉio est'as nur la ruz'ec'o de la Diabl'o.

Nu, iu'n tag'o'n la jun'ul'o star'is mez'e de ŝi'a ĉambr'o.

Neni'u sci'is, kiel li sukces'is en'ir'i.

—Nun mi murd'os vi'n, li dir'is.

—Bon'vol'u, se vi hav'as la kuraĝ'o'n, ŝi respond'is.

Sed li ek'plor'is kaj dir'is, ke est'as en ŝi'a pov'o, far'i el li taŭg'a'n hom'o'n.

—Ĉu vi pov'us las'i dum du'on'a jar'o la drink'ad'o'n? ŝi demand'is.

Kaj du'on'a'n jar'o'n li absolut'e abstin'ad'is.

—Ĉu vi nun fid'as? li demand'is.

—Ne antaŭ ol vi dum du'on'a jar'o est'os las'int'a ĉiu'j'n bakĥanali'o'j'n kaj amuz'o'j'n.

Li far'is tio'n.

—Ĉu vi nun fid'as? li demand'is.

—Ne pli fru'e ol vi est'os akir'int'a pastr'ec'o'n! Li akir'is ĝi'n. Jar'o'n post'e li re'ven'is kiel konsekr'it'a pastr'o.

—Ĉu vi nun fid'as? li demand'is kaj eĉ sur'hav'is rob'o'n kaj kol'um'o'n.

—Nun mi vol'as aŭd'i vi'n predik'i kelk'a'j'n foj'o'j'n, respond'is Kar'e'n.

Kaj tio'n li far'is, pur'a kaj edif'a, kiel dec'as por serv'ist'o de la Sinjor'o. Li parol'is pri si'a person'a pek'em'o kaj kiel facil'e est'as venk'i, se oni nur kuraĝ'e komenc'as, kaj kiel juvel'a est'as la vort'o de Di'o, se oni ek'trov'as ĝi'n.

Nun li re'e ir'is al Kar'e'n.

—Nun mi kred'as, ke vi viv'as laŭ vi'a propr'a instru'o, dir'is Kar'e'n. — Nun mi dir'u al vi, ke de tri jar'o'j mi est'as la fianĉ'in'o de mi'a kuz'o Anders Haŭgen. Ven'ont'a'n dimanĉ'o'n vi anonc'u ni'a'n ge'edz'iĝ'o'n en la preĝ'ej'o.

Ĉi tie la patr'in'o halt'is. Komenc'e Synnøve nur kun mal'mult'a interes'o sekv'is la rakont'o'n, sed post'e kresk'is ŝi'a interes'o per ĉiu vort'o.

—Ĉu neni'o pli'a? ŝi demand'is tut'e ekscit'it'a.

—Ne! respond'is la patr'in'o.

Guttorm rigard'is la edz'in'o'n. Tiu en embaras'o rigard'is flank'e'n kaj daŭr'ig'is post moment'o, dum ŝi'a'j fingr'o'j glit'is sur la tabl'o: —Pov'us ven'i iom pli . . . sed tio ne koncern'as ni'a'n afer'o'n.

—Ĉu est'as la fin'o? demand'is Synnøve, turn'ant'e si'n al la patr'o, kiu ŝajn'is sci'i pli.

—Ne . . . ne tut'e, sed kiel la patr'in'o dir'is. — La rest'o ne koncern'as ni'a'n afer'o'n.

—Kiel li fart'is post'e? demand'is Synnøve.

—Jes, ĝust'e tio est'as la problem'o, dir'is la patr'o kaj rigard'is la patr'in'o'n. Tiu dors'apog'e sid'is kontraŭ la mur'o kaj rigard'is ili'n ambaŭ.

—Ĉu li viv'is en eg'a mal'feliĉ'o? demand'is Synnøve flustr'e.

—Ni dev'as fin'i, kie la fin'o est'as, dir'is la patr'in'o kaj lev'iĝ'is. La patr'o ankaŭ lev'iĝ'is, kaj iom post'e Synnøve ankaŭ.

Ok'a Ĉapitr'o

Kelk'a'j'n semajn'o'j'n post'e ĉiu'j loĝ'ant'o'j de Solbakken jam fru'maten'e prepar'is si'n por ir'i preĝ'ej'e'n. Est'is la konfirmaci'a tag'o, kiu ĉi tiu'n jar'o'n est'is pli fru'e ol ĝeneral'e. Ĉe tia okaz'o oni ŝlos'is la dom'o'j'n, ĉar neni'u rest'u hejm'e. Ili ne vol'is vetur'i, ĉar la veter'o est'is klar'a, kvankam mal'varm'et'a kaj iom vent'et'a en la maten'o. La komenc'o promes'is bel'a'n tag'o'n.

La voj'o konduk'is tra la val'o preter Granlien kaj mal'antaŭ la dom'o'j dekstr'e'n. Kvar'on'mejl'o'n mal'proksim'e star'is la preĝ'ej'o. La gren'o plej mult'lok'e jam est'is falĉ'it'a kaj garb'ig'it'a. Mult'a'j el la bov'in'o'j jam est'is ven'ig'it'a'j de la mont'o'j kaj nun lig'it'a'j paŝt'is si'n en la val'o. La kamp'o'j la du'a'n foj'o'n est'is verd'a'j, aŭ, kie est'is ne'fekund'a ter'o, ili est'is griz'blank'a'j. Ĉirkaŭ'e star'is la mult'kolor'a arb'ar'o: la betul'o'j jam est'is mal'san'et'a'j, la tremol'o'j tut'e pal'flav'a'j, la sorp'uj'o'j kun sek'a'j, ŝrump'a'j foli'o'j, sed kun frukt'o'j. Kelk'a'j'n tag'o'j'n fort'e pluv'is kaj la arbust'o'j apud la voj'o, ĝeneral'e polv'kovr'it'a'j, nun est'is lav'it'a'j kaj freŝ'a'j.

Sed la rok'mur'o'j komenc'is pli pez'e kuŝ'i super la val'o nun, kiam la aŭtun'o sen'vest'ig'is ili'n kaj far'is ili'n sever'a'j.

Kontraŭ'e la river'et'o'j: ili, kiu'j dum la somer'o nur okaz'e montr'is viv'et'o'n, nun ŝaŭm'is gaj'e kaj vant'a'j bru'eg'is val'e'n. La river'et'o de Granlien ir'is pli dign'e kaj pez'e, special'e mal'antaŭ la ŝton'o'j de Granlien, kie la rok'o'j subit'e ne plu vol'is kun'lud'i kaj re'tir'iĝ'is. Tie la river'et'o kolekt'is fort'o'n kaj flu'is tiel sibl'e, ke la rok'ar'o trem'is, kaj la rok'ar'o est'is pun'e lav'at'a pro la perfid'o. El la river'et'o ŝpruc'is mok'a akv'o'radi'o rekt'e en ĝi'a'n vizaĝ'o'n. Kelk'a'j arb'et'o'j sci'em'a'j, mizer'a'j, kiu'j proksim'iĝ'is al la abism'o, preskaŭ ŝir'iĝ'is en la kirl'o'n. Nun ili star'is kaj ĝem'is en la ban'o. La river'et'o est'is tre mal'ŝpar'em'a en tiu tag'o.

Torbjørn, li'a'j ge'patr'o'j, ambaŭ li'a'j ge'frat'o'j kaj la ceter'a'j dom'an'o'j ĵus pas'is kaj observ'is la lud'o'n. Torbjørn tut'e re'san'iĝ'is, kaj kiel antaŭ'e li help'is per fort'a'j man'o'j al la patr'o. La du nun konstant'e est'is kun'e, ankaŭ hodiaŭ. — Mi preskaŭ kred'as, ke la Solbakken-an'o'j marŝ'as tuj mal'antaŭ ni, dir'is la patr'o. Torbjørn ne rigard'is, sed la patr'in'o dir'is: —Jes, est'as ili . . . sed mi ne vid'as . . . ha jes, jen . . .

tut'e mal'antaŭ'e . . .

Aŭ la Granlien-an'o'j de nun ir'is pli rapid'e aŭ la Solbakken-an'o'j pli mal'rapid'e, ĉiu'kaz'e la distanc'o inter ili pli kaj pli grand'iĝ'is. Fin'e ili apenaŭ pov'is vid'i unu'j la ali'a'j'n. Ŝajn'e hodiaŭ est'os amas'kun'ven'o en la preĝ'ej'o. La long'a voj'o est'is plen'a de marŝ'ant'o'j, vetur'ant'o'j kaj rajd'ant'o'j, kiu'j cel'is la preĝ'ej'o'n. La ĉeval'o'j, kiu'j nun en la aŭtun'o est'is bon'e nutr'it'a'j, ne kutim'is est'i kun'e tiom ar'e, tial ili est'is petol'em'a'j kaj ekscit'it'a'j. Tio far'is la vetur'ad'o'n vigl'a, sed danĝer'a. Ju pli oni proksim'iĝ'is al la preĝ'ej'o, des pli da bru'o aŭd'iĝ'is de la ĉeval'o'j, ĉar ĉiu al'ir'ant'a hen'is al la ven'int'a'j. Tiu'j tir'is je la brid'o'j, danc'is sur la mal'antaŭ'a'j pied'o'j kaj hen'ad'is al la al'ven'ant'o'j. Ĉiu'j hund'o'j el la paroĥ'o, kiu'j tut'semajn'e viv'is sol'a'j hejm'e aŭskult'ant'e, faŭk'ant'e kaj provok'ant'e unu'j la ali'a'j'n, nun renkont'iĝ'is ĉe la preĝ'ej'o kaj tuj sovaĝ'e ek'batal'is, kelk'a'j du'op'e ali'a'j amas'e. La tut'a ĉirkaŭ'a kamp'ar'o est'is batal'ej'o. La hom'o'j star'is apud la preĝ'ej'a mur'o kaj la dom'o'j.

Ili flustr'e inter'babil'is kaj nur ŝtel'e rigard'is si'n reciprok'e. La voj'o preter la mur'o ne est'is larĝ'a kaj sur la ali'a flank'o dens'e star'is la dom'o'j. La vir'in'o'j ĝeneral'e star'is apud la mur'o kaj la vir'o'j vid'al'vid'e apud la dom'o'j. Nur pli mal'fru'e ili ir'is ali'flank'e'n. Eĉ kon'at'o'j ŝajn'ig'is ne'ek'kon'o'n antaŭ la dec'a salut'moment'o, escept'e, se nov'ven'int'o'j dev'is ek'star'i tiel proksim'e al ĉe'est'ant'o'j, ke salut'ad'o ne est'is evit'ebl'a. Sed tiam ili salut'is per mal'mult'a'j vort'o'j, kun la vizaĝ'o du'on'e for'turn'it'a. Post'e ĉiu'j ŝat'is re'tir'iĝ'i al la kutim'a'j lok'o'j.

Kiam la Granlien-an'o'j al'ven'is, est'is preskaŭ pli silent'e ol antaŭ'e. Sæmund ne renkont'is mult'a'j'n salut'end'ul'o'j'n, tial li rapid'e pas'is la vic'o'n. Kontraŭ'e la vir'in'o'j tuj hav'is inter'babil'o'n kaj rest'is ĉe la unu'a'j. Tio kaŭz'is, ke la vir'o'j, kiam oni en'ir'u, dev'is re'ir'i la tut'a'n vic'o'n, por akompan'i la vir'in'o'j'n. Sam'moment'e tri vetur'il'o'j, unu mal'antaŭ ali'a, ven'is pli rapid'e ol iu el la antaŭ'a'j kaj ne halt'is antaŭ ol ili est'is mez'e inter la hom'o'j. Sæmund kaj Torbjørn, kiu'j preskaŭ sub'vetur'il'iĝ'is, sam'temp'e lev'is la okul'o'j'n. En la unu'a vetur'il'o sid'is Knut Nordhaŭg kaj mal'jun'ul'o, en la du'a li'a frat'in'o kaj ŝi'a edz'o kaj en la tri'a la help'ist'ar'o. Patr'o kaj fil'o si'n rigard'is reciprok'e. La vizaĝ'o de Sæmund est'is mask'o, tiu de Torbjørn est'is tut'e pal'a. Kiam ili las'is la okul'o'j'n unu de la ali'a, ili vid'is la hom'o'j'n de Solbakken, kiu'j ek'star'is vid'al'vid'e por salut'i Ingeborg kaj Ingrid Granlien. La vetur'il'o'j ven'is inter ili'n.

La inter'parol'o halt'is. La okul'o'j sekv'is la ge'vetur'ant'o'j'n.

Daŭr'is temp'et'o'n, ĝis kiam la babil'ad'o re'e flu'is. Kiam post la surpriz'o ili re'e est'is trankvil'a'j kaj komenc'is ĉirkaŭ'rigard'i por trov'i trans'ir'ej'o'n, ili vid'is Sæmund kaj Torbjørn, kiu'j star'is kaj rigard'is al ili. Guttorm turn'is si'n flank'e'n, sed li'a edz'in'o tuj ek'observ'is Torbjørn por vid'i, kie'n li'a'j okul'o'j migr'as.

Synnøve, kies okul'o'j supoz'ebl'e renkont'is li'a'j'n, turn'is si'n al Ingrid kvazaŭ por salut'i ŝi'n, kvankam ŝi jam antaŭ'e far'is tio'n. Subit'e ili ĉiu'j sent'is, ke ili'a'j help'ist'o'j kaj kon'at'o'j observ'as ili'n. Nun Sæmund ir'is kaj kun for'turn'it'a vizaĝ'o pren'is la man'o'n de Guttorm: —Dank'o'n pro la antaŭ'a ĝentil'ec'o!

—Dank'o'n ankaŭ!

Sam'e salut'is la edz'in'o'j.

—Dank'o'n pro la antaŭ'a ĝentil'ec'o!

—Dank'o'n ankaŭ!

Ankaŭ ili ne lev'is la okul'o'j'n.

Torbjørn sekv'is la patr'o'n kaj salut'is sam'e. La patr'o nun ating'is Synnøve. Ŝi est'is la unu'a, kiu'n li rigard'is. Ŝi ankaŭ rigard'is li'n kaj forges'is dir'i: —Dank'o'n pro la antaŭ'a ĝentil'ec'o!

En tiu moment'o ven'is Torbjørn. Li dir'is neni'o'n . . .

ŝi dir'is neni'o'n. Reciprok'e ili pren'is la man'o'j'n . . . sen prem'o . . . ambaŭ kun mal'lev'it'a'j okul'o'j, al ambaŭ la pied'o'j kvazaŭ paraliz'iĝ'is.

—Cert'e est'os bel'a tag'o hodiaŭ, dir'is Kar'e'n Solbakken kaj rapid'e rigard'is de unu al la ali'a.

Est'is Sæmund, kiu respond'is: —Ha jes, ĉi tiu vent'o for'pel'os la nub'o'j'n.

—Bon'e por la gren'o, kiu atend'as sek'ec'o'n, dir'is Ingeborg Granlien kaj komenc'is bros'i li'a'n jak'o'n dors'flank'e, supoz'ebl'e ŝi kred'is, ke ĝi polv'um'iĝ'is.

—Ni'a Sinjor'o don'is al ni bon'a'n jar'o'n, sed est'as mal'cert'e, ĉu ni bon'e rikolt'os la tut'aĵ'o'n, daŭr'ig'is Kar'e'n Solbakken. Ŝi rigard'is al la du'o, kiu star'is ankoraŭ sen'mov'e.

—Tio de'pend'as de la labor'pov'o, dir'is Sæmund kaj turn'is si'n al ŝi tiel ke ŝi ne bon'e sukces'is rigard'i, kie'n ŝi vol'is. — Mi oft'e pri'pens'is, ke kelk'a'j bien'o'j kun'met'u si'a'n labor'pov'o'n, tiel cert'e est'us pli facil'e.

—Sed pov'us okaz'i, ke ambaŭ em'us el'uz'i la bel'a'n veter'o'n sam'temp'e, dir'is Kar'e'n kaj far'is paŝ'o'n flank'e'n.

—Jes, cert'e, dir'is Ingeborg kaj ek'star'is tuj apud si'a edz'o, tiel ke Kar'e'n ankaŭ nun ne pov'is rigard'i tie'n, kie'n ŝi dezir'is. — Sed en kelk'a'j lok'o'j la gren'o ja est'as matur'a pli fru'e ol en ali'a'j, Solbakken ekzempl'e oft'e antaŭ'as ni'n je dek kvar tag'o'j.

—Jes, do ni ja pov'us help'i ni'n reciprok'e, dir'is Guttorm kaj al'ir'is paŝ'o'n. Kar'e'n rapid'e rigard'is li'n. — Tamen est'as mult'a'j afer'o'j, kiu'j pov'us mal'help'i, li al'don'is.

—Cert'e, dir'is Kar'e'n kaj ŝov'is si'n unu paŝ'o'n flank'e'n, unu paŝ'o'n ali'flank'e'n kaj ankoraŭ unu, sed tiam ŝi re'star'iĝ'is sur la mal'nov'a lok'o.

Aĥjes, oft'e oni renkont'as bar'o'j'n, dir'is Sæmund kaj li ne pov'is evit'i rid'et'o'n.

—Jes, tiel est'as, dir'is Guttorm, sed li'a edz'in'o inter'romp'is li'n.

—Di'o est'as plej grand'a, mi kred'as, kaj li'a favor'o est'as plej neces'a.

—Ĉu vi kred'as, ke li hav'us i'a'n protest'o'n, se ni sur Granlien kaj Solbakken help'us unu'j la ali'a'j'n rikolt'i?

—Ne, est'is la opini'o de Guttorm. — Li cert'e ne mal'ŝat'us, kaj li rigard'is admon'e al la edz'in'o.

Ŝi ŝanĝ'is la tem'o'n.

—Kiom da hom'o'j est'as hodiaŭ ĉe la preĝ'ej'o, ŝi dir'is, —Est'as edif'e vid'i, ke ili sopir'as la dom'o'n de Di'o.

Ŝajn'e neni'u em'is respond'i. Tiam dir'is Guttorm: —Mi kred'as, ke la pi'ec'o kresk'as en la mond'o. Nun pli mult'a'j hom'o'j ir'as al la preĝ'ej'o ol en mi'a jun'aĝ'o.

—Jes, la hom'ar'o kresk'as pli kaj pli, dir'is Sæmund.

—Inter ili cert'e est'as iu'j, ebl'e ili eĉ form'as la pli'mult'o'n, kiu'j ven'as nur pro kutim'o, dir'is Kar'e'n Solbakken.

—Ebl'e la pli jun'a'j, aŭd'ig'is si'n Ingeborg.

—La ge'jun'ul'o'j em'as renkont'iĝ'i, dir'is Sæmund . . .

—Ĉu vi aŭd'is, ke la pastr'o vol'os pet'i trans'lok'ig'o'n? en'met'is Kar'e'n kaj du'a'foj'e ŝanĝ'is la tem'o'n.

—Est'us domaĝ'e, dir'is Ingeborg. — Li bapt'is kaj konfirmaci'is ĉiu'j'n mi'a'j'n infan'o'j'n.

—Kaj nun vi ebl'e vol'as, ke li ankaŭ ben'u ili'a'j'n ge'edz'iĝ'o'j'n, dir'is Sæmund, kaj li maĉ'is pec'o'n da lign'o, kiu'n li trov'is.

—Mi mir'as, ke la di'serv'o ankoraŭ ne komenc'iĝ'is, dir'is Kar'e'n kaj rigard'is al la pord'o de la preĝ'ej'o.

—Jes, hodiaŭ est'as tre varm'e ekster'e, en'ŝov'is Sæmund. Li rid'et'is kiel antaŭ'e.

—Ven'u do, Synnøve, ni en'ir'u!

Synnøve sku'et'iĝ'is kaj turn'iĝ'is . . . Ŝi est'is parol'int'a kun Torbjørn.

—Ĉu vi ne bon'vol'as atend'i ĝis kiam sonor'as? demand'is Ingrid kun flank'e'n'rigard'o al Synnøve. — Tiam ni ĉiu'j en'ir'os, al'don'is Ingeborg.

Synnøve ne sci'is, kio'n respond'i. Sæmund rigard'is al ŝi.

—Atend'u nur iom kaj baldaŭ sonor'ad'os . . . por vi, li dir'is.

Synnøve tre ruĝ'iĝ'is, kaj ŝi'a patr'in'o admon'e rigard'is li'n.

Sed li rid'et'is al ŝi.

—Ĉio ord'iĝ'as laŭ la vol'o de Di'o; ĉu vi ne dir'is tiel antaŭ moment'o? Kaj li ek'paŝ'is al la preĝ'ej'o. La ali'a'j sekv'is.

Est'is inter'prem'ad'o antaŭ la pord'o. Ili vid'is, ke ĝi est'as ankoraŭ ferm'it'a. Ĝust'e kiam ili al'ir'is por esplor'i la kaŭz'o'n, ĝi mal'ferm'iĝ'is. La hom'o'j en'ir'is. Sed kelk'a'j re'ven'is, kaj ili dis'ig'is la al'paŝ'ant'o'j'n. Apog'it'a'j al la mur'o star'is du person'o'j kaj inter'parol'is. Unu de ili est'is alt'a kaj lar ̧ŝultra, hav'is hel'a'j'n, sed hirt'a'j'n har'o'j'n kaj plat'naz'o'n.

Est'is Knut Nordhaŭg, kiu, kiam li vid'is la al'ven'ant'a'j'n Granlien-an'o'j'n, ĉes'is parol'i, iom ĝen'iĝ'is, sed tamen rest'is sur si'a lok'o.

Sæmund, kiu dev'is pas'i li'n, akr'e rigard'is en li'a'j'n okul'o'j'n. Knut ne mal'lev'is si'a'j'n, kvankam ili ne tre kuraĝ'e rigard'is. Nun ven'is Synnøve. Ŝi pal'iĝ'is, kiam ŝi tiel ne'atend'it'e ek'vid'is Knut. Nun Knut mal'lev'is la okul'o'j'n, puŝ'is si'n de la mur'o kaj vol'is foir'i. Apenaŭ far'int'e kelk'a'j'n paŝ'o'j'n, li vid'is kvar vizaĝ'o'j'n kontraŭ si. Est'is Guttorm, li'a edz'in'o, Ingrid kaj Torbjørn. Kvazaŭ sen ia si'n'kontrol'o li rekt'e al'ir'is ili'n, tiel ke li tut'e ne'konsci'e baldaŭ star'is vid'al'vid'e antaŭ Torbjørn. Ŝajn'e li vol'is paŝ'i flank'e'n, sed, ĉar ĉiam pli da hom'o'j al'puŝ'iĝ'is, tio ne est'is ebl'a. Ĉio ĉi okaz'is preciz'e sur la ŝton'a pavim'o antaŭ la preĝ'ej'o. Sur la sojl'o de la arm'il'ej'o 6 ek'star'is Synnøve.

Sæmund star'is iom pli mal'antaŭ'e. Ĉar ili star'is pli alt'e ol la ali'a'j, ili est'is bon'e vid'ebl'a'j kaj ili mem bon'e pov'is vid'i ĉiu'j'n. Synnøve forges'is ĉio'n kaj gap'is al Torbjørn, sam'e Sæmund, li'a edz'in'o, la par'o de Solbakken kaj Ingrid. Torbjørn sent'is tio'n kaj star'is kvazaŭ al'najl'it'a sur la pavim'o. Knut pens'is, ke li far'u i'o'n, tial li etend'is iom unu man'o'n, sed silent'is. Ankaŭ Torbjørn iom etend'is si'a'n, sed ne tiom, ke ili sukces'is ating'i unu la ali'a'n.

—Dank'o'n pro la antaŭ'a . . . ek'dir'is Knut, sed subit'e sent'is, ke tiu salut'o ne est'as konven'a ĉi tie. Li re'ir'is paŝ'o'n. Torbjørn lev'is la okul'o'j'n kaj ili tuŝ'is Synnøve. Ŝi est'is pal'a kiel neĝ'o. Far'int'e grand'a'n paŝ'o'n antaŭ'e'n, pren'ant'e fort'e la man'o'n de Knut, Torbjørn dir'is tiel ke la ĉirkaŭ'star'ant'o'j pov'is aŭd'i: —Dank'o'n pro la antaŭ'a renkont'o, Knut; cert'e est'is bon'e por ni ambaŭ.

Knut el'gorĝ'ig'is son'o'n kvazaŭ li singult'us. Plur'foj'e li prov'is parol'i, sed van'e. Torbjørn ne hav'is i'o'n por al'don'i, li atend'is . . . ne lev'is la okul'o'j'n, sed nur atend'is. Sed el'ven'is eĉ ne unu vort'o, kaj kiam Torbjørn nun star'is kaj turn'is la kantar'o'n en la man'o'j, tiu fal'is ter'e'n. Tuj Knut

6 Ej'o antaŭ la preĝ'ej'o por la baston'o'j, hak'il'o'j ktp. de la vizit'ant'o'j.

klin'iĝ'is, pren'is kaj re'don'is ĝi'n al li. — Dank'o'n! dir'is Torbjørn, kiu ankaŭ est'is klin'iĝ'int'a. Li lev'is la okul'o'j'n, sed, ĉar Knut mal'lev'is la si'a'j'n, Torbjørn pens'is: — Est'as pli bon'e por mi ir'i. Kaj li ir'is.

La ali'a'j ankaŭ en'ir'is. Kiam li sid'is kaj post moment'o rigard'is al la seĝ'ar'ej'o de la vir'in'o'j, li ne nur renkont'is la okul'o'j'n de Ingeborg, kiu patr'in'e rid'et'is al li, sed ankaŭ tiu'j'n de Kar'e'n Solbakken, kiu cert'e atend'is, ke li rigard'u al ili; ĉar apenaŭ li rigard'is, ŝi tri'foj'e kap'jes'is al li, kaj ĉar li'a vizaĝ'o montr'is mir'o'n, ŝi al'don'is tri pli'a'j'n kap'jes'o'j'n. Ili est'is eĉ pli mild'a'j ol la antaŭ'a'j.

Sæmund, la patr'o, flustr'is en li'a'n orel'o'n: —Tio'n mi atend'is.

Ili aŭd'is la komenc'a'n preĝ'o'n, kant'is psalm'o'n kaj la konfirm'ot'o'j jam vic'iĝ'is, kiam Sæmund du'a'foj'e flustr'is al li. — Sed Knut nur mal'facil'e pov'as bon'e kondut'i, las'u ĉiam long'a la distanc'o'n inter Granlien kaj Nordhaŭg.

La konfirmaci'o komenc'iĝ'is, la pastr'o en'ven'is kaj la infan'o'j ek'kant'is la konfirmaci'a'n kant'o'n de Kingo. Aŭd'i ili'n, ĉiu'j kun'e, son'plen'e kaj kuraĝ'e, ĝeneral'e est'as kor'tuŝ'e al la hom'o'j, special'e al tiu'j, kiu'j ankoraŭ memor'as si'a'n propr'a'n konfirmaci'o'n. Kiam post'e sekv'is la profund'a silent'o, kaj la pastr'o . . . la sam'a nun jam de pli ol du'dek jar'o'j, tiu sam'a, kiu foj'e al ĉiu el ili dir'is konsol'a'n vort'o'n . . . kruc'ig'as la man'o'j'n sur la brust'o kaj ek'parol'as, ek'ven'as ĝeneral'e emoci'a'j sent'o'j. Sed la infan'o'j ek'plor'as nur, kiam la pastr'o pet'as la ge'patr'o'j'n preĝ'i al Di'o pro si'a'j infan'o'j. Torbjørn, kiu antaŭ kelk'a temp'o est'is tiel proksim'a al la mort'o kaj antaŭ ne'long'e kred'is, ke li est'os kripl'ul'o, plor'ad'is mult'e, ĉef'e kiam la infan'o'j dir'is la ĵur'o'n . . . ĉiu'j kred'ant'e, ke ili neniam romp'os ĝi'n.

Eĉ ne unu foj'o'n li rigard'is al la vir'in'seĝ'ej'o. Post la fin'iĝ'o de la di'serv'o li ir'is al Ingrid kaj flustr'is i'o'n al ŝi. Post tio li rapid'e prem'iĝ'is tra la amas'o. Iu'j dir'is, ke li anstataŭ ir'i laŭ la ŝose'o, ver'ŝajn'e ir'is laŭ la rand'o de la mont'o kaj arb'ar'e'n, sed tut'e cert'a'j ili ne est'is pri tio. Sæmund serĉ'is li'n, sed las'is, kiam li konstat'is, ke ankaŭ Ingrid est'is for. Li serĉ'is la Solbakken-an'o'j'n, kiu'j kur'is en la najbar'aĵ'o kaj serĉ'is Synnøve, kiu'n neni'u est'is vid'int'a. Ili ek'ir'is hejm'e'n, ĉiu'j si'a'n voj'o'n, sen la infan'o'j.

Mal'proksim'e sur la voj'o ir'is Synnøve kaj Ingrid.

—Mi preskaŭ pent'as, ke mi kun'ir'is, dir'is la unu'a.

—Ne plu pov'as est'i mal'bon'e, ĉar la patr'o ja sci'as, respond'is la du'a.

—Sed li ja ne est'as mi'a patr'o, dir'is Synnøve.

—Kiu sci'as, re'dir'is Ingrid. Post'e ili ne plu parol'is pri tiu tem'o. — Mi kred'as, ke est'as ĉi tie, kie ni atend'u, dir'is Ingrid, kiam ili ating'is lok'o'n, kie la voj'o hav'is grand'a'n kurb'o'n, kaj ili star'is en dens'a arb'ar'o.

—Li hav'as long'a'n ĉirkaŭ'voj'o'n, dir'is Synnøve.

—Jam al'ven'int'a, dir'is Torbjørn, lev'iĝ'ant'e mal'antaŭ grand'a ŝton'o.

En la kap'o li jam ord'ig'is ĉio'n, kio'n li vol'is dir'is, kaj ne est'is mal'mult'e. Hodiaŭ li parol'os sen'pen'e, ĉar la patr'o ja sci'as kaj aprob'is, pri tio li kred'is est'i cert'a laŭ tio, kio okaz'is en la preĝ'ej'o. Kaj kiel li sopir'is la tut'a'n somer'o'n; fakt'e li nun dev'us hav'i pli da kuraĝ'o parol'i kun ŝi ol antaŭ'e.

—Est'as pli bon'e ir'i la arb'ar'a'n voj'et'o'n, li dir'is. — Tiel ni pli rapid'e est'os hejm'e.

La knab'in'o'j dir'is neni'o'n, sed sekv'is.

Torbjørn pri'pens'is parol'i kun Synnøve, sed nun li vol'is las'i tio'n, ĝis kiam ili est'os trans la alt'aĵ'o, post'e, ĝis kiam ili est'os preter la mar'o; sed kiam ili jam est'is pas'int'a'j kaj la alt'aĵ'o'n kaj la mar'o'n, li opini'is, ke est'os pli facil'e, kiam ili est'os en la arb'ar'o jen antaŭ ili.

Ingrid, kiu pens'is, ke ili iom mal'rapid'e progres'as, mal'rapid'ig'is si'a'j'n paŝ'o'j'n kaj pli kaj pli rest'is mal'antaŭ'e, ĝis kiam ŝi fin'e ne plu est'is vid'ebl'a. Synnøve kondut'is kvazaŭ ŝi ne rimark'us tio'n kaj komenc'is jen kaj jen ŝir'i ber'o'j'n, kiu'j kresk'is apud la voj'o.

—Est'us strang'e, se mi ne parol'us, pens'is Torbjørn kaj nun li dir'is. — Kaj tamen est'as bel'a veter'o hodiaŭ.

—Jes, est'as, respond'is Synnøve.

De'nov'e pas'is kelk'a temp'o; ŝi ber'o'j'n ŝir'is, li apud'e ir'is.

— Est'as afabl'e de vi, ke vi kun'ir'is, li dir'is.

Al tio ŝi ne respond'is.

—La somer'o est'is tre long'a, li daŭr'ig'is.

Ankaŭ al tio ŝi ne respond'is.

—Ne, tiel ne est'as ebl'e, pens'is Torbjørn. — Se ni daŭr'ig'as la ir'ad'o'n, ni ne hav'os taŭg'a'n inter'parol'o'n. — Mi kred'as, ke est'as plej bon'e atend'i Ingrid, li dir'is.

—Jes, ni atend'u! dir'is Synnøve kaj halt'is. Ĉi tie ne est'is ber'o'j por kolekt'i, tio'n vid'is Torbjørn. Synnøve est'is pren'int'a long'a'n herb'o'n kaj ŝi nun far'is girland'o'n el al ber'o'j kaj la herb'trunk'et'o.

—Hodiaŭ mi vigl'e memor'is la temp'o'n, kiam ni ir'is kun'e al ni'a konfirmaci'o, li dir'is.

—Mi ankaŭ dev'is pens'i pri tio, ŝi respond'is.

—De tiu temp'o okaz'is mult'o . . . kaj ĉar ŝi silent'is, li daŭr'ig'is. — Sed la pli'mult'o tiel kiel ni ne atend'is.

Synnøve ankoraŭ diligent'e pik'is la herb'o'n tra la ber'o'j. Ŝi'a kap'o est'is klin'it'a. Li paŝ'is iom flank'e'n por vid'i ŝi'a'n vizaĝ'o'n, sed kvazaŭ ŝi est'us observ'int'a tio'n, ŝi sci'is aranĝ'i tiel, ke ŝi dev'is turn'iĝ'i de'nov'e.

Nun li preskaŭ tim'is, ke li tut'e ne sukces'os. — Synnøve, ĉu vi ne hav'as i'o'n por dir'i al mi?

Ŝi lev'is la okul'o'j'n kaj rid'is.

—Kio'n mi hav'u por dir'i? ŝi demand'is.

Li sent'is si'a'n kuraĝ'o'n re'ven'i kaj vol'is ĉirkaŭ'brak'i ŝi'n, sed ĝust'e kiam li est'is proksim'a al ŝi, li ne kuraĝ'is kaj nur tim'et'e demand'is, —Ĉu Ingrid parol'is kun vi?

—Jes, ŝi respond'is.

—Do, vi hav'as i'o'n por dir'i, li daŭr'ig'is.

Ŝi silent'is.

—Do, vi hav'as i'o'n por dir'i, li ripet'is kaj du'a'n foj'o'n ir'is pli proksim'e'n.

—Vi ja ankaŭ hav'as i'o'n por dir'i, ŝi respond'is . . . Ŝi'a'n vizaĝ'o'n li ne pov'is vid'i.

—Jes, li dir'is kaj ŝat'is pren'i ŝi'a'n man'o'n, sed ŝi eĉ pli diligent'e ol antaŭ'e vic'ig'is la ber'o'j'n.

—Est'as fatal'a afer'o, li dir'is. — Ke vi tiel pren'is la kuraĝ'o'n de mi. Li ne pov'is vid'i, ĉu ŝi rid'et'as pri tio, kaj tial li ne sci'is, kio'n li al'don'u.

—Bon'e do, li dir'is subit'e laŭt'voĉ'e, kvankam la voĉ'o ne est'is firm'a. — Kio'n vi far'is kun la leter'et'o?

Ŝi ne respond'is, sed for'turn'iĝ'is. Li sekv'is, met'is la man'o'n sur ŝi'a'n ŝultr'o'n kaj klin'iĝ'is al ŝi.

—Respond'u al mi, li pet'is . . .

—Mi brul'ig'is ĝi'n.

Rapid'e li pren'is ŝi'n kaj turn'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n al si, sed kiam li vid'is, ke ŝi preskaŭ plor'as, li perd'is la kuraĝ'o'n kaj las'is ŝi'n.

—Est'as strang'e, ke ŝi tiel facil'e plor'as, li pens'is. Kaj kiam ili tiel star'is, ŝi dir'is mal'laŭt'e: —Kial vi skrib'is tiu'n leter'et'o'n?

Ingrid ja dir'is al vi la kaŭz'o'n . . .

—Jes, sed est'is . . . kruel'e de vi.

—La patr'o dezir'is . . .

—Tamen . . .

— Li kred'is, ke mi est'os krip'ul'o dum la rest'o de la viv'o.

—De nun mi zorg'u por vi, li dir'is.

Nun Ingrid vid'iĝ'is, kaj ili daŭr'ig'is la promen'ad'o'n.

—Neniam mi pli fort'e am'is vi'n ol kiam mi tim'is, ke vi neniam est'os mi'a, li dir'is.

—Oni plej bon'e ek'kon'as si'n, kiam oni est'as sol'a, ŝi respond'is.

—Jes, tiam ni plej facil'e el'trov'as, kiu plej fort'e okup'as ni'n, li dir'is per klar'a voĉ'o. Li paŝ'ad'is serioz'a apud ŝi.

Nun ŝi ne plu kolekt'is ber'o'j'n.

—Ĉu vi dezir'as ili'n? ŝi demand'is kaj trans'don'is al li la herb'o'n kun la ber'o'j.

—Dank'o'n, li dir'is kaj ten'is la man'o'n, kiu don'is al li la frukt'o'j'n.

—Est'as do plej bon'e, ke rest'as kiel nun est'as, li dir'is per iom mal'fort'a voĉ'o.

—Jes, ŝi flustr'is apenaŭ aŭd'ebl'e kaj for'turn'is si'n.

De'nov'e ili ir'is flank'o'n ĉe flank'o kaj tiel long'e kiel ŝi silent'is, li ne kuraĝ'is tuŝ'i ŝi'n nek parol'i al ŝi. Li sent'is si'n mir'ig'e mal'pez'a kaj kirl'o est'is en li'a kap'o. Brul'is antaŭ li'a'j okul'o'j. Kiam ili ating'is la alt'aĵ'o'n, de kiu Solbakken est'is bon'e vid'ebl'a, est'is al li kvazaŭ li est'us loĝ'int'a tie si'a'n tut'a'n viv'o'n kaj sopir'is tie'n kiel al si'a hejm'o.

—Sam'e bon'e mi pov'os nun tuj akompan'i ŝi'n tie'n, li pens'is. Li sorb'is kuraĝ'o'n per la rigard'o, kaj li'a decid'o pli'firm'iĝ'is per ĉiu paŝ'o. — La patr'o help'os al mi, li pens'is. — Mi ne el'ten'os ĉi tio'n pli long'e, mi dev'as ir'i tie'n . . . mi dev'as! Li ir'is pli kaj pli rapid'e, rigard'ant'e nur antaŭ'e'n. Sun'bril'o est'is super la region'o kaj la bien'o.

—Jes, hodiaŭ mi ir'os, eĉ ne hor'o'n mi prokrast'os! kaj li sent'is si'n tiel fort'a, ke li ne sci'is kiel marŝ'i.

—Vi ja for'kur'as de mi, li aŭd'is mild'a'n voĉ'o'n tuj mal'antaŭ si. Est'is Synnøve, kiu ne sukces'is marŝ'i egal'paŝ'e kaj tial dev'is rezign'i.

Li hont'is kaj turn'is si'n, re'ir'is kun etend'it'a'j brak'o'j kaj pens'is. — Mi lev'os ŝi'n alt'e'n super mi'a'n kap'o'n. Sed kiam li est'is antaŭ ŝi, li tut'e ne far'is.

—Mi ja ir'as tre rapid'e, li dir'is.

—Tio'n vi far'as, ŝi respond'is.

Ili est'is tuj apud la ŝose'o. Ingrid, kiu la tut'a'n temp'o'n ne est'is vid'ebl'a, ir'is nun mal'antaŭ ili.

—Nun vi ne ir'u kun'e pli long'e, ŝi dir'is.

Torbjørn sku'iĝ'is. La dis'iĝ'o ven'is tro fru'e. Ankaŭ Synnøve hav'is strang'a'n sent'o'n.

—Mi dev'as plu dir'i al vi tiom, flustr'is Torbjørn.

Synnøve dev'is rid'et'i.

—Bon'e, li dir'is. — Ali'a'n foj'o'n do . . . Li pren'is ŝi'a'n man'o'n.

Ŝi lev'is la okul'o'j'n en plen'a, klar'a rigard'o. Li sent'is dolĉ'a'n varm'o'n, kaj tuj fulm'is tra li'a kap'o. — Mi ir'u kun ŝi, tuj! Sed tiam ŝi re'tir'is la man'o'n mild'e, turn'iĝ'is al Ingrid kaj dir'is al ŝi. — Ĝis la re'vid'o! kaj ir'is trankvil'e mal'supr'e'n al la voj'o . . . Torbjørn ne pov'is sekv'i ŝi'n. La du ge'frat'o'j ir'is tra la arb'ar'o hejm'e'n.

—Ĉu vi nun el'ĉerp'e inter'parol'is? demand'is Ingrid.

—Ne, la temp'o est'is mult'e tro mal'long'a, li respond'is kaj ir'is antaŭ'e'n, kvazaŭ li ne ŝat'us aŭd'i pli.

—Nu, dir'is Sæmund kaj lev'is la okul'o'j'n de la tabl'o, kiam la du ge'frat'o'j en'ir'is la ĉambr'o'n.

Torbjørn ne respond'is, sed ir'is ali'flank'e'n al la benk'o, supoz'ebl'e por de'met'i la jak'o'n. Ingrid sekv'is li'n kaj rid'et'is. Sæmund re'ek'manĝ'is, rigard'is de temp'o al temp'o al Torbjørn, rid'et'is kaj daŭr'ig'is tag'manĝ'i.

—Ven'u kaj manĝ'u, li dir'is. — La sup'o mal'varm'iĝ'as.

—Dank'o'n, mi ne manĝ'os, dir'is Torbjørn kaj ek'sid'is.

—Ĉu . . . ? kaj Sæmund manĝ'ad'is. Post moment'o li dir'is: —Vi tiel urĝ'e for'las'is la preĝ'ej'o'n hodiaŭ!

—Est'is iu'j, kun kiu'j ni parol'u, dir'is Torbjørn kaj klin'iĝ'is.

—Nu . . . ĉu vi do parol'is kun ili?

—Mi ne bon'e sci'as, dir'is Torbjørn.

—Ĉu do la D . . blo? murmur'is Sæmund kaj manĝ'ad'is.

Iom post'e li est'is pret'a kaj lev'iĝ'is. Li ir'is al la fenestr'o, star'is moment'o'n kaj el'rigard'is. Post'e li turn'iĝ'is. — Torbjørn . . . ni ir'u kaj rigard'u la gren'ar'o'n.

Torbjørn lev'iĝ'is.

—Ja, jes . . . vest'u vi'n iom.

Torbjørn, kiu sid'is ĉemiz'manik'e, pren'is mal'nov'a'n jak'o'n, kiu pend'is super li.

—Sed, ĉu vi ne vid'as, ke mi sur'met'is mi'a'n nov'a'n jak'o'n? demand'is Sæmund.

Torbjørn sur'met'is ankaŭ la nov'a'n kaj ili el'ir'is, Sæmund unu'a, Torbjørn mal'antaŭ li.

Ili ir'is mal'supr'e'n al la voj'o.

—Ĉu ni ne ir'u al la horde'o?

—Ne, nun ni ir'u al la tritik'o, respond'is Sæmund.

Ĝust'e kiam ili ating'is la strat'o'n, vetur'il'o al'ven'is mal'rapid'e.

—Est'as Nordhaŭga vetur'il'o, konstat'is Sæmund.

—Est'as la nov'a'j ge'edz'o'j, al'don'is Torbjørn.

La vetur'il'o halt'is, kiam ĝi est'is proksim'a al la vir'o'j de Granlien.

—Ŝi ver'e est'as impon'a in'o, tiu Marit Nordhaŭg, flustr'is Sæmund, kiu ne pov'is turn'i si'a'j'n okul'o'j'n de ŝi. Ŝi sid'is mal'antaŭ'e'n klin'et'it'a en la vetur'il'o kun unu tuk'o met'it'a ĉirkaŭ la kap'o kaj ali'a sur la ŝultr'o'j. Ŝi rigard'is rekt'e al la vir'o'j, ŝi'a'j pur'a'j, fort'a'j trajt'o'j est'is mask'o. La vir'o est'is tre pal'a kaj mal'dik'a. Li aspekt'is eĉ pli mild'a ol ĝeneral'e, kvazaŭ kiel hom'o, kiu hav'as dolor'o'j'n, pri kiu'j li ne pov'as parol'i.

—Ĉu vi promen'as por rigard'i la gren'ar'o'n? li demand'is.

—Laŭ'ŝajn'e, respond'is Sæmund.

—Ĝi bon'e kresk'is nun'jar'e.

—Jes . . . ja, bon'ŝanc'e! Ĝi pov'us est'i pli mal'bon'a.

—Vi re'ven'as mal'fru'e, dir'is Torbjørn.

—Est'is mult'a'j kon'at'o'j, kiu'j'n mi adiaŭ'u, dir'is la vir'o.

—Do . . . ĉu vi vojaĝ'os? demand'is Sæmund.

—Jes, mi vojaĝ'os . . .

—Ĉu mal'proksim'e'n?

—Jes, tre.

—Kie'n do?

—Amerik'o'n!

—Amerik'o'n? kri'is patr'o kaj fil'o sam'temp'e. — Nov'bak'it'a edz'o! al'don'is Sæmund.

La vir'o rid'et'is.

—Pro mi'a pied'o mi rest'u hejm'e, dir'is la vulp'o. — Li'a pied'o est'is en la kapt'il'o.

Marit rigard'is unu'e li'n kaj post'e la ali'a'j'n; iom'a ruĝ'iĝ'o rapid'is trans ŝi'a'n vizaĝ'o'n, sed ne trem'et'is eĉ muskol'et'o.

—Vi'a edz'in'o ja cert'e akompan'os, vi'n, ĉu? demand'is Sæmund.

—Ne, tio'n ŝi ne far'os.

—Laŭ'dir'e oni facil'e pov'as gajn'i mon'o'n en Amerik'o, dir'is Torbjørn, kiu sent'is, ke est'as pli bon'e, ne permes'i halt'o'n en la inter'parol'ad'o.

. . . ja! dir'is la vir'o.

—Sed Nordhaŭg est'as bon'eg'a bien'o, est'is la opini'o de Sæmund.

—Tro mult'a'j viv'as tie, respond'is la vir'o.

La edz'in'o re'e rigard'is li'n.

—Unu mal'help'as la ali'a'n, li al'don'is.

—Nu, bon'a'n vojaĝ'o'n, dir'is Sæmund kaj don'is al li man'o'n. — Di'o donac'u al vi, kio'n vi serĉ'as!

Torbjørn fiks'e rigard'is en la okul'o'j'n de si'a iam'a lern'ej'kamarad'o.

—Antaŭ vi'a ek'vojaĝ'o mi dev'os foj'e parol'i kun vi, li dir'is.

—Est'as bon'e hav'i hom'o'n, kun kiu oni pov'as parol'i, respond'is la vir'o. Li skrap'is per la vip'o la plank'o'n de la vetur'il'o.

—Ven'u foj'e al ni, dir'is Marit. Nun Torbjørn sam'e kiel Sæmund mir'is kaj lev'is la okul'o'j'n; ili tut'e forges'is, ke ŝi hav'as tiel mild'a'n voĉ'o'n.

Ili vetur'is antaŭ'e'n . . . mal'rapid'e. Polv'nub'o kirl'is ĉirkaŭ ili. La radi'o'j de la vesper'sun'o bril'is super ili, kaj kontraŭ li'a nigr'a vest'o kontrast'is ŝi'a'j silk'a'j tuk'o'j . . . ili ating'is alt'aĵ'o'n . . . kaj mal'aper'is.

Long'e ir'is patr'o kaj fil'o . . . silent'a'j.

—Mi sent'as, ke daŭr'os long'e antaŭ ol li re'ven'os, dir'is Torbjørn fin'e.

—Est'as pli bon'e tiel, opini'is Sæmund. — Se iu ne trov'as la feliĉ'o'n en la hejm'a land'o.

Silent'a'j ili paŝ'ad'is.

—Vi ja tut'e ne ating'os la tritik'ej'o'n, dir'is Torbjørn.

—Ni pov'os vid'i ĝi'n en la hejm'e'n'ir'o.

Kaj ili plu marŝ'is.

Torbjørn ne kuraĝ'is demand'i kie'n ili ir'u. Jam ili pas'is la lim'o'n de la Granliena ter'o.

NAÛA Ĉapitr'o

Guttorm kaj Kar'e'n jam fin'is manĝ'i, kiam Synnøve en'ven'is tut'e ruĝ'a kaj preskaŭ sen'spir'a.

—Sed, kar'a infan'o, kie vi est'is? demand'is la patr'in'o.

—Mi est'is kun'e kun Ingrid, dir'is Synnøve kaj star'is, por de'met'i kelk'a'j'n tuk'o'j'n. Dum'e la patr'o serĉ'is libr'o'n en la ŝrank'o.

—Kio pri'parol'end'a pov'is pren'i tiom da temp'o?

Ho, neni'o grav'a.

—Do, mi'a infan'o, pli saĝ'e vi est'us ir'int'a kun la ali'a'j preĝ'ej'vizit'int'o'j, dir'is la patr'in'o. Ŝi lev'iĝ'is kaj met'is al Synnøve manĝ'aĵ'o'j'n sur la tabl'o'n.

Synnøve al'tabl'iĝ'is kaj la patr'in'o, ek'sid'int'e vid'al'vid'e, daŭr'ig'is: —Ĉu ebl'e ĉe'est'is ali'a'j, kun kiu'j vi parol'is?

—Jes, mult'a'j, dir'is Synnøve.

—La infan'o ja rajt'as parol'i kun la hom'o'j, aŭd'iĝ'is de la patr'o.

—Kompren'ebl'e, ŝi rajt'as, dir'is la patr'in'o iom pli afabl'e. — Sed ŝi dev'us ja sekv'i la ge'patr'o'j'n.

Al tio ne ven'is respond'o.

—Est'is ben'it'a di'serv'o, dir'is la patr'in'o. — Est'as edif'e vid'i la infan'o'j'n en la preĝ'ej'o.

—Jes, oni pens'as pri si'a'j propr'a'j infan'o'j, dir'is Guttorm.

—Ver'e, re'dir'is la patr'in'o kaj ĝem'is. — Neni'u sci'as, kiel ili fart'os.

Guttorm long'e sid'is silent'a.

—Ni ŝuld'as mult'a'n dank'o'n al Di'o, li fin'e dir'is. — Li las'is al ni tiu'n infan'o'n.

La patr'in'o sid'is kun mal'lev'it'a'j okul'o'j kaj ŝov'is la dik'a'n fingr'o'n sur la tabl'o.

—Ŝi est'as ni'a plej grand'a ĝoj'o, ŝi dir'is mild'e. — Ŝi est'as bon'a fil'in'o, ŝi al'don'is apenaŭ aŭd'ebl'e.

Sekv'is long'a paŭz'o.

—Jes, ŝi far'is al ni mult'a'n ĝoj'o'n, dir'is Guttorm . . . Kaj post'e per emoci'a voĉ'o, —Di'o feliĉ'ig'u ŝi'n!

La patr'in'o ŝov'is la fingr'o'n sur la tabl'o. Larm'o fal'is, la fingr'o for'ig'is ĝi'n.

—Kial vi ne manĝ'as? dir'is la patr'o, kiam post temp'et'o li lev'is la okul'o'j'n.

—Dank'o'n, mi est'as sat'a, dir'is Synnøve.

—Sed vi ja neni'o'n manĝ'is, dir'is nun ankaŭ la patr'in'o.

— Vi marŝ'is long'a'n voj'o'n.

—Mi ne hav'as apetit'o'n, dir'is Synnøve kaj tir'et'ad'is angul'o'n de si'a brust'tuk'o.

—Manĝ'u, infan'o mi'a, dir'is la patr'o.

—Mi ne pov'as, dir'is Synnøve kaj ek'plor'is.

—Sed kar'a, kial vi plor'as?

—Mi ne sci'as, kaj ŝi singult'is.

—Ŝi tiel facil'e ek'plor'as, dir'is la patr'in'o.

La patr'o lev'iĝ'is kaj ir'is al la fenestr'o.

—Jen ven'as du vir'o'j, li dir'is.

—Ĉu ver'e? Ĉu ĉi tie'n? demand'is la patr'in'o. Kaj ankaŭ ŝi ir'is al la fenestr'o.

Kelk'a'n temp'o'n ili rigard'is.

—Kiu'j ili pov'as est'i, kar'ul'o? demand'is fin'e Kar'e'n, sed ne kun demand'a akcent'o.

—Mi ne sci'as, respond'is Guttorm. Kaj ili star'is kaj rigard'ad'is.

—Mi ne bon'e kompren'as tio'n, dir'is ŝi.

—Mi ankaŭ ne, dir'is li.

La vir'o'j proksim'iĝ'is.

—Ŝajn'e tamen est'as ili, ŝi dir'is fin'e.

—Tio'n mi ankaŭ kred'as, dir'is Guttorm.

La vir'o'j pli kaj pli proksim'iĝ'is. La pli aĝ'a halt'is kaj rigard'is re'turn'e, la pli jun'a sam'e. Post'e ambaŭ plu'paŝ'is.

—Ĉu vi pov'as imag'i, kio'n ili vol'as, demand'is Kar'e'n, preskaŭ sam'e kiel antaŭ'e.

—Ne, tio'n mi ne pov'as, respond'is Guttorm.

La patr'in'o turn'iĝ'is, re'ir'is al la tabl'o kaj ord'ig'is ĝi'n post la manĝ'et'o de Synnøve.

—Est'us bon'e, re'sur'met'i la tuk'o'n, kar'a infan'o, ĉar ven'as gast'o'j, ŝi dir'is al Synnøve.

Apenaŭ ŝi dir'is tio'n, Sæmund mal'ferm'is la pord'o'n kaj en'ir'is; Torbjørn sekv'is li'n.

—Est'u ben'at'a'j, dir'is Sæmund, star'is iom apud la pord'o, en'ir'is tiam kaj salut'is la ĉe'est'ant'o'j'n; Torbjørn sam'e.

Plej last'e ili ven'is al Synnøve, kiu star'is ankoraŭ en angul'o kun la tuk'o en la man'o. Ŝi ne sci'is, ĉu sur'met'i ĝi'n aŭ ne. Ebl'e ŝi tut'e ne sci'is, ke ŝi ten'as ĝi'n en la man'o.

—Serĉ'u mem sid'lok'o'n, dir'is la edz'in'o.

—Dank'o'n . . . en'tut'e ja ne est'as long'a voj'o ĉi tie'n, dir'is Sæmund, sed tamen li ek'sid'is. Torbjørn sid'iĝ'is apud li.

—Ĉe la preĝ'ej'o ni tut'e ne plu vid'is vi'n, dir'is Kar'e'n.

—Jes, mi serĉ'is vi'n, dir'is Sæmund.

—Ĉe'est'is mult'a'j hom'o'j, dir'is Guttorm.

—Tre mult'a'j hom'o'j, ripet'is Sæmund. — Est'is ja ankaŭ edif'a di'serv'o hodiaŭ.

—Jes, ĝust'e pri tio ni ĵus parol'is, dir'is Kar'e'n.

—Tuŝ'as oni'n tiel vid'i la konfirm'at'o'j'n, se oni mem hav'as infan'o'j'n, al'don'is Guttorm.

Li'a edz'in'o ek'sid'is sur la benk'o.

—Cert'e, dir'is Sæmund. — Oni tiel serioz'e pens'as pri ili . . . Kaj pro tio mi promen'is ĉi tie'n hodiaŭ vesper'e, li al'don'is rigard'ant'e ĉirkaŭ'e'n kun si'n'fid'o, pren'is nov'a'n maĉ'tabak'o'n kaj re'met'is la uz'it'a'n pec'o'n tre zorg'e en la latun'a'n skatol'o'n.

Guttorm, Kar'e'n, Torbjørn . . . ĉiu'j serĉ'is por si'a rigard'o ali'a'n direkt'o'n.

—Mi pens'is, ke mi plej bon'e mem akompan'u Tor bjørn ĉi tie'n, komenc'is Sæmund mal'rapid'e.

—For'pas'us long'a temp'o antaŭ ol li ven'us sol'a. — En'tut'e mi tim'as, ke li nur tre mal'bon'e sci'us parol'i por si'a afer'o.

Li kaŝ'rigard'is al Synnøve, kiu kvazaŭ sent'is tiu'n rigard'o'n.

—La afer'o nun est'as tia, ke li am'as Synnøve, de kiam li kompren'as i'o'n pri tio . . . kaj ne est'as dub'o, ke ankaŭ ŝi am'as li'n. Tial mi kred'as, ke est'as plej bon'e, ke ili hav'u unu la ali'a'n. Mi ne ŝat'is la afer'o'n, kiam mi vid'is, ke li apenaŭ pov'is reg'i si'n mem, mal'pli do ali'a'j'n. Sed mi kred'as, ke mi pov'as garanti'i pri li, kaj se mi ne pov'us, ŝi pov'us, ĉar ŝi'a influ'o est'as nun pli grand'a. . . . Kio est'as vi'a opini'o? Ĉu ni ge'edz'ig'u ili'n? Ne neces'as urĝ'i, sed mi ne sci'as, kial prokrast'i la kun'ig'o'n. Vi Guttorm, est'as bon'hav'a, mi ne tiom kaj mi dev'os part'ig'i al pli mult'a'j, sed mi tamen kred'as, ke ni pov'as aranĝ'i la afer'o'n. Dir'u nun, kio'n vi pens'as . . . ŝi'n mi demand'os plej last'e, ĉar mi kred'as sci'i, kio'n ŝi vol'as.

Tiel parol'is Sæmund. Guttorm sid'is klin'it'a, met'is inter'ŝanĝ'e unu man'o'n sur la ali'a'n, plur'foj'e li pen'is lev'iĝ'i, ĉe ĉiu prov'o li profund'e spir'is, sed nur post kvar aŭ kvin van'a'j prov'o'j li sukces'is. Nun li rekt'ig'is la dors'o'n, glit'ig'is la man'o'n sur la genu'o kaj rigard'is al si'a edz'in'o tiel, ke de temp'o al temp'o li'a rigard'o tuŝ'is Synnøve.

Tiu sid'is rigid'e, neni'u pov'is vid'i ŝi'a'n vizaĝ'o'n. Kar'e'n sid'is kaj ŝov'is la dik'fingr'o'n sur la tabl'o.

—Est'as bon'e . . . la propon'o est'as akcept'ind'a, ŝi dir'is.

—Jes, ŝajn'as al mi, ke ni dev'as akcept'i kun dank'o, dir'is Guttorm per laŭt'a voĉ'o kvazaŭ li est'us tre mal'pez'ig'it'a. Li rigard'is de la edz'in'o al Sæmund. Tiu est'is kruc'form'int'a la brak'o'j'n kaj apog'is si'n al la mur'o.

—Ni hav'as nur tiu'n fil'in'o'n, dir'is Kar'e'n. — Ni hav'u iom da temp'o por pri'pens'i.

—Vi ja hav'u temp'o'n, dir'is Sæmund. — Sed mi tut'e ne sci'as, kio mal'help'u tuj'a'n respond'o'n, dir'is la urs'o, demand'int'e la kamp'ar'an'o'n, ĉu ĝi hav'u li'a'n bov'in'o'n.

—Mi pens'as, ke est'as ebl'e respond'i tuj, est'is la opini'o de Guttorm kaj li rigard'is la edz'in'o'n.

—Est'us ebl'e, ke Torbjørn montr'os si'n iom sovaĝ'a, ŝi dir'is, sen lev'i la okul'o'j'n.

—Tio jam ŝanĝ'iĝ'is, mi kred'as, re'dir'is Guttorm. — Vi mem sci'as, kio'n vi dir'is hodiaŭ.

La ge'edz'o'j reciprok'e rigard'is si'n. Tio daŭr'is cert'e tut'a'n minut'o'n.

—Se ni nur pov'us tut'e fid'i al li, dir'is ŝi.

—Jes, Sæmund nun re'pren'is la vort'o'n. — Koncern'e al tiu punkt'o mi dev'as ripet'i, kio'n mi antaŭ'e dir'is: La vetur'ad'o sukces'os, se ŝi pren'os la brid'o'n. Est'as apenaŭ kred'ebl'e, kiom ŝi okup'as li'n. Mi konstat'is ŝi'a'n influ'o'n, kiam li kuŝ'is mal'san'a hejm'e kaj ne sci'is kiel fin'iĝ'os, ĉu li re'e est'os san'a aŭ ne.

—Vi ne kontraŭ'star'u plu, dir'is Guttorm. Vi sci'as, kio'n ŝi mem dezir'as kaj est'as ja ŝi, por kiu ni viv'as!

Tiam Synnøve la unu'a'n foj'o'n lev'is la okul'o'j'n . . . al la patr'o . . . grand'a'j kaj dank'em'a'j.

. . . jes, dir'is Kar'e'n post mal'long'a silent'o kaj nun pli fort'e frot'is la tabl'o'n per la dik'fingr'o. — Se mi kontraŭ'is tiel long'e, est'is cert'e pro bon'a kaŭz'o . . . Mi'a'j vort'o'j ebl'e est'is pli sever'a'j ol mi mem . . . Ŝi lev'is la okul'o'j'n kaj rid'et'is, sed la larm'o'j aper'is.

Nun Guttorm lev'iĝ'is.

—Per la vol'o de Di'o do ven'is tio, kio'n mi plej dezir'is en la mond'o, li dir'is kaj ir'is trans'e'n al Synnøve.

—Mi neniam pens'is pri ali'a solv'o, dir'is Sæmund kaj ankaŭ lev'iĝ'is. — Kiu'j ven'u kun'e, ven'os kun'e. Post'e li ir'is al la ali'a'j.

—Nun . . . kio'n vi dir'as nun, infan'o mi'a? dir'is la patr'in'o, kiu ankaŭ est'is ir'int'a al Synnøve.

Tiu ankoraŭ sid'is, la ali'a'j star'is ĉirkaŭ ŝi. Escept'e de Torbjørn, li sid'is ankoraŭ, kie li unu'e ek'sid'is.

—Vi dev'as lev'iĝ'i, infan'o mi'a, flustr'is la patr'in'o al ŝi. Ŝi lev'iĝ'is, rid'et'is, turn'iĝ'is kaj ek'plor'is.

—Di'o est'u kun vi, nun kaj ĉiam, dir'is la patr'in'o, ĉirkaŭ'brak'is ŝi'n kaj plor'is kun ŝi.

La du vir'o'j re'ir'is, ĉiu al si'a lok'o.

—Nun vi dev'as ir'i al li, dir'is la patr'in'o, las'is ŝi'n el la brak'o'j kaj mild'e ŝov'is ŝi'n antaŭ'e'n.

Synnøve far'is paŝ'o'n kaj ek'halt'is . . . ne est'is ebl'e al ŝi ir'i pli antaŭ'e'n. Torbjørn salt'lev'iĝ'is kaj ir'is al ŝi, pren'is ŝi'a'j'n man'o'j'n, ten'is ili'n, sed ne sci'is kio'n far'i krom'e. Li rest'is star'ant'a tiel ĝis kiam ŝi mild'e re'tir'is ili'n.

Tiel ili star'is flank'ĉe'flank'e, ambaŭ silent'a'j.

La pord'o sen'bru'e mal'ferm'iĝ'is, iu en'ŝov'is la kap'o'n. — Ĉu Synnøve ĉe'est'as? demand'is kuraĝ'et'a voĉ'o. Est'is Ingrid Granlien.

—Jes, ŝi ĉe'est'as. Bon'vol'u en'ven'i! dir'is la patr'o. Ingrid hezit'is.

—Ven'u do! ĉio est'as en bon'a ord'o ĉi tie, li al'don'is. Ĉiu rigard'is al ŝi. Ŝi ŝajn'is embaras'it'a.

—Ekster'e est'as iu krom'a, ŝi dir'is.

—Kiu do? Guttorm demand'is.

—Est'as la patr'in'o, ŝi dir'is mal'laŭt'e.

—Ŝi en'ven'u! dir'is kvar voĉ'o'j sam'temp'e. La mastr'in'o de Solbakken paŝ'is al la pord'o, dum la ali'a'j ĝoj'e rigard'is unu'j la ali'a'j'n.

—Ven'u nur, pa'nj'o, ili aŭd'is dir'i Ingrid. Do en'ven'is Ingeborg Granlien kun si'a ne ̧blanka ĉap'et'o.

—Mi ĝust'e diven'is, ŝi dir'is. — Kvankam Sæmund neniam dir'as i'o'n al mi, kaj Ingrid kaj mi ne pov'is ne ven'i ĉi tie'n.

—Jes, ĉi tie stat'as kiel vi dezir'ad'is, dir'is Sæmund kaj iom paŝ'is flank'e'n, por ke ŝi ir'u al la jun'a par'o.

Ho, Di'o ben'u vi'n, ĉar vi tir'is li'n al vi, ŝi dir'is al Synnøve, ĉirkaŭ'brak'is kaj kares'is ŝi'n. — Vi el'ten'is ĝis la bon'a solv'o, vi, infan'o mi'a. Kaj nun est'as kiel vi sopir'ad'is. Ŝi tuŝ'et'is ŝi'a'j'n har'o'j'n kaj vang'o'j'n. Ŝi'a'j propr'a'j larm'o'j flu'is trans la vang'o'j'n; ŝi ne sent'is ili'n . . . Ŝi nur for'pren'is zorg'e tiu'j'n de Synnøve. — Jes, est'as bon'a knab'o, kiu'n vi ricev'as . . . kaj nun mi ne plu tim'as pro li.

Re'e ŝi prem'is ŝi'n al si'a kor'o.

—La patr'in'o est'as pli spert'a en si'a'j afer'o'j ol ni ali'a'j, kiu'j kred'as est'i tiel bon'e inform'it'a'j, dir'is Sæmund.

La plor'ad'o kaj la ekscit'o iom post iom ĉes'is. La mastr'in'o ek'pens'is pri vesper'manĝ'o. Ŝi pet'is al Ingrid help'i al ŝi. — Ĉar Synnøve ne taŭg'as hodiaŭ vesper'e, ŝi klar'ig'is. Baldaŭ la du ek'prepar'is krem'kaĉ'o'n. La vir'o'j parol'is pri la rikolt'o kaj ali'a'j hazard'a'j tem'o'j.

Torbjørn est'is ek'sid'int'a apud la fenestr'o. Synnøve delikat'paŝ'e ir'is al li kaj met'is man'o'n sur li'a'n ŝultr'o'n.

—Kie'n vi rigard'as? ŝi flustr'is.

Li turn'is la kap'o'n al ŝi, long'e rigard'is ŝi'n mild'e kaj nun re'e rigard'is tra la fenestr'o.

—Mi rigard'as trans'e'n al Granlien, li dir'is. — Est'as tiel emoci'e vid'i ĝi'n de ĉi tie . . .

www.omnibus.se/ink'o ISBN 91-7303-200-X